Multaj fremdlandaj vizitantoj jam scias la Grandan Muron kaj rostitan anason de Pekino antaŭ ol veni al Ĉinio. Do rostita anaso povas esti la unua plado de la ĉina gastronomio.
Unue kuiristo tranĉas rostitan anason en multajn maldikajn pecojn. La klientoj trempas anasan pecon en dolĉa misoo, metas ĝin en molan flanon maldikan kiel papero kune kun ŝenoprazaj pecoj kaj kukumaj strioj 2-3 colojn longaj, kaj faras ilin rulaĝo.
En Pekino estas multaj restoracioj de rostita anaso kaj la prezoj estas malsamaj. Restoracio de Rostita Anaso Quanjude fondita en 1864 estas la plej fama en Pekino.
|