• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-05-22 20:00:54    
Esperanto en Radio

cri
 Internaciaj radioelsendoj Radio Lormont, Francio Estas aŭskultebla kiel loka radio kaj en interreto. Ĝi elsendas lunde je 19:30 – 20:00 laŭ la loka tempo (18:30 – 19:00 UTC). Frekvenco: 91,3 FM. Kontakt-adreso: zbferre@minitel.net (metu Por Gloria Gargallo en tem-linio). TTT-ejo: http://hautsderadio. Ifrance.com/hautsderadio/. La lastajn programerojn oni aŭskultu ĉe http://radioarkivo.org. Pola Radio Varsovio Elsendas 5-foje tage. Detaloj troveblas en la TTT-ejo: http://www.radio.com.pl/polonia/eo/. En Eŭropo estas rekomendata parabolo 80 cm. En aliaj mondpartoj 1,8 m. La elsendoj laŭ la universala, do griniĉa tempo je unu horo malpli frue. Multaj sonmaterialoj troviĝas en la sonarkivo de Anton Oberndorfer: http://start.at/retradio. Radio 3zzz En Melburno, Aŭstralio, estas aŭskultebla en loka radio ĉe 92,3 FM kaj en interreto lunde je 13:00 – 14:00 laŭ la loka tempo. Frekvenco: 92,3 FM kaj en interreto lunde je 13:00 – 14:00 laŭ la loka tempo. Frenkvenco: 92,3 FM. Kontakt-adreso: stevskand@hotmail.com, http://www.3zzz.com.au/ La lasta programero aŭdeblas interrete per Real-Audio: http://www.3zzz.com.au/rmFiles/MON 13.ram, aŭ http://radioarkivo.org. Esperanto-Radio Interreta En Koreio troveblas interrete ĉe: http://esperanto-radio.net/. Radio Bronka en Barcelono, Hispanio, estas aŭskultebla en loka radio sur la frekvenco 99,0 MHz (FM). La programo Esperanta Mondo, farata de la fratoj Juanjo kaj Pako Crespo, estas elsendata lunde (loka tempo 19:00), marde (24:00), ĵaude (10:00) kaj dimanĉe (15:00). Kontakta retadreso: amikoj@teleline.es, TTT-ejo de Radio Bronko (hispane): http://www.sindominio.net/rbronka/; de Esperanta Mondo (hispane): http://www.sindominio.net/rbronka/esperanta/index.html. Radio Canal Sud En Tuluzo, Francio. La programo titoliĝas Esperanto-Magazino de Tuluzo, la tri programoj estas parte malsamaj. Radio Canal Sud (Radio Suda Kanalo), 92,2 MHZ, lunde 20:00 – 21:00 laŭ la loka tempo. La programo aŭdeblas ankaŭ en interreto ĉe: http://www.canalsud.net; aŭ http://www.comfm.com. Adreso: Canal Sud, Esperanto-Magazino, redakcio, Kristina Vidotto, 40 rue Alfred Dumenil FR-31400. Tuolouse, Francio. Rete: canalsud@canalsud.net; christine.vidotto@laposte.net. Ĉina Radio Internacia Elsendas el Pekino, Ĉinio. La frekvencoj al Japanio kaj Koreio estas 9510 kaj 7150 kHz (31,55 kaj 41,96 m); la frekvencoj al Eŭropo estas 9720 kaj 7265 kHz (30,86 kaj 41,29 m). Rete: http://esperanto.cri.com.cn; klaku sur Surlinia Aŭskulto. Retadreso: espradio@cri.com.cn. Radio Dreyeckland En Freiburg, Badenio-Vurtembergo, Germanio, estas aŭdebla en loka radio. Ĝi elsendas sian Esperanto-magazinon Triangulujo ĉiun duan kaj kvaran lundon inter 15:00 kaj 16:00 UTC. Kontakto: Esperanto Freiburg, tel.: +49 (0) 761 289 299. Ĝi estas aŭdebla je frekvencoj 102,3 MHz (Freiburg) kaj 104,5 MHz (Schopfheim; nur inter 23:00 kaj 14:00 UTC); perkable: 88,15 MHz (Lahr), 93,6 MHz (Freiburg), 97,35 MHz (Muellheim/Neuenburg) kaj 89,35 MHz (Staufen/Bad Krozingen). TTT-ejo: http://www.rdl.de. La lastajn programerojn oni aŭdas (ekde la 19-a de decembro 2003) ankaŭ ĉe http://radioarkivo.org. Radio Esperanto El la sveda urbo Vasteras estas aŭdebla rete ĉe: http://www.quicknet.se/home/q-111060/radioe.htm aŭ: http://www.quicknet.se/ftp/dialup/q-111060/radioe.htm.