• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-05-23 19:04:36    
Esperanto en Radio (2)

cri
Radio Esperanto
El la sveda urbo Vasteras estas aŭdebla rete ĉe: http://www.quicknet.se/home/q-111060/radioe.htm aŭ: http://www.quicknet.se/ftp/dialup/q-111060/radioe.htm.
Radio Esperanto en Viskonsino, Usono, estas tuttaga muzika radiostacio, projekto de s-ro Tony Freeman, kiu dissendas diversspecan muzikon kun vortoj en Esperanto, 24 horojn ĉiutage. Oni povas aŭskulti ĝin ĉe: http://www.radio-esperanto.com/. Per la TTT-paĝo oni povas legi la tekston dum oni aŭskultas, kaj havigi al si informojn, kie kaj kiel aĉeti la diskojn, de kiuj venas la muziko. Oni bezonas la plej novan version de Winamp. Temas pri tre utila radiostacio, kiu povas funkcii fone, dum oni faras alian laboron ĉe la komputilo.
Radio Klara el Valencio, Hispanio, elsendas vendrede inter 19:30 kaj 20:30 UTC kaj estas aŭskultebla radie (104,4 FM) aŭ rete: http://www.radioklara.org/emision.m3u (formato MP3). TTT-ejo de Radio Klara: http://www.radioklara.orga. La lastaj programeroj aŭdeblas ankaŭ ĉe: http://radioarkivo.org.
Radio FMR en Tuluzo, Francio. La programo titoliĝas Esperanto-Magazino de Tuluzo. Elsendoj merkrede de la 14:00 – 15:00 laŭ la loka tempo. La redakcio: FMR, Esperanto-Magazino, Floreal Martorell, 9 Boulevard des Minimes, FR-31500 Toulouse, Francio, rete: fmr@radio-fmr.net, aŭ eurokka@clubinternet.fr. La programoj konsistas el informoj pri Esperanto, pri lingvaj problemoj en la franca, foje estas invitataj esperantistoj venantaj al Tuluzo, tiam oni parolas Esperante kaj tradukas france. Inter la temoj aperas E-muziko kaj freŝaj muzikaj novaĵoj.
Radio Havano, Kubo elsendas dimanĉe laŭ jena horaro: Nordamerika-Pacifika Regiono, 07:00 – 07:30 UTC, 31 m/9820 kHz; Nordamerika Regiono, 15:00 – 15:30 UTC, 25 m/11760 kHz; Nordamerika Regiono, 19:30 – 20:00 UTC, 25 m/11760 kHz; Tut-Amerika, Karibea Regiono, 23:30 – 24:00 UTC, 31 m/9600 kHz, 9505 kHz. Rete: http://www.radiohc.cu; radiohc@enet.cu. Redaktorino: Maritza Gutierrez – mgglez@enet.cu. Poŝta-adreso: Radio Havano Kubo, Poŝta Fako 6240, Havano, Kubo. La lastaj programeroj aŭdeblas ĉe: http://radioarkivo.org.
Radio Itala Internacia La elsendoj en Esperanto komenciĝis en 1935, okaze de la Universala Kongreso de Esperanto en Romo. Nun Rai Internacia elsendas radiajn inoformajn programojn en 25 lingvoj, krom en la itala. La elsendo en Esperanto okazas ĉiun sabaton je 21:00 laŭ la itala tempo (20:00 UTC/GMT), frekvencoj 6040 kaj 9710 kHz (49,67 kaj 30,89 m). La programo estas dissendata ankaŭ per la satelito Hot Bird 1, laŭ analoga metodo, de la internacia radia kanalo sur la aŭda subportanto de Raidue (dua kanalo de Rai); polarizado okcidenta vertikala 1,446 GHz. Pliaj informoj ĉe: http://www.internacional.rai.it/radio/multlingvue/presentazioni/esperanto.shtml. La lastajn progamerojn oni aŭdas ankaŭ ĉe http://radioarkivo.org.
Radio Occinania en Tuluzo, Francio, elsendas sur frekvenco 98,3 MHz ĵaŭde de 19:00 –20:00 laŭ la loka tempo. La programo aŭskulteblas ankaŭ rete ĉe: http://www.radio-occtiania.com. Adreso: Esperanto-Magazino, Redakcio, Rikardo Cash, Radio Occitania, 60 rue Assalit, FR-31500 Toulouse, Okcitanio, Francio, rete: Rikardo Cash Radio Rio de Janeiro
La elsendoj el Brazilo okazas pere de Radio Rio de Janeiro (1400 kHz, AM), ĉiumarde, 15:00 – 15:55 (Rio-horaro = UTC – 2 somere, UTC-3 alitempe). Ripeto okazas vendrede 23:00 – 23:55 (loka tempo). Oni povas ĝin aŭdi en rekta elsendo pere de TTT-ejo de Radio Rio de Janeiro: http://www.radioriodejaneiro.am.br. La lastaj programeroj aŭdeblas ĉe http://radioarkivo.org.
Radio Vatikana
La elsendoj el Vatikano okazas trifoje semajne je la sama horo 21:20 MET, dimanĉe je 21:20 MET (ripeto je 23:50 MET; daŭro 9'20"), 527 kaj 1530 kHz; 4005 – 5880 kHz. Merkrede je 21:20 MET (Daŭro: 9'), 1611 kHz kaj 7250-9645 kHz. Ĵaŭde je 21:20 MET (daŭro 9'), 1611 kHz kaj 7250-9645 kHz. Satelite: Dimanĉe: Intelsat 325,5 East – 4097,75 MHz – LHCP – polarizo, merkrede kaj ĵaŭde: Intelsat 602,62 East – 4097,100 MHz – LHCP-polarizo. Adreso: Radio Vatikana, Esperantop-redakcio, VA-00120 Vatinanurbo, rete: esperanto@vatiradio.va.
(Laŭ www.tejo.org/UEA/Radioj en Esperanto)