|
|
(GMT+08:00)
2004-05-17 20:22:25
|
|
Tibeto---Loko mistera kaj alloga
cri
Tibeto kun areo de 1 210 000 kvadrataj kilometroj kaj ĉirkaŭ 4 600 000 loĝantoj situas ĉe la sudokcidenta landlimo de nia lando. Ĝi estas la plej alta parto de la mondo, meznombre je ĉirkaŭ 4 000 metroj alta super la marnivelo, tial ĝi estas nomata la loko plej proksima al la suno. La tibetanoj estas unu el la naciecoj de Ĉinio kun longa historio. En multaj verkoj de historia literaturo oni povas vidi, ke la tibetaj popolanoj akumulis riĉan sperton dum sia longa produkta laborado. Tiel en metiartoj ili montris brilan saĝon kaj eminentajn talentojn. En la sepa jarcento, ili kreis la tibetan lingvon. De la antikveco, ĉu viroj ĉu virinoj junaj kaj maljunaj, ĉiuj estas lertaj en kantado kaj dancado. La tibetanoj ĝenerale kredas budhismon. Post la liberiĝo, la Partio praktikas politikon de respekto al la libereco de religia kredo kaj protektas ĉiujn religiulojn kiuj estas patriotaj kaj leĝo-observemaj. Hodiaŭ, Tibeto, kiu sin liberigis el mallumo de la socio en la 50-aj jaroj, rapide progresas, tiel ke pli kaj pli multaj turnas la atenton sur ĝin. Tibetaj moroj: 1. Kun fekaĵo kiel brulaĵo En plejparto de Tibeto ne kreskas arboj kaj sur stepoj bovoj kaj ŝafoj paŝtiĝas. De longa tempo fekaĵo de bovo kaj ŝafo estas uzata kiel brulaĵo. Tibetanoj sekigas fekaĵon sur la tegmento de sia domo kaj konservas ĝin por estonta uzado. Por paŝtista familio pli da fekaĵo signifas pli da bovoj kaj ŝafoj, kaj eĉ pli da riĉaĵoj. En la paŝtejo la paŝtistoj konstruas muron el fekaĵo ne nur por sin defendi, sed ankaŭ por faciligi la hejtadon. Brulanta fekaĵo neniom malbonodoras. Nun en Tibeto oni uzas karbon, sunenergion, ventenergion k.a. Tamen fekaĵo ankoraŭ estas uzata en multaj lokoj. 2. Mortigo severe malpermesita La tibetanoj severe malpermesas mortigon. Ili rigardas birdon kaj fiŝon kiel diojn. Kiu manĝas hundaĵon aŭ ĉevalaĵon, estas ne bone traktata por eterne. Por protekti grenplantojn laŭeble, sed ne vundi sovaĝajn bestojn, la vilaĝanoj starigis ŝtonaj homojn sur sekalaj kampoj por fortimigi birdojn kaj sovaĝajn azenojn kaj ĉirkaŭigis kampojn per ŝnuro kaj drato. 3. Purema nacieco Oni diras, ke tibetanoj ne lavas al si la vizaĝon. Fakte, ili faras tion devigite. Tie la klimato estas seka kaj sunbrilo forta. Eksterdome, ultraviolaj radioj vundas haŭton. Se oni ĉiutage lavas al si la vizaĝon, la haŭto difektiĝas. Antaŭ ol iri eksteren, oni devas ŝmiri la vizaĝon per butero kaj ankaŭ per iom da tero. Nun la tieaj kondiĉoj pliboniĝis kaj aŭtoj ĉie servas. Tamen oni ankoraŭ uzas beleco-kremon por ŝirmi la vizaĝon kontraŭ sunbrilo. Tibetanoj estas belemaj kaj puremaj, precipe la knabinoj, kiuj ne nur lavas al si la vizaĝon ĉiutage, sed ankaŭ ofte uzas ŝampuon kaj parfumon. Ĉiun julion laŭ la tibeta kalendaro, la tibetanaj familioj festas la tradician banfeston. En tiu tago, kun sekalvino, buterteo kaj sekigita viando ili venas al riverbordo kaj starigas tie sunombrelon aŭ tendon. Poste ili sin banas en la rivero kaj ilia gajeco daŭras de mateno ĝis vespero. En Ĉinio nur pli ol 10% de la loĝantoj kredas je religio, tamen tie estas pli ol 20 naciminoritatoj, kia la tibeta, kiuj kredas je religio. Preskaŭ ĉiuj tibetanoj kredas je budhismo. En Tibeto estas 1 787 temploj kun 46 380 lamaoj. En la temploj oni faras sutro-recitadon kaj aliajn religiajn aktivadojn. La tibeta budhismo distingiĝas per sia aparta koloro. La disvastiĝo de la tibeta budhismo kaj ĝiaj originala memkulturado kaj instruado ebligis bone konservi multajn budhismajn sutrojn en la Tibeta Sankta Libro. La tibeta budhismo enkondukiĝis en aliajn ĉinajn regionojn, kiel tiuj de hanoj, mongoloj kaj manĉuroj, kaj en Mongolion, Rusion, Sikimon, Butanon, Nepalon, eŭropajn kaj amerikajn landojn. Budhismo havas influon sur politikon, ekonomion, kulturon kaj aliajn kampojn de Tibeto. Origine Potala-palaco estis palaco de reĝoj, sed poste pro populariĝo de budhismo ĝi fariĝis politika kaj religia centro de Tibeto. Ĝi estas sanktejo en la okuloj de la tibetanoj. La tibetlingva budhismo, alinome lamaismo, estas religio longtempe influata de bon-religio, origina en Tibeto, asimilinta la doktrinon de la lasta, kaj ekhavis tibetan koloron.
|
|
|