• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-05-19 11:03:14    
Rilatoj ekonomiaj kaj komercaj inter Ĉinio kaj Eŭropa Unio

cri
Eŭropa Unio estas la 3-a komerca partnero de Ĉinio. En 2002, la komerca sumo inter Ĉinio kaj Eŭropa Unio estis 86,76 miliardoj da usonaj dolaroj, pli multe je 13,2% ol tiu en 2001, interalie la eksporta sumo de la ĉina flanko estis 48,21 miliardoj da usonaj dolaroj kaj importa sumo estis 38,55 miliardoj da usonaj dolaroj, respektive pli multe je 17,9% kaj 7,9% ol tiuj de 2001. en 2003, la duflanka komerca sumo atingis 125 miliardojn da usonaj dolaroj, proksimiĝante al la komerca sumo inter Ĉinio kaj Usono, al la komerca sumo inter Ĉinio kaj Japanio. Lastajare, en la 6-a intervidiĝo de la gvidantoj de Ĉinio kaj Eŭropa Unio, oni difinis la celon, ke en 2013, la duflanka komerca sumo inter Ĉinio kaj Eŭropa Unio atingu 200 miliardojn da usonaj dolaroj. Samtempe Eŭropa Unio estas la plej granda teknika kaj instalaĵa proviza flanko, kaj grava fonto de fremdlandaj kapitaloj.