• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-05-20 16:49:21    
Printempaj Versparoj kaj Novjaraj Pentraĵoj

cri

Okaze de la Printempa Festo ĉiuj familioj havas la kutimon glui sur pordo bildojn de imponaj pordodioj kaj printempajn versparojn sur ruĝaj paperoj, kiuj impresas per brileco kaj gajeco.

Glui bildojn de la pordodioj furoris de longe, kaj pri la pordodioj cirkulas en la popolo multaj interesaj rakontoj. Troviĝas malsamaj opinioj pri tio, kiuj efektive estas pordodioj. Iuj diris, ke pordodioj estas Ĉin Ĉiong kaj Juĉi Gong, famaj generaloj de Tang-dinastio (618-907). Foje la malsana imperiestro Li Ŝimin (599-649) en sonĝo aŭdis kriadon de diabloj. La sekvantan matenon li diris tion al siaj korteganoj. Ĉin Ĝjong kaj Juĉi Gong do gardis antaŭ la pordo, en militistaj kostumoj kaj kun armiloj. Tiun nokton la imperiestro ne plu sonĝis pri diabloj. Li deziris longtempan sekurecon, tamen li ne volis, ke la du generaloj tiel gardostaru konstante. Li do ordonis pentri la du generalojn kaj pendigi iliajn portretojn sur la pordo de la palaco, nomante ilin pordodioj. Poste la popolo tion imitis kaj gluis la bildon de pordodioj kontraŭ ĉio malbona okaze de la Printempa Festo.

Novjaraj pentraĵoj estas unu el la popolaj artoj de Ĉinio, kiuj temas pri riĉa rikolto de greno, feliĉa vivo, dikaj infanoj, floroj, birdoj ktp. Nun ĉiujare en Ĉinio oni eldonas sennombrajn novjarajn pentraĵojn.

Printempaj versparoj kun bondeziroj por la nova jaro estas algluitaj al la pordo. Frue en la periodoj de Printempo kaj Aŭtuno kaj Militantaj Regnoj estis registro pri "pendo de du persiklignaj tabuletoj sur pordo". La du oblongaj tabuletoj portis magiajn desegnaĵojn. Ĉe la jarŝanĝo ili estis najlitaj al la du klapoj de pordo kiel talismano por gardi la familion kontraŭ malbono kaj bonvenigi la novan feliĉan jaron. En la Posta Ŝu-regno (934-965) oni komencis skribi printempajn versojn sur la du tabuletoj. En Song-dinastio (960-1279) oni anstataŭigis la tabuletojn per paparo. Tiu antikva moro daŭris ĝis hodiaŭ. Kun la tempopaso nunaj printempaj versparoj portas jam tute novajn enhavojn. Ili priskribas la viglan konstruadon de la patruoj, prikantas la belan pejzaĵon, montras la sopiron de la homoj al bela vivo…Tiaj printempaj versparoj belaj kaj plaĉaj inspiras la homojn al energia strebado kaj vere aldonas printempan etoson.