Okazis renkontiĝo por bonvenigi prezidanton de KAEM kaj aliajn japanajn esperantistojn en Vjetnamio
cri
Vespere de la 20-a de majo, okazis renkontiĝo por bonvenigi prezidanton de KAEM Hori Yasuo kaj aliajn du esperantistojn el Japanio en Hanojo. Partoprenis en la renkontiĝo pli ol 20 esperantistoj, kiuj ĉefe estas junuloj. Sinjoro Hori Yasuo, sinjoro Hideo Kumaki, kiu laboras por Vjetnama Brajla Biblioteko, kaj fraŭlino Majuka, lernantino de Hori Tasuo, vizitas Vjetnamion kaj partoprenos en la 3-a vjetnama tutlanda kongreso de Esperanto.
|
|