• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-05-21 10:29:03    
Fokusigu Atenton al Boao (3)

cri

Karaj aŭskultantoj, nun estas la speciala programereto Fokusigu la Atenton al Boao.
Karaj aŭskultantoj, de la 24-a ĝis la 25-a de aprilo okazis la jarkunveno de Boao-a Forumo por Azio en 2004, landaj gvidantoj, entreprenistoj, instruituloj kaj amaskomunikiloj el diversaj lokoj de la mondo ĉeestis al la jarkunveno kun la temo "Azio serĉu komunan gajnon: kunlaboro akcelu disvolvon". Nun bonvole aŭskultu nian raporton pri ĉi tiu jarkunveno:
Ciferoj en la Boao-a Forumo por Azio
Antaŭtagmeze de la 24-a de aprilo en la inaŭguro de la jarkunveno de Boao-a Forumo por Azio en 2004, ĉina prezidanto Hu Jintao donis prelegon kun la temo "la Ĉina disvolvo, kaj la Azia Ŝanco".
En sia prelego, per multaj nombroj prezidanto Hu Jintao citis la atingojn de la ĉina ekonomio: en la lastaj 25 jaroj, jarmeznombra pliiĝa proporcio pri la ĉina ekonomio estis 9,4%; antaŭ 25 jaroj, la ĉina jara totala enlanda produktovaloro estis 147,3 miliardoj da usonaj dolaroj, en 2003, ĝi jam superis 1400 miliardojn da usonaj dolaroj; antaŭ 25 jaroj, la ĉina jara komerca sumo pri eksporto kaj importo estis 20,6 miliardoj da usonaj dolaroj, en 2003, ĝi jam atingis 851,2 miliardojn da usonaj dolaroj; kaj antaŭ 25 jaroj, la ĉina fremdvaluta rezervo estis 167 milionoj da usonaj dolaroj, sed en 2003 ĝi jam atingis 403,3 miliardojn da usonaj dolaroj. Nun la ĉina ekonomia totala sumo okupas la 6-an lokon en la mondo, kaj la ĉina totala sumo pri eksporta kaj importa komerco okupas la 4-an lokon en la mondo. La socia produktforto kaj la sinteza nacia forto senĉese fortiĝas, diversaj sociaj aferoj ĉiuflanke disvolviĝas, kaj la vivo de la popolo ĝenerale realigis historian transpason de varmo kaj sato al bonhavo.
En ĉi tiu jarkunveno de Boao-a Forumo por Azio en 2004, ĝenerala sekretario de la Forumo sinjoro Long Yongtu informis, ke la konferencoj okazigotaj de la Boao-a Forumo por Azio estas: Altanivela Forumo pri Azia Disvolvo kaj Kunlaboro en junio de la kuranta jaro, Internacia Energia Forumo en Teherano en julio, Eduka Forumo por diskuti pri azia homfortoriĉfonta ekspluato en Pekino en aŭgusto, kaj Internacia Turisma Konferenco en ĉina suda urbo Hangzhou en septembro.
La Boao-a Forumo por Azio ankaŭ planis okazigi simpoziojn pri medikamenta, kultura kaj aliaj flankoj. Parolante pri tio kial oni tiel kompakte aranĝis tiujn diskutojn, Long Yongtu emfazis, ke la Boao-a Forumo por Azio ne nur diskultas pri azia regiona kunlaboro kaj aliaj strategiaj problemoj, sed ankaŭ devas diskuti pri varma punktaj problemoj en la azia ekonomia disvolvo, nur tiel, la Boao-a Forumo por Azio povas gajni la subtenon de Azio kaj la mondo, kaj ludi pli grandan influan forton de la forumo.
Ĉar Boao estas la ĉiama sidejo de la Boao-a Forumo por Azio, por pli bone konstrui softvarojn kaj hardvarojn de Boao, la provinco Hainan investis milionon da juanoj de renminbi por aĉeti diversajn instalaĵojn al hospitaloj de Boao.
La forumo finfine difinis 7 diskuttemojn, ili estas "Azia Fabrikado kaj Azia komuna gajno", "Aziaj Energia Sekureco kaj Energia Kunlaboro", "Ĉina Paca Leviĝo kaj Ekonomia Tutmondiĝo", "Financa Kunlaboro: Grava Paŝo al Azia Ekonomia Integrigo", "Aziaj Kulturaj Interfluo kaj Kunlaboro", "Plurflanka Komerca Sistemo post Cancun-a Konferenco kaj Azia Ekonomia Integrigo" kaj "Aziaj Informaj Industrio kaj Kriterio".
Registaraj oficistoj de informa industrio kaj famaj personoj el Ĉinio, Japanio kaj Usono ĉeestis al la diskutado pri la temo "Aziaj Informaj Industrio kaj Kriterio", en la diskutado, specialisto esprimis, ke en 2006, la nombro de retanoj de Ĉinio okupos la unuan lokon en la mondo. Laŭ konigo, lastatempe, la valoro de la ĉina informa industrio okupis sesonon de la ĉina totala enlanda produktovaloro, ĝia eksportado okupis 30% de la tuta eksportado, kaj oni antaŭvidis ke en 2004, tutjara produkta valoro povos atingis 30 miliardojn da usonaj dolaroj. La pliiĝa rapideco de la ĉina informa sciencteknika merkato estas kvar-obla de la averaĝa kreska rapideco de la mondo, tio forte akcelas disvolviĝon de la ĉina ekonomio.
Laŭ konigo, retanoj de Ĉinio multiĝas rapide, la nombro de retanoj de 2004 estas 128obla de tiu de 1997. En 2006, Ĉinio fariĝos la lando kun plej multaj retanoj en la mondo, la nombro de retanoj de Ĉinio atingos 146 milionojn.
Karaj aŭskultantoj, ĵus ni citis ciferojn en la Boao-a Forumo por Azio, nun ni malkovros sekreton de la Forumo, bonvole aŭskultu:
Malajzia ĉefministro venis, kamboĝa ĉefministro venis, ĉeĥa prezidento venis kaj usona eksprezidento venis, kial oni invitis tiel multe da gravaj personoj en la duona jaro? En la jarkunveno, ĝenerala sekretario de la Boao-a Forumo por Azio aktive malkovris la sekreton.
Long Yongtu diris, ke ĵus eksiĝinta malajzia ĉefministro Mahathir estas lia unua invita celo. Por inviti Mahathir, Long Yongtu ne nur serĉis helpon el ĉina ambasadoro al Malajzio, sed ankaŭ sendis leteron al Moussa, malajzia eksĉefministro kaj la unua delegito de la Boao-a Forumo al Malajzio, petis Moussa transdoni inviton al Mahathir. Per klopodado, Mahathir finfine konsentis ĉeesti al la jarkunveno.
Antaŭnelonge, Ĉeĥio kaj aliaj orienteŭropaj landoj aliĝis al Eŭropa Unio, tio estas unu el gravaj historiaj aferoj pri tutmonda ekonomia integrigo de la kuranta jaro. Ĉeĥa prezidento Claus ludis gravan rolon en la procezo. En la komenco de la kuranta jaro, sinjoro Long Yongtu sciis la informon ke Claus eble vizitos Ĉinion en aprilo, do li komencis aktive laboron, finfine la vizita tempo de la prezidento estis prokrastita, Claus povas ĉeestis al la jarkunveno de Boao-a Forumo por Azio.
Same estas malfacile inviti usonan eksprezidenton Bush. Lastajare, invitite de eksprezidento Bush, sinjoro Long Yongtu vizitis la hejmon de Bush. Tiam li sendis inviton al Bush, sed Bush ne eksplicite respondis. Poste Long Yongtu sciis ke eksprezidento Bush decidis viziti Ĉinion en aprilo de la kuranta jaro, li tuj preparis kaj klopodis, finfine Bush decidis viziti Boaon en sia vizito al Ĉinio.
En la jarkunveno de la Boao-a Forumo por Azio, ĉina prezidanto Hu Jintao ĉeestis. Pri tio la "patro de Boao" sinjoro Jiang Xiaosong ĝoje diris, "de la fondiĝo de la Forumo ĝis nun, en la 4 jaroj, ĉiujare niaj ŝtataj gvidantoj kaj registaraj estroj venis al Boao, gvidantoj de 2 registaroj sinsekve venis al tiu malgranda loko, tio estas ununura." En la parolo, prezidanto Hu Jintao elmetis ke la ĉina registaro kiel antaŭe subtenos la Boao-an Forumon por Azio, tio multe stimulas Jiang Xiaosong.

Boao, malgranda loko, sed oni diskutis pri grandaj kaj gravaj problemoj ĉi tie, Boao estas fama pro la Boao-a Forumo por Azio, kvankam fermiĝis la jarkunveno de Boao-a Forumo por Azio en 2004, tamen la rolo de la Forumo pli kaj pli grandiĝos. Karaj aŭskutantoj, ni deziras, ke la azia ekonomio pli kaj pli viglu, kaj la amikeco inter la aziaj popoloj longu. Karaj aŭskultantoj, hodiaŭ la speciala programereto Fokusigu la Atenton al Boao tute finiĝu, koran dankon pro via aŭskulto!