• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-05-21 13:43:07    
Ĉina fama direktisto Chen Xieyang

cri

En 1953 Chen Xieyang eniris la dependan mezlernejon de Muzika Instituto. Li unue lernis ludadon de piano kaj poste komponadon. En 1960 li eniris la direktistan fakultaton de la instituto kaj studis ĉe profesoro Huang Xiaotong. En 1965 li diplomiĝis el la instituto kun rimarkindaj poentoj kaj fariĝis konstanta direktisto de la orkestro en Ŝanhaja Baleta Ensemblo. De la 70-aj jaroj de la pasinta jarcento li, kun la ensemblo, vizitas kaj faras prezentadon en Koreio, Japanio, Kanado, Francio kaj aliaj landoj.

En 1981, li iris al Usono laŭinvite kaj studis direktadon ĉe profesoro Otto Muller de Yale Universitato. Poste li faris prezentadon kunlabore respektive kun Nov-Jorka Moderna Muzika Grupo, Bruooklyn Simfonia Orkestro, Honolulu Simfonia Orkestro kaj aliaj orkestroj kaj konigis verkojn de modernaj ĉinaj komponistoj.

En 1982, laŭ invito, li iris al iu usona muzika festivalo kaj faris prezentadon kiel direktisto de iu orkestro. Ĉi-foje li gajnis grandan sukceson. Poste li partoprenis en prezentado de Filipina Nacia Simfonia Orkestro kaj Hongkong-a Orkestro kiel direktisto. Post tio, invitite de la franca disko-kompanio nomata Sono de Muziko, li direktis Pekinan Centran Orkestron kaj faris diskojn de Simfonio N-ro 1 kaj Simfonio N-ro 4 de Betoveno. Li ankaŭ partoprenis en direktado de grandioza kantdanca epopeo Kanto de Ĉina Revolucio.

De 1985 Chen Xieyang iris al Sovetunio, Japanio, Skotlando, Italio, Svislando, Korea Respubliko, Usono, Tajlando, Singapuro, Aŭstralio, Germanio, Hongkong, Aomen kaj aliaj landoj kaj regionoj por okazigo de koncertoj en direktado de ĉina aŭ lokaj famaj orkestroj kaj ricevis varman aplaŭdadon. Direktante Centran Orkestron kaj Ŝanhajan Simfonian Orkestron, Chen Xieyang faris diskojn de dekoj da ĉinaj kaj alilandaj simfoniaj verkoj, inkluzive de la kompletaj simfonioj de Betoveno kaj simfoniaj verkoj de ĉina komponisto Ding Shande.

En 1987 li gajnis la premion de Eminenta Direktisto en la muzika festivalo Printempo de Ŝanhajo. La violona konĉerto Liang Shanbo kaj Zhu Yingtai direktita de li gajnis la premion Ora Disko donitan de Ĉina Disko-Eldonejo en 1989. Li estis listigita en la Vortaro de Internacia Biografio eldonita de brita Kembriĝo.

Chen Xieyang nun estas la unuaklasa ŝtatnivela direktisto, ĉefdirektisto en Ŝanhaja Simfonia Orkestro, vicprezidanto de Ŝanhaja Muzikista Asocio, membro de la konsilio de Ĉina Muzikista Asocio kaj prezidanto de la Asocio de Simfoniaj Amantoj.