• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-05-23 18:16:56    

Plenigu la vivon per verda espero

cri

En la norda ebenaĵo de Ĉinio estas provinco Hebei. La urbo Renqiu estas unu el la subprovincaj urboj de Hebei. En ĝi troviĝas varmejo titolita Zhanghua Verda Hejmo speciale servanta al handikapuloj kaj serioze malsaniĝintaj homoj. Tiu verda hejmo estas titolita per la nomo de sinjorino Zhang Hua, kiu trafis uremion.

Zhang Hua estis estro de la ĉina unua virina brigado sur la ĉina petrola fronto. Malfeliĉige uremio atakis ŝin, tiujare ŝi estis 38-jara. De tiam ŝia vivo daŭras nur per sanga dializo. Kelkfoje trapasinte la mortecon, Zhang Hua havas fortan amon kaj esperon al la vivo. Ŝi ofte pripensas, kiel fari ion por la socio kaj popolanoj dum sia limigita vivdaŭro. Ŝi pensis, ke ne malbona estas la ideo funkciigi lineon por helpi aliajn kaj doni al ankoraŭ pli multaj personoj la esperon kaj la amon al la vivo.

Marte de 1997, helpate de la petrolkampo de norda Ĉinio, oficiale funkciiĝis help-lineo titolita Lineo al Zhang Hua. Kiam oni estas ĝenata de malfaciloj en la vivo, oni esperas havi helpon de Zhang Hua-a lineo. Zhang Hua ĉiam zorgeme aŭskulti kaj respondi demandojn, la malfacilaĵoj estis sinsekve solvataj sub la fojrefoja pacienca konduko de Zhang Hua per la lineo.

Enhospitaliĝinte por akcepti kuracadon, Zhang Hua amikiĝis kun multaj malsanuloj. Ŝi trovis, ke inter malsanaj amikoj ne malmultaj rapide mortis, iuj pro malsanoj tamen aliaj elektis sinmortigon pro grandega spirita premo. Zhang Hua tre estas afliktiĝis. Ŝi pensis, ke tio estas bona, se oni donos spacon al la malsanaj amikoj ke ili faru interfluojn , kuraĝigu kaj zorgu unu alian.

Aŭguste de la jaro 2002, subtenate de loka civilafera fako kaj diversaj sociaj rondoj, fondiĝis Zhang hua Verda Hejmo. Kiel iniciatinto de la hejmo, Zhang Hua diris,

"Verdo simbolas vivon. En la verda hejmo amasiĝas seriozaj malsaniĝintoj, handikapuloj kaj ankaŭ iuj perdintaj fidojn al la vivo pro malfaciloj. Ili estas konsiderataj forgesitoj de la vivo. Ni nomas la spacon Hejmo kaj eĉ kaj verda, pro tio, ke ĉiuj sentas varmon ĉi tie. Ni bezonas tian etoson."

Post la informo de la loka televizio pri fondiĝo de la Zhang hua Verda Hejmo, dekoj da malsanaj amikoj aliĝis al la hejmo. Sinjorino Wen Ge, 45-jara, infanece kripliĝinta je la kruroj, estas unu el la frutempaj aliĝintoj de la hejmo. Ŝi priskribis sian animstaton post la aliĝo al la hejmo: kiel senhejma infano reveninta al la patrino.

Nun ne nur Wen Ge mem estas membro de la hejmo, sed ankaŭ ŝiaj edzo kaj filo estas volontuloj de la hejmo. Ili faras servadon en la hejmo. Sinjoro Li Xuehua estas blinda kaj trafita de uremio. Por akcepti kuracadon, li portas ŝuldon, li iam perdis kuraĝon vivi plu. Aliĝinte al la hejmo, Li Xuehua renkontis homojn same vivantajn en malfaciloj, tamen ili ankoraŭ ĝoje vivas. Li estas tuj kortuŝita. Nun li ne plu havas ideon sinmortigan.

Plej ofta aktivado de la hejmo estas kunsido. Oni kunvene aŭ per telefonoj babilas kaj interparolas, neniu sentas sin izolita. En ĉiufoja kunveno, multaj membroj plifrue atingis la kunvenejon, ili jam prenas la kunvenon kiel la spiritan bankedon. Kvankam mallongas la tempo kaj iuj diris nur kelkajn vortojn, tamen la elkoraj interfluoj inter ĉiuj sajnas fajreroj, kiuj refoje fortiĝas kaj levas la flamon de la vivo. Sinjoro Wang Quan, unu el la membroj de la hejmo diris:

"Zhang hua Verda Hejmo estas varma kaj humaneca ĝardeno. Ĝi povas vere ŝanĝi la homan mondkoncepton, kaj povas planti verdan vivecon en ies sensukiĝintan koron kaj eklumigi la vivon."

( )

La hejmo foje organizis membrojn vojaĝi al Huairou, antaŭurbo de Pekino, je pli ol 150 kilometroj distanca de la urbo Renqiu. Dum la vojaĝo, tre ĝojas la malsanuloj nekuraceblaj kaj la handikapuloj, kiuj delonge ne eliris el la hejmloko. En la Ekzista Insulo de Huairou, ili konkeris malfacilon nevenkeblan de ordinaraj homoj. Subapogante unu la alian ili surgrimpis al la zigzaga montpinto. Ili vere sentis la belecon de la vivo, kaj sentis la ĝojon de la provoko de la vivlimo.

La 26-a de aprilo pasintjare estis naskiĝtago de sinjorino Li Xianbi, seferanta de hepata kancero. Tiutage, dekoj da gefratoj de la hejmo kunvenis por okazigi naskiĝtagan solenaĵon por ŝi. En la kanto "Feliĉan Naskiĝtagon" sinjorino Li Xianbi kun girlando sur la kapo, varme brakumis la malsanajn amikojn. Ŝi emocie diris, ke tio estas la plej signifa naskiĝtago dum ŝia vivodaŭro.

En la Zhang hua Verda Hejmo, ĉiuj membroj klare konscias, ke ili hodiaŭ vivas, kaj morgaŭ eble silente forlasos la mondon, malgraŭ tio, oni devas ridete fronti la morton.

Tiu spirito de la Verda Hejmo estas kortuŝa. Ne malmultaj homoj venis por esti volontuloj. 20-jara studento el Tianjin-a Fizikkultura Universitato Sun Haizheng estas volontulo plej frue veninta, kaj pasigis preskaŭ ĉiun ferion en la verda hejmo. Li diris, ke la hejmo instruas al li multon neellerneblan en aliaj lokoj.

"Enirinte en Zhang hua Verdan Hejmon kaj vidinte, ke onklino Zhang foje refoje venkas la morton kaj vivas per optimisma sinteno, mi estis profunde kortuŝata. Mi estas studento, devas fari kontribuon por la socio, nun mi havas la ŝancon multe fari ion por la hejmo. Tio multe helpas al mia estonta studado. Vidinte ilian batalon kontraŭ malsanoj per surpriza firmeco, mi havas kuraĝon vizaĝi al ajna malfacilo en mia vivo."

Karaj amikoj, firme kaj daŭre vivu, bruligu la vivfajron kaj donu lumon kaj varmon al vi mem kaj aliaj, tio estas spirita forto de la Zhang hua Verda Hejmo. Tio ŝajnas milda printempa vento, karesanta ĉiujn, kiuj sin trovas en la malfaciloj, por ke ili havu kuraĝon kaj esperon daŭre vivi.

( )

Karaj amikoj, nun ni finu la rakonton pri la Zhang hua Verda Hejmo.