• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-05-19 15:17:39    
Zhang Tianyi: Vilaĝanino kaj Klanestro

CRI
En kolero li ne forgesis apreci ŝian korpon. Sole la pufetaj vangoj, ŝajnantaj duone kuiritaj ovoj, lin preskaŭ ebriigis, se ne paroli pri io alia de ŝia korpo. Ŝiaj okuloj povis umi kaj paroli, kiam milde moviĝis la simetrie iom kurbigitaj lipoj, kiuj sin oferis tiumomente al blasfemo kontraŭ li kolerige kaj dolĉige.
Malsama la virina insulto ol la vira. Neniom grava, ŝia sakro! Nu, ŝi eĉ donu pugnojn per la kotoneca mano, se ŝi volontus!
"U, u!" Li cerbumis pri plano por gajni ne nur ŝian korpon, sed ankaǔ ŝian koron. Li komprenis, ke li ne devas ŝin minaci aŭ devigi, alie estus malbone se ŝi vere bruus. Li decidis pacienci, bone konante virinan koron – lango kruela, koro espera. Li rememoris, ke ĝuste tia estas Franjo Kvara, kiun fine li gajnis.
"Virino, nur virino, ja virino! Ŝi ne restos kia nun. Nu, tiel!"
Sekvatage, antaŭ la subiro de la suno, li iris al la bordo de rivero ĉe la vilaĝo, kunportante jaspan braceleton en la mano.
"Hej! Hej!" Li vokadis.
Ignoro.
"Vi ankoraŭ koleras?" Li ridis. "Ne afektu plu!…. Rigardu!" Li etendis la braceleton.
Nenia reago, eĉ la kapo ne leviĝis.
"Ho ho! Kio? Alturnu la vizaĝon!" Li modulis la tonon, iom svingis la kapon kaj faris cirklon en la purpure griza aero per la pojna ringo.
Diablo! Eĉ diablo ne indiferentus. "Fu!" Li obstinis, sentante jam tikliĝon kaj formikadon en la dekstra mano kiu foje tordetis ŝian vangon. Kiel do? Ĉe la ektordo ŝia vango blankiĝis, sed la roza koloro revenis post kiam lia mano deiĝis. Ne, nepre ne rezignu tiajn vangojn!
Sed ŝi jam sin pafis al la adultulo, antaŭ ol lia ideo venis al sia fino.
"Eĉ diablo dankus mian favoron. Bone, solidan kalkulon al ŝi!"
Ŝanco ne forgesis lin. Jen, ŝia bopatrino vizitis lin, ke li elpensu ion kontraŭ ŝia adultema bofilino. Ŝi ĉiam lin konsultis, ne nur pro tio ke li estis klana estro, sed ankaŭ pro tio ke li ĉiam bonis al ŝia filo kaj, ekzemple, ne postulis ties pagon kontraŭ ŝuldo.
"Kaptu!" La estro tiel forte martelis tablon, ke lia mano ekruĝis. "Ŝi… ŝi senhontigis la familion Ren! Kaptu! Mi donu al ŝi edukon!"
Oni kaptis la edzinon de Ren San. Tre facile kapti virinon, ĉu ne?
Cetere, tre proksimis la distanco.
"Ĉu vi deziras ankoraŭ ŝin?" Ŝian edzon demandis la klana estro, kies dekstra malgranda fingro denove sin okupis pri "purigo" de la dentoj. Sed antaŭ ol tiu respondis, li daŭrigis: "Ni donu lecionon al ŝi, ke ŝi estu virta kaj disciplinita. Se vi elpelus ŝin, la skandalo cirkulus ĉien. Ĉu vi komprenas?"
Ŝia edzo iom hezitis.
"Ŝi malbonigas la familian renomon. Ni devas restigi ŝin, ke ŝi fariĝu virta kaj ne adultu plu post remuldado."
"Jes!" Obeis ŝia edzo, ĉiam fidanta la bonfareman kaj virtan estron.
"Bone! Tiel do!"
Kiel do?.
En prapatra templo. Faŭkis ĉiuj pordoj, por ke la prapatroj klare vidu, kiel la klana estro edukas perfidulinon.
La altaro plenis de oferaĵoj, ekzemple de teo, fruktoj, kandeloj, incensoj kaj ruĝa silko, kiu maltrankvile flirtis en vento.
Piede de la tablo: Ĉenoj, katenoj, ŝnuroj kaj vipoj.
La estro sidis sur seĝo ĉe la tablo. Jam plurfoje la dekstra mano sin levis al la dentoj, sed ĉiufoje li sukcesis refaligi tiun manon, plenumante sian aŭtoritatecon super ĝi.
Ĉeestis ne nur la membroj de la klano, sed ankaŭ parencoj kaj la bogepatroj de Ren San. Farinte riverencon al la estro, ĉiuj sidiĝis sialoke.
La okuloj de la klana estro vagis preter la sidantoj kaj fine atingis la pastecajn vangojn de la adultulino kiu staris malantaŭ sia patrino. Lia dekstra mano avideme leviĝis por karesi ŝian vizaĝon, sed ĝi atingis nur lian buŝon kaj amindumis jam ne ŝin, sed liajn dentojn. Subite revenis memkonscio, atentigante ke li, por la moralo kaj deco, deturnu la rigardon kaj faligu la dekstran manon. Fine li sukcesis ne nur levi sian rigardon al la plafono por manifesti ian majestecon, sed ankaŭ malliberige sendi la sendisciplinan manon en la longan manikon de sinjora robo.
Ĉe la okula forturniĝo de la solena estro, ĉies rigardo sin pafis al la edzino de Ren San por konstati ion. La okuloj de iuj viroj ŝajnis tre voremaj, kion rimarkinte la estro ĵetis al tiuj uloj riproĉan rigardon, ke ili ne estu senhontaj kaj voluptemaj.
Siaflanke tre palis ŝia vizaĝo kaj kunmordiĝis la imagigaj lipoj. Ŝi iom malgrasiĝis, tamen estis nek gracila nek skeleta, sed sorĉe svelta. Ŝia rigardo fiksiĝis al la planko. Ŝajnis, ke ŝi neniom timas, tamen portas decidon en la koro.
Ŝia bopatrino parolis la unua, farante akuzadon. De la nupto ĝis la kaptiĝo, fakte nur gurditaj frazoj. Fine ŝia bopatrino petis, ke la prapatroj donu juĝon.
La klana estro akceptis solene ĉies rigardon, dum la okuloj de la edzino de Ren San restis fiksitaj al la tero.