|
|
(GMT+08:00)
2004-05-17 20:38:21
|
|
Vasta fekunda tero
cri
Homoj, kiuj ne konas Tibeton ofte imagas al si, ke ĝi estas loko malvarma kaj dezerta kun neĝmontoj kaj herbejoj. Cirkulis eĉ onidiro, ke ĝi estas dezertejo kie "vento ĉien ŝtonojn pelas, herboj monte ne aperas". Tamen, Tibeto efektive estas loko abunda je naturaj riĉfontoj. La Tibeta Altebenaĵo estas vasta kaj bela. Tie troviĝas altaj montoj, grandaj riveroj, primitivaj arbaroj kaj vastaj stepoj kun verdaj tapiŝosimilaj herbejoj. La giganta Ĉomolangma, la plej alta monto en la mondo, tutjare kovrata de neĝo brilas blindige. Ĝi estas unu el la mirindaj vidindaĵoj sur la tero. La torenta Jalucangpo estas la plej alta rivero de la mondo. La riveroj Ginŝa, Lancang, Nugiang, Lasa, Nianĉu, Kongkjue kaj Ŝikjuan kaj lagoj de diversaj grandecoj kune formis abundan akvan riĉfonton por Tibeto. La klimato de la altebenaĵo ĝenerale estas seka kaj malvarma. Mallonga estas la senprujna periodo kaj granda la temperatura diferenco inter tago kaj nokto. Tamen ankaŭ diferencaj estas la klimatoj de la diversaj partoj de Tibeto. En ĝia suda valo, la grundo estas fekunda kaj la klimato varma kaj humida, kiuj konvenas al kreskado de sekalo, tritiko, rizo, legomoj kaj fruktoj. Kiam frosto ankoraŭ regas la vastan stepon de norda Tibeto, en Linĉi, Bome, Jadong kaj aliaj lokoj en la malsupra baseno de Jalucangpo floroj jam pompas kaj kamparanoj sin okupas pri plugado kaj semado. Tie abundas sunbrilo kaj pluvo, kiuj provizas favorajn kondiĉojn por kreskado de grenplantoj, kaj oni povas akiri du aŭ tri rikoltojn en ĉiu jaro. Pro tio tiu regiono estas nomata la "grenejo de Tibeto". En la basenoj de la riveroj Nugiang, Lancang kaj Ginŝa abundas arbaroj. Kaj en la altaj montaroj sin kaŝas riĉaj mineralaj fontoj de karbo, fero, kupro, aluminio, gipso, agato, kristalo ktp. Tibeto abunde produktas ankaŭ medikamentojn el juna cervokorno, mosko, fritilario kaj aliaj. Nova vivo de la liberigitaj servutuloj De multaj jarcentoj, Tibeto estas "malpermesita loko" de moderna kulturo kaj scienco. Antaŭ la liberiĝo, tie troviĝis nur du lernejoj por kulturi monaĥajn kaj laikajn oficistojn por la reakcia registaro de Tibeto, dum la miliono da servutuloj tute ne havis rajton viziti lernejon. La malkleraj servutuloj dronis en superstiĉoj de jarcento al jarcento. Hodiaŭ la liberigitaj servutuloj jam havas siajn unuajn klerulojn kaj sciencajn kaj teknikajn laborantojn. Antaŭ la liberiĝo, la higiena afero en Tibeto estis tre postiĝinta. En la tuta regiono estis nur du kuracejoj servantaj al la reakciaj regantoj. La vastaj amasoj de servutuloj tute ne povis ĝui kuracadon sed devis lasi malsanojn forrabi ilian vivon. Post la liberiĝo, la ŝtato transpostenigis medicinajn laborantojn el internaj lokoj de la lando de tempo al tempo, kaj ankaŭ nombro da ĉeloke elkulturitaj tibetaj kuracistoj komencis labori. Multaj han-aj medicinaj laborantoj venintaj en Tibeton por subteni ĝian konstruadon venkis multajn malfacilojn kune kun siajn tibetaj kamaradoj kaj starigis sur la firsto de la mondo sanprotektan reton. Hodiaŭ, hospitalo aŭ kuracejo jam estas fondita en la regiono, subregionoj aŭ guberniaj urboj kaj nombro da postlaboraj kuracistoj estas elkulturitaj. Ĉiuj tibetaj popolanoj povas ĝui kuracon. Kun la disvolviĝo de la produktado, la vivo de la terkulturistoj kaj paŝtistoj boniĝas jaron post jaro. La prezoj de la varoj estas stabilaj, la aĉetpovo de popolo ĉiam pli altiĝas kaj pli kaj pli multaj homoj havas superfluan monon por meti en ŝparkason. Lasao--sankta urbo sur altebenaĵo Lasao 3 650 m. super la marnivelo estas la plej alta urbo de la mondo. Super ĝi bluas la ĉielo kaj brilas la suno, pro tio Lasao portas ankaŭ la nomon Sunluma Urbo. Lasao havas longan historion. Al ĝia centro etendiĝas asfaltita ŝoseo, kiu komenciĝas de la aerodromo Gongga. Trafikilo-fluoj sur la ŝoseo kaj arbare starantaj altaj konstruaĵoj ambaŭflanke de ĝi elspiras modernecon. Tamen, por la tibetanoj Lasao estas eterne sankta urbo, en kiu imponas Potala-palaco. Post unuigo de la tibetaj triboj en la sepa jarcento, Srong-brtsan-sgam-po(617?--650), estro de tiama regno, prenis Lasao kiel la ĉefurbon kaj konstruigis sur Hongshan-monto Potala-palacon el halo, kastelo kaj ĝardeno por edzigi sin al princino Wencheng el la imperiestra familio de Tang-dinastio. Kaj nun, en la Halo de Ŝakjamunio estas kultataj la statuoj de regnestro Srong-brtsan-sgam-po kaj princino Wencheng. Potala-palaco, simbolo de Tibeto, signifas ŝipon, kiun Avalokiteŝvaro direktas por savi popolamasojn el la maro de suferoj. Ĝi estas giganta labirinto. Sennombraj budhostatuoj kaj trezoroj en ĝi kaj la konstruaĵoj enkorpigas la saĝon de la tibetanoj kaj reprezentas la plej altan nivelon de la tibeta kulturo. Pro tio, Potala-palaco estas honorita kiel sanktejo de la tibetaj lamaoj kaj trezoro de la ĉinaj kulturo kaj arto.
|
|
|