• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-05-18 15:25:57    
Moderniĝo de tibeta muziko

cri

La naciaj muziko kaj arto de la Tibeta Aŭtonoma Regiono de Ĉinio estas nedisigeblaj de la geografio, historio, religio kaj nacia tradicio de Tibeto, tial la tibeta muziko havas fortajn naciajn trajtojn.

De rakontado de generalo pri siaj talentoj, elitaj ĉevaloj kaj armiloj antaŭ ekiro al batalo en "Biografio de Reĝo Gesar" ĝis kortuŝaj lirikaj kantoj en tibeta teatro, de la vaste konataj popolkantoj verkitaj de muzikistoj enradikiĝintaj en tibeta regiono ĝis la klarionado de longa tubo en religia muzikoludo, ĉio montras la viglecon de la vivo kaj la gajecon de sinteno al la vivo. Tial, kun emocio esprimanta la viglecon de la vivo kaj la neflekseblan sintenon de la tibeta nacio al la vivo, serĉi fandiĝon de la tibeta muziko en la elemento de moderna muziko por enkorpigi la nacian konscion kaj modernan konscion estas la strebado de tibetaj muzikistoj.

"Kiu parolas, tiu kanti povas; kiu iras, tiu danci lertas." Multaj ŝatas tiel priskribi la tibetan nacion de Ĉinio.