• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-05-23 18:16:12    
Tian'anmen-placo

cri
En la centro de Pekino antaŭ la Imperiestra Palaco staras alta bazamento el brikoj, kun ligna naŭĉambra turo duetaĝa sur si. Jen Tian An Men-pordego ("Pordego de (la) Ĉiela Paco") fame konata tra la mondo.

Dum ming- kaj Ĉing-dinastioj Tian An Men estis la ĉefa pordo de la Imperiestra Palaco. En 1420 Ming-dinastio konstruigis Ĉengtjanmen tie, kaj en la 8-a jaro de la regado de la imperiestro Ŝunĝi de Ĉing-dinastio (1651) oni rekonstruis ĝin kaj alinomis ĝin Tian An Men. La pordega turo estas granda halo kun skulpitaj traboj kaj pentritaj kolonoj ruĝe lakitaj kaj fiksitaj per oritaj lignaj najloj. Tiam oni nomis la pordegon Ŝtata Pordo.

Antaŭ Tian An Men-pordego fluas la Ora Rivero, super kiu kuŝas sep pontetoj el blanka mamoro kun balustradoj skulptitaj. Sude de la sep pontetoj staras paro da ornamaj blank-marmoraj kolonoj kun skulptitaj drakoj kaj paro da ŝtonaj leonoj.

Sude de la pordego etendiĝis placo. En la feŭdaj dinastioj ĝi, ĉirkaŭita de ruĝa murego, formis antaŭan korton de la palacon en T-formo. Trairi ĝin estis malpermesite al popolanoj. Post la fondiĝo de la nova Ĉinio, dank' al pluraj plivastigoj, nun ĝi okupas areon de 400,000 kvadrataj metroj kaj fariĝis la plej granda placo en la mondo, kie povas okazi mitingo kun miliono da partoprenantoj.

Centre de la placo staras la Monumento de Popolaj Herooj 37.94 metrojn alta. Sude de ĝi estas la majesta Memorhalo de Prezidanto Maŭ Zedong. Oriente de la placo estas la muzeo de la Ĉina Historio kaj la Muzeo de la Ĉina Revolucio kaj okcidente la Popola Halo. Ambaŭ mondernaj konstruaĵoj estis faritaj en 1959. Ili, kun helflavaj muroj, helruĝaj kaj blankaj granitaj bazamentoj, formis kune kun Tian An Men-pordego, kiu havas flave glazuritajn tegolojn kaj ruĝajn kolonojn, kaj la vasta placo majestan kaj belan vidaĵon.