• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-05-21 10:21:47    
Fremdlanda Korporacio en Ĉinio--Best Buy

cri
Karaj aŭskultantoj, nun estas la programereto Fremdlanda Korporacio en Ĉinio. Karaj aŭskultantoj, nun vicĝenerala direktoro de la usona grupo Best Buy sinjoro Weimin Lu okupiĝas pri la disvolvo de la grupo en Ĉinio. En la pasinta jaro, la grupo Best Buy jam fondis sian mondan centron por aĉetado en Ŝanhajo, kaj planis komenci pomalgrandan vendon. Tial la respondeculo de tiu laboro, sinjoro Weimin Lu sentis ke lia ŝarĝo estas peza. Sed intervjuate li estis optimista. Li havas fidon pri la ĉina merkato kaj la disvolvo de la grupo Best Buy en Ĉinio. Hodiaŭ en nia programereto Fremdlanda Korporacio en Ĉinio, ni konigos al vi la staton pri la enirado de la grupo Best Buy en Ĉinio.
Sinjoro Weimin Lu naskiĝis en Ĉinio kaj finis sian lernadon en universitato en Ĉinio, poste li atingis Usonon por pluapaŝa lernado. Sinjoro Weimin Lu bone konas la ĉinan staton, eble pro tio la grupo Best Buy aranĝis lin respondeci pri la aziaj kaj ĉinaj aferoj. Parolante pri la laboro en Ĉinio, li tre ĝojas:

"Mi elkreskis en Ĉinio, antaŭ 2 jaroj, mi unue revenis, tiam la ŝanĝo de Ĉinio surprizis min, ankaŭ inspiris min. Mi esperas ke mi kontribuos mian forton en la kunlaboro inter mia grupo kaj ĉinaj provizistoj, kaj en la interfluo kaj kunlaboro inter ĉinaj kaj usonaj kulturo kaj komerco, se mi povos fari iom, mi estos kontenta."
En 1995 sinjoro Weimin Lu komencis sian laboron en la grupo Best Buy, kaj en 1999 li fariĝis la vicĝenerala direktoro de la grupo kaj respondecis pri aziaj aferoj. La usona grupo Best Buy havas pli ol 30-jaran historion, estas fama speciala ĉendetalisto pri hejmelektroaparatoj, elektronikaj produktoj, individuaj komputiloj, amuzaj softvaroj kaj instalaĵoj en la mondo, en la pasinta jaro, negoca sumo de la grupo atingis pli ol 20 miliardojn da usonaj dolaroj, kaj okupis la 188-an lokon en la listo de la 500 potencaj entreprenoj en la mondo.
Laŭ konigo de sinjoro Weimin Lu, en la pasinteco, la grupo Best Buy aĉetis komercaĵojn en Azio ĉefe per diversaj mezaj komercistoj. Per tio ili ĝuis bonan specialan servadon de mezaj komercistoj, sed ili ankaŭ perdis multe da profitoj. Nun la grupo Best Buy komencas disvolvi rektan aĉetan sistemon en Azio. Post kiam Best Buy esploris aziajn kelkajn komercajn urbojn, en junio de la pasinta jaro, la grupo Best Buy decidis instali sian mondan centron por aĉetado en la ĉina urbo—Ŝanhajo. Respondeca pri la aziaj aferoj sinjoro Weimin Lu diris intervjuate:

"Mi sentas, ke necesas veno al Ĉinio, pri la problemo de frua aŭ malfrua veno, la tempo ne estas la plej grava problemo, la plej grava problemo estas kiamaniere oni venas, kaj kiom oni komprenas la ĉinan merkaton. Ni venos al Ĉinio, kiom ni respektos la lokan merkaton, lokajn komercistojn kaj lokajn konsumantojn, kaj kiom ni havos subtenon al la loka ekonomio, kiom da disvolvo kaj kiom da profito la grupo akiros en tiu procezo. Ĉio nur komenciĝas por ni, ni lernas."
Antaŭe la limigita korporacio SVA, la grupo Haier, la grupo Hisense kaj aliaj ĉinaj entreprenoj estis peraj provizistoj de la grupo Best Buy, post la fondo de la monda centro por aĉetado en Ŝanhajo, nun tiuj ĉinaj entreprenoj jam fariĝis rektaj provizistoj de la grupo Best Buy. Post kunlaboro kun tiuj ĉinaj famaj entreprenoj, sinjoro Weimin Lu opinias, ke la potenciala forto de ĉinaj hejmelektronikaĵaj komercistoj estas tre granda:

"Multaj ĉinaj hejmelektronikaĵaj komercistoj jam tre konis la eksportajn tradiciojn kaj leĝan funkciadon. Per kontakto kun internaciaj komercistoj, kiel ni, internaj komercistoj rapide lernis la metodon rekte kontakti grandajn detalistojn pri aĉetado."
Koncernaj specialistoj kalkulis, ke se en 2008 la grupo Best Buy povos pliigi la kvoton de rektaj aĉetaj produktoj ĝis 15%, ĝia profito altiĝos 1%. Tio postulas fortan kunlaboron de lokaj provizistoj. Sinjoro Weimin Lu opinias, ke ankoraŭ ekzistas granda spaco en la disvolvo de ĉinaj hejmelektronikaj produktoj, en la estonteco, oni povos fari pluapaŝan kreon de tipo kaj figuro.

"La prezo de ĉinaj hejmelektonikaj produktoj estas bona, la kvalito jam estas tre bona, ankaŭ senĉese estas plibonigata, kaj komercistoj ĉiam plimultigis diversajn funkciojn, sed la figuro ne havas multan ŝanĝon, oni devas fari plibonigon kaj kreon."
Sinjoro Weimin Lu esprimis, ke la grupo Best Buy fortigos rektan aĉetadon en Ĉinio, samtempe rapidigos vastigon de detaladaj magazenoj en Ĉinio. Sinjoro Weimin Lu diris, ke la grupo Best Buy tre interesiĝas pri la ĉina detalada merkato, li ĉiam kontaktis kaj intertraktis kun ĉinaj aĉetaj partneroj. Li diris, ke la grupo Best Buy havas pli ol 600 ĉenmagazenojn en Usono, Kanado kaj aliaj landoj. Kiam Best Buy konos la ĉinan merkaton, ĝi tuj eniros la merkaton.
Sinjoro Weimin Lu opinias, ke la grupo Best Buy havas fidon pri sia enirado en la ĉinan detaladan merkaton, ili vaste faros esploradon, studadon kaj analizadon, poste eniros en Ĉinion en oportuna tempo kaj per taŭga maniero.
Laŭ konigo, sekve de la publikigo de la politiko, ke Ĉinio promesas eksterajn komercistojn solkapitale instali centron por aĉetado, post la grupo Best Buy, pli kaj pli translandaj aĉetistoj jam komencis instali centron por aĉetado, tio ne nur alportas novan merkatan spacon kaj disvolvan ŝancon, sed ankaŭ favoras al multe da internaciaj aĉetistoj kaj fremdlandaj konsumantoj.
Karaj aŭskultantoj, ĵus ni konigis al vi la staton pri la enirado de la grupo Best Buy en Ĉinio, nun ni finu la programereton Fremdlanda Korporacio en Ĉinio, koran dankon pro via aŭskulto!