• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-05-18 18:33:28    
Freŝaj informoj pri turismo

cri

En Hangzhou konstruiĝos la plej granda tenisa konkursejo kun internacia normo

La 6-an de marto, en la vilaĝo Songjiashan de la urbo Hangzhou oficiale startis konstruado de la Feria Bieno Gelinlandon, kiu koncentras en si funkciojn de feriado, sportado kaj loĝado. Ĝi estis projektita de la kanada KFS-Internacia Arkitekta Agentejo. La feria bieno estas natur-ekologia turismejo kun tenisa ludo kaj aliaj sportaj aktivadoj kiel ĉeftemo.

Laŭ konigo, la tenisa konkursejo sin nombras je 12 kaj nun ili estas la plej grandaj tenisaj konkursejoj kun internacia normo en la urbo Hangzhou, kaj servos kiel trejno-centro de tenisistoj kaj stadiono de internaciaj tenisaj konkursoj.

Urbo Baise de Guangxi aranĝos "Vojaĝon laŭ spuro de Deng Xiaoping"

Oficisto de la urbo Baise de la Guangxi-a Zhuang-nacieca Aŭtonoma Regiono esprimis, ke ĉijare la urbo aranĝos memorajn aktivadojn kun la titolo "Ruĝa Vojaĝo" okaze de la centa datreveno de la naskiĝo de Deng Xiaoping, unu el la veteranaj ŝtataj gvidantoj de Ĉinio, kaj per tio akcelos la urban turisman aferon.

Oni ankaŭ organizos dek mil turistojn de Sichuan, Guangxi kaj Guangdong partopreni en "Vojaĝo laŭ spuro de Deng Xiaoping".

Antaŭ 75 jaroj, en Baise de Guangxi okazis revolucia insurekcio gvidata de juna komunisto Deng Xiaoping, pro tio Baise fariĝis unu el la revoluciaj sanktejoj de Ĉinio.

En Guilin konstruiĝos unua trafika monda foirejo de Ĉinio

Laŭ informo el la trafika buroo de la urbo Guilin, la magistrato de Guilin konstruos la unuan trafikan mondan foirejon de Ĉinio, kaj la konstruado komenciĝos en julio ĉijare.

La nomita foirejo situos en la sudorienta antaŭurbo de Guilin, apud la bildeca rivero Lijiang norde kaj la kajo Mopanshan oriente, kaj areos je cent hektaroj. Ĝi estos la ŝtatnivela sinteza trafika foirejo kaj koncentras en si diversajn funkciojn de feriado, vizitado, turismado, aĉetado, amuzado ktp.

Respondeculo de la trafika buroo de la urbo Guilin diris, ke ĉiujare ĉirkaŭ miliono da turistoj surŝipiĝis ĉe la kajo Mopanshan por ekskursi sur la rivero Lijiang, sekve la turista fonto de la menciita monda foirejo estos stabila.

En Guiyang okazos internacia drako-ŝipa konkurso

Por akceli disvolviĝon de la drako-ŝipa sporto, la Ĉina Drako-ŝipa Asocio, Sporta Buroo de la provinco Guizhou kaj la urba magistrato de Guiyang, la ĉefurbo de la provinco Guizhou, de la 24-a ĝis la 25-a de junio ĉijare okazos Internacia Drako-ŝipa Konkurso ĉe la pitoreska rivero Nanming de la urbo.

Guiyang estas unu el la famaj turismaj urboj de Ĉinio. La rivero Nanming fluas trans la urbo.

Laŭ informo, pli ol 30 drako-ŝipaj teamoj en- kaj ekster-landaj aliĝos al la konkurso. La centro de la nomita Drako-ŝipa Konkurso estos establita en la River-borda Parko de la urbo Guiyang, kaj dum la konkurso okazos ankaŭ grandtipa literatur-arta vespero, inaŭguro, urba ekskurso, fermo kaj premio-dona vespero. En la literatur-arta vespero, prezentadon faros konataj artistoj el diversaj lokoj por spici la gajan etoson.

Novaj interesaj programeroj de turismo en Shanxi

Sin bani en termofonto, renkontiĝo de lukt-artistoj sur la monto Huashan kaj kantado de lokaj turismaj kantoj estas novaj interesaj programeroj en la turisma afero de la provinco Shanxi ĉijare.

En la pasinta jaro en la provinco Shanxi oni okazigis aktivadon de "Lukt-artista Renkontiĝo" sur la monto Huashan de la provinco Shanxi, kaj la aktivado ege sukcesis kaj incitis varman eĥon en la mondo. Ĉijare oni refoje aranĝos tian aktivadon, invitante diverslokajn elitojn de la ĉina luktarto veni sur la monton Huashan por konkurso.

En la pasinta jaro okazis en la provinco Shanxi konkurso de turismaj kantoj omaĝe al la provinco. La kantoj ludas rolon por disvastigi la turisman kulturon.

La provinco Shanxi riĉas je natur-dotitaj profitfontoj de tervarmo. Ĉijare la provinco konstruos turismajn feriejojn de termofontoj en kvin famaj pitoreskejoj. Krome oni energie rekomendos al tutmondaj turistoj dek grandajn turismajn vizitindejojn kaj dek vizitindejojn de kulturaj relikvoj el la provinco Shanxi.

Fondiĝis en Pekino rumana turisma agentejo

Antaŭtagmeze de la 16-a de februaro, 2004, en la rumana ambasadorejo en Ĉinio gaje bruis manklakado kaj muziko pro tio, ke okazis ceremonio por celebri fondiĝon de la rumana turisma agentejo en Pekino. Rumana ĉefministro Adlian Nastase speciale alvenis kaj faris entuziasman parolon en la ceremonio, kaj vicestro de la ĉina Ŝtata Turisma Administracio Gu Zhaoxi ĉeestis al la ceremonio por gratuli la fondiĝon de la rumana turisma agentejo en Ĉinio.

Rumanio riĉas je turismaj profitfontoj, kaj la ĉefaj turismaj vizitindejoj situas en Bukaresto, ĉe bordoj de Nigra Maro, baseno de Danubo, Moldova k.a. La fondiĝo de la rumana turisma agentejo en Ĉinio faris pozitivan paŝon por kunlaboro kaj evoluado de la turismaj aferoj de Ĉinio kaj Rumanio. Post la ceremonio, juna kantisto de Rumanio prezentis la ĉinan kanton titolitan: "Dekmil-jara amo al vi", kaj ĉina kantisto prezentis la kanton titolitan: "Amiko".