• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-05-18 16:52:33    
Ni faldas la manikojn.

cri
Antaŭ multaj jaroj dum ferioj en Finnlando ne-esperantista konato subite demandis min: Kiun lingvon vi uzas en via oficejo? Mi estis konsternita. Mi pensis, ke li estis ŝercanta, sed montriĝis, ke li demandis tute serioze. Li ne povis kredi, ke oficejo kun multnacia laborantaro povas funkcii per lingvo, kiu ne estas "vera" lingvo.
Mi ne havis alian rimedon por provi konvinki lin ol doni mian honoran vorton, ke la oficistoj de UEA interparolas en Esperanto, kaj, se li tamen ne kredus, inviti lin foje veni al Roterdamo por konstati tion per propraj oreloj.
Komenton de alia ne-esperantista konato tute lastatempe mi povis plene konfirmi. Eksciinte, ke mi baldaŭ eklaboros en la Centra Oficejo jam por la tria fojo, li diris: Vi devas ŝati tiun oficejon. Prave, mi vere ŝatas ĝin! La Centra Oficejo estas ĉiutaga pruvo, ke Esperanto estas vera lingvo. Kiam ni proponas ĝin kiel lingvon de internacia kunlaboro, ĉu en internaciaj organizaĵoj ĉu inter ordinaraj homoj, ni ne povus havi pli nekontesteblan pravigon por nia propono ol la sperto de la CO pri ĝi kiel laborlingvo de oficistoj kaj volontuloj el malsamaj landoj. Nenie Esperanto vivas tiel normale kiel en Nieuwe Binnenweg 176. Pri tio bone konsciis la finna veterano Hemmo Tietti, jam forpasinta, kiu de tempo al tempo petis konsilon de la Roterdama stabo pri lingvaj demandoj, ekzemple pri internacia komprenebleco de esprimoj. Laŭ li, la kaftablo de la CO estas pli fidinda lingva institucio ol la Akademio.
Jam antaŭ ol mi fariĝis dungito de UEA, mi kiel simpla membro sentis fieron pri la Centra Oficejo. Ke UEA havas profesian kaj eĉ relative grandan oficejon, estis por mi signo, ke ĝi estas serioza organizaĵo. Estis speciala sento, kiam mi post 17-jara membreco unuafoje malfermis la pordon de la CO. Memoro pri tio influis ie fone, kiam ni ricevis la ideon pri Malferma Tago de la CO. Mi ĉiam memoros la plej unuan vizitanton de la premiera Malferma Tago en novembro 1994, laboristan esperantiston el Roterdamo, kiu dum trideko da jaroj sennombrajn fojojn estis preterpasinta la oficejon sen kuraĝi eniri, ĉar "mankis afero", ĝis li vidis inviton viziti ĝin en la Malferma Tago sen bezono je ajna alia afero ol vidi sian propran domon kaj ĝian laborantaron.
UEA kiel tuto estas io tro abstrakta aŭ tro granda por povi bildigi ĝin al si mem. Kvankam la CO estas nur ero de UEA, ĝi tamen estas io tiel konkreta kaj centra, ke kun ĝi estas facile identigi la tutan asocion. Por plej multaj esperantistoj preskaŭ ĉiuj rektaj ligoj, kiujn ili havas kun UEA, estas ligoj kun la CO en formo de diversaj servoj, kiujn ili ricevas kiel membroj, kongresanoj, kontohavantoj, libroservaj klientoj. Kiel ili estas priservataj, tiel ili juĝas pri la asocio, ekzemple kiam venas tempo rekotizi por sekva jaro. Eĉ se ĉiuj estraranoj estus elokventaj oratoroj, en tiu decida horo ili apenaŭ povus influi la membron, se ties bildo pri UEA tro kontuziĝis pro propraj spertoj. Tial granda respondeco kuŝas sur la ŝultroj de ni, kiuj laboras en la oficejo.
Mia unua sperto pri la oficejo, nome pri la libroservo, taŭgus kiel reklamo. Kiel studento mi devis ekzameniĝi pri unu el la klasikaĵoj de filozofio, Simpozio de Platono. Finna traduko ne plu estis aĉetebla kaj ĉiuj ekzempleroj en la universitata biblioteko estis forpruntitaj. En la katalogo de UEA mi vidis, ke la verko haveblas en Esperanto. Mi do tuj mendis ĝin per ekspresa letero, kun fasko da respondkuponoj kiel pago. Unu semajnon poste mi jam povis eklegi ĝin, eĉ se ne en tute simpla traduko, ĝustatempe antaŭ la ekzameno. Tio eblis en la tempo, kiam la poŝtaj servoj ankoraŭ ne estis distranĉitaj, venditaj kaj revenditaj en la nomo de modernigo kaj pliefikigo. Antaŭ ĉio tio eblis, ĉar la oficejo funkciis kaj meze de sia raviĝo pri ĵus akirita nekredebla modernaĵo, fotokopiilo, la dungitoj ne subtaksis la gravecon tuj plenumi tiel tradician servon kiel libromendo de iu periferia studento.
Mi skribas tion ĉi, kiam mi ankoraŭ ne ekpakis mian valizon por reiri al Roterdamo. Miaj pensoj tamen jam vagas en la CO kaj mi scias, ke multe da laboro atendas min. Intertempe okazis pozitivaj evoluoj, sed oni ankoraŭ ne sufiĉe konscias pri ili, ĉar senpere senteblaj malglataĵoj kovras ilin per sia ombro.
Necesas ataki tiujn malglataĵojn. Mi faros tion kun optimismo, ĉar la spertoj de la pasintaj jaroj instruis multon. Unu el la plej valoraj instruoj estas pli klara konscio de niaj decidfarantoj pri la ŝlosila graveco de bone funkcianta Centra Oficejo por la tuta vivo de UEA. Por mi persone tio estas granda kuraĝigo.
Ni en la Centra Oficejo faldos la manikojn.