• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-05-18 18:49:34    
Urboj Kantono kaj Nanchang

cri
La urbo Kantono areas je pli ol 7 434 kvadrataj kilometroj, kun pli ol 7 milionoj kaj 126 miloj da loĝantoj.

Kantono situas en la meza parto de la provinco Guangdong, suda Ĉinio, kaj kiel fama antikva kultura urbo ĝi estas la provinca ĉefurbo. La klimato varmas kaj humidas, floroj prosperas en ĉiu sezono. Ĉiujare okazas ĉi tie grandskala Foiro de Ĉinaj Eksportaj Varoj respektive en printempo kaj aŭtuno. Kantono estas ne nur multe atentata pro la evoluintaj ekonomio kaj komerco, sed ankaŭ pro belaj naturaj pejzaĝoj kaj famaj historiaj relikvoj. Nun ni citu kelkajn el ili:

La taoisma Kvin-fea Templo estis konstruita en la dinastio norda Song (960 – 1127). Legendo diras, ke en la dinastio Zhou, kvin feoj alflugis, rajdante sur kvin ŝafoj, kiuj buŝe tenis gren-spikojn. La feoj donacis la gren-spikojn al lokanoj, de tiam neniam okazis malsata katastrofo. Tio ja estas deveno de la alinomo de Kantono –

Ŝafa Urbo. Memore al tio lokanoj konstruis la templon.

La monto Blanka Nubo sin trovas en la norda antaŭurbo de Kantono, kaj konsistas el tri pitoreskejoj: En la montpinta, estas parko, templo, fonto ktp; ĉe la kavernara estas pinara vidindaĵo, perla domego kaj persikflora ravino, kaj en la laga estas abunda flaŭro punktita de pavilonoj, kioskoj kaj turoj. La montpinto estas ofte vualita de la blankaj nuboj, pro tio la monto havas la nomon.

Termofonto Conghua situas pli ol 80 kilometrojn fore de Kantono. Tie varmetas vintre kaj malvarmetas somere, kaj estas bonega somerumejo kaj feriejo. La fontakvo estas rara pro entenado de radono kaj multaj mineralaj materioj, kaj tre taŭga al kuraca banado.

La urbeto Shiwan estas fama produktejo de ceramikaĵoj, ĉefe de artismaj ceramikaĵoj. Kun longa historio kaj fama tradicio, tieaj ceramikaĵoj ege plaĉas al turistoj.

*** *** *** *** ***

La urbo Nanchang situas ĉe bordo de la lago Poyang, en la norda parto de la provinco Jiangxi, suda Ĉinio. En la 1-a de aŭgusto, 1927, juna Zhou Enlai, kiu poste servis kiel ĉefministro de Ĉina Popola Respubliko fondita en 1949, kaj forpasis en la jaro 1976, kune kun aliaj revoluciaj pioniroj lanĉis la faman revolucian insurekcion en Nanchang. Tio estis la komenco por la Komunista Partio de Ĉinio sendepende gvidi la ĉinan revolucian militon. Poste, la dato fariĝis la Armea Tago de la nova Ĉinio.

En la jaro 1959, en la urbo Nanchang stariĝis la memora halo por la insurekcio de la 1-a de aŭgusto de 1927, kaj ankaŭ monumento memora al tiu insurekcio. Vidiĝas koncernaj steleoj kaj reliefoj.

Krom tiuj vizitindejoj, en Nanchang troviĝas ankaŭ aliaj vidindejoj, kiaj la Turo Tengwang, la monto Lonhu ktp.

La Turo Tengwang, konstruita originale en la jaro 653, staras ĉe bordo de la rivero Gangjiang en la urbo Nanchang. Ĝi areas je 9 400 kvadrataj metroj kaj altas je 57,5 metroj, kun 9 etaĝoj. La turo kun suprenlevataj tegmentrandoj, surpentritaj traboj kaj surgravuritaj kolonoj aspektas impone kaj brile. En la turo videblas la fama poemo verkita de poeto Wang Bo el la dinastio Tang. La poemo titoliĝas "Prologo de Turo Tengwang". Pro la poemo la turo fariĝis agrabla loko por antikvaj literatoroj fari intervidiĝon aŭ amuzadon.

La monto Longhu estas unu el la originejoj de la ĉina Taoismo. Ĝi areas je 200 kvadrataj kilometroj kaj konsistas el pli ol 160 vidindejoj. La monto konatas pro la belaj naturaj pejzaĝoj, longhistoria taoisma kulturo kaj grandskala tombaro starigita sur klifoj. Videblas ankaŭ taoismaj temploj ka kavernaj maŭzoleoj de antaŭ 3 mil jaroj.