La Ĉefurba Aerodromo troviĝas je 27 km. norde de la urbocentro. Se oni veturas tien per taksio sur ekspresa vojo de la urbocentro, do post duonhoro oni atingos la lokon, kaj por tio oni devas pagi 100 juanojn. De la Xidan-a Bileta Centro kuras aŭtobuso de 5:30 ĝis 20:00 post ĉiu duonhoro. Kaj de la Belarta Domo kaj Zhongguancun la buso startas post ĉiu horo al la aerodromo. La buso ĉiutage kuras de la aerodromo al la urbaj kvartaloj ĝis surteriĝo de la lasta aviadilo kaj por ĉiu bileto oni devas pagi 16 juanojn.
|