• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-05-19 15:32:25    
Zhang Tianyi: Juĝo en Prapatra Templo

cri

La klana estro nazale aŭdigis, ke ŝiaj gepatroj esprimu sian opinion. Ili respondis, ke ili ne dorlotas sian filinon kaj fakte la filino, kiel akvo verŝita sur la teron, jam ne apartenas al ili. Fine: "Nenion!"

La sola vorto tiom surprizis la ĉeestantojn, ke iuj ekgapis, dum aliaj preskaŭ falis.

"Ĉion ni scias." Akre kriis la klana estro. "Ĉion! Ni ĉiuj! Certe, nature." Li rektigis la dorson ĝis maksimuma grado. "Tia afero, hontiga al la prapatroj de la familio Ren. Sen virto ne venas ordo. Adulto estas krimo super ĉiaj krimoj. Kaj… genuu!" Li forte batis la tablon per la dekstra mano kiu plurfoje, en abrupteco, karesis la vangojn de la adultulino kaj donis per lasciva pinĉo ian ĝuon al li, tamen neniam atingis multe pli gravajn kaj ravajn partojn de ŝia korpo. "Ni petu instrukcion de la prapatroj!" Kaj li leviĝis, paŝis al la altaro kaj pie kontemplis.

Ĉiuj fiksis sian rigardon al lia dorso atendante ion miraklan.

"Demetu ŝiajn vestojn!" Abrupta ordono el la estra buŝo.

Kaj ĉiuj pensis, ke tio estas mediumaj vortoj de la prapatroj. Sed kiu faru la demeton?

La klana estro sin returnis al la publiko kaj fiksis sian rigardon al la edzo de la perfidulino. Sekve li ukazis: "Cent!"

Fine ŝia edzo vidis la lumon kaj rapide agis. Li demetis ŝiajn veston kaj pantalonon… kaj… kaj la zigomoj de la estro elstariĝis… kion fari, se ŝia edzo tute nudigos ŝin – la estro kaj timis kaj intimis. Tiam… u, u! O, o!

Multaj el la ĉeestantoj tre tre deziris vidi, kia ŝi nudante estas. Tamen etiko kaj etiketo ekludis sian rolon, tial ŝia edzo, eble por si, konservis al ŝi ĉemizon kaj kalsonon.

La du mamoj energie provis debuti antaŭ la publiko, penante disrompi la maldikan ĉemizon. Ho ve! Ne imagu! Sed la estro indigne imagis, kiomfoje tiu kampulaĉo sen ia merito grimpis sur la du montetojn kaj longe tiklis la paron da pintoj kiuj ĉi-foje, kvazaŭ en konkuro, erekte konusigis la ĉemizan brustaĵon.

Oficiale ekis la puno. "Cent!" Ek! Unu vipbaton! La duan, trian… Sed ŝi nek kriis nek ploris nek petis indulgon nek faris konfeson. Genuante ŝi ŝajnis ŝtona busto.

Plenumiĝis cent batoj, sukcese kaj triumfe.

La klana estro spiregis kaj ŝvitis, kvankam li neniom laboris. Tikis lia vizaĝo, ankaŭ la koro.

Oni vidis, ke la dorsa parto de la ĉemizo jam gluiĝis al ŝia farĉiĝinta haŭto kaj tute ruĝis.

"Bone!" Voĉo de la estro, ne natura. "Ĉu vi ankoraŭ iros al la ulaĉo?"

Respondis nur spiro kaj okula fermiteco.

"Diru!" Urĝis la bopatrino, sed vane. "Respondu!" Ne sukcesis ankaŭ ŝiaj gepatroj.

Silento ege obstinis. Post longa tempo: "Mi… mi…"

La tuta mondo retenis la spiron, atendante ŝian daŭrigon.

"Mi… mi… mi iros plu!" Ne laŭte, sed jam terskue.

Regis embaraso kaj konsterno. Rondiĝis la okuloj de la ĉeestantoj kaj faŭkis iliaj buŝoj. Ĉiuj sentis kapturnon pro la neatendita respondo finfine veninta post la 100 mortigaj batoj faritaj de la ĵaluza kaj venĝema viro. Ondis tendenoj de la klana estro kaj purpuris lia vizaĝo. Kia inaĉo! Eĉ aŭdaca deklari tion! Sekvis gorĝoŝira muĝo: "Batu plu! Forrrrr-te!" Kvazaŭ la donita vipado estus nur milda karesado.

"Ci ankoraŭ iros? Nu!" Ŝia edzo mobilizis la denaskan forton.

Falis ŝia kapo, konvulsiis ŝia korpo, elfluis blanka salivo. Ne necesis plu alia cento da batoj, ĉar baldaŭ ŝi svenis.

La estro komandis, ke oni alportu malvarman akvon kaj duŝu ŝin; kaj ŝia edzo heroe batalu plu post ŝia rekonsciiĝo.

Ŝi "vekiĝis" baniĝante en sango kaj akvo, dum ŝia patrino, en larmoj kaj ŝvito.

"Respondu: Ĉu vi ankoraŭ iros al la ulaĉo!" Hurlo de la estro.

Silento.

"Diru, mia filineto, ke… ke… unu vorton: 'Ne'!"

Ŝi fine levis la vizaĝon, plenan de larmoj, al la peteginto. "Ne timu, panjo! Mi… panjo, mi iros… iros!"

Preskaŭ dispeciĝis la internaĵoj de la klana estro pro vulkana eksplodo.

"Ba—ba—batu!!" Li jelpis.

Ŝi denove perdis la konscion dum draŝado farata de ŝia edzo.

"Iros?"

Ŝi kapjesis, forte dezirante, ke la familio Ren ŝin elpelu pro sia senpoveco, kion la estro tre bone divenis kaj ĝuste kion li ne volis, neniel komprenante, kio ĉe tiu kampulaĉo tiom fascinas ĉi tiun ulineton.

"Ba…" Li mem preskaŭ mortis pro kolerego.

… Sesfoje ŝi svenis. Kia ŝia dorso? Pli farĉa ol vera farĉo el porka viando. Kiaj la mamoj? Jam ŝrumpaj kaj pendolaj en la malsekiĝinta ĉemizo.

Regis paniko. Multaj el la ĉeestantoj kaj palis kaj tremis kaj ne sciis kion fari.

"Ba… batu!!!" La estro kaj kolere saltis kaj freneze frapis la tablon kaj furioze svingis la kapon.

Tremis la manoj de ŝia edzo. Genuiĝis ŝia patrino antaŭ la estro.

"En la prapatra nomo! Jam ne! Ŝi mort…" elpaŝis la dua sinjoro.

"Enfermu ŝin!" Verdiktis la estra moŝto.

Ĉies spiro faciliĝis.

La geamantoj libere vivas ie, de neniu sciate.

(Karaj retlegantoj, en la venonta semajno ni aperigos la lastajn du partojn de tiu ĉi novelo de Zhang Tianyi.)