En kuranta jaro, ĉina registaro planis kontroli kreskomezuron de totala enlanda produktovaloro en preskaŭ 7%.
cri
Lastatempe, ĉina Ŝtata Statistika Buroo publikigis, ke la reviziita totala enlanda produktovaloro de Ĉinio en la unua trimestro pliiĝis je 9,8% ol tiu de la sama periodo en la pasinta jaro, altiĝante je 0,1% ol la nereviziita totala enlanda produktovaloro, tio montras ke la ĉina ekonomia disvolva rapideco superis la antaŭviditan. La totala enlanda produktovaloro reviziita estis 2712,8 miliardoj da juanoj de renminbi, plimulte je 2,2 miliardoj da juanoj de renmibi ol la nereviziita. En la kuranta jaro, la ĉina registaro planis kontroli la kreskomezuron de la totala enlanda produktovaloro en preskaŭ 7%.
|
|