• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-05-23 19:24:40    
Komunista Partio de Ĉinio kaj la ĉina Esperanto-movado (1)

cri
Frue en la jaro 1916, unu el la fondintoj de la Komunista Partio de Ĉinio Chen Duxiu publikigis artikolon en la revuo "Nova Junularo". En sia artikolo li aktive proponis disvastigi Esperanton en Ĉinio. Kaj poste, en ĉiuj periodoj de la ĉinaj revolucio kaj konstruado, la Komunista Partio de Ĉinio ĉiam senŝanceliĝe subtenas nian aferon kiel parton de la progresema afero de la homaro; multaj kompartianoj dumvive batalis por disvastigo de Esperanto en Ĉinio, iuj eĉ oferis sian vivon por tio.
Pro kio la semeroj de Esperanto radikiĝis, floris kaj fruktis sur la ĉina tero? Pro kio la ĉina Esperanto-movado povas longtempe prosperas, spertinte militojn kaj tumultojn? Ĉio ĉi tenas kompaktajn rilatojn kun la historio de Ĉinio en la lastaj proksimume cent jaroj, kaj samtempe ne disiĝas dis de la subtenado de la Komunista Partio de Ĉinio kaj aktiva partoprenado de ĉinaj kompartianoj.
En la komenco de la 20-a jarcento, t.e., la fina tempo de la dinastio Qing, la lasta feŭda dinastio en la historio de Ĉinio, Esperanto enkondukiĝis en Ĉinion. Post la jaro 1840, la okcidentaj potencoj devigis la putriĝintan kaj paraliziĝintan registaron de la dinastio Qing subskribi serion da neegalecaj traktatoj, kio incitis fortan malkontenton de la ĉina popolo, kaj multaj prudentuloj de Ĉinio faris batalojn. Por fortigi sian dominadon, la registaro eĉ koluziis kun imperiistoj por subpremi la patriotan movadon de la popolo. Fakte, la tiama Ĉinio jam falis en duonkolonian kaj duonfeŭdan landon. La konscienchavaj ĉinoj, precipe intelektuloj, esploris la vojon por potencigi la ŝtaton kaj riĉigi la popolon. Esplorinte la spertojn de Japanio kaj eŭropaj landoj, ili proponis lerni de Japanio, lerni de la Okcidento, iniciati sciencon kaj demokration por prosperigi la landon; tiel ke diversaj novaj pensoj kaj novaj porpledoj estis enkondikitaj; iuj kredis anarkiismon, duaj laŭdegis la okcidentan politikan sistemon kaj iniciatis burĝaran politikan reforman movadon kaj triaj akceptis marksismon kaj pledis por iri la vojon de la rusa Oktobra Revolucio. Post renversiĝo de la registaro de la dinastio Qing kaj finiĝo de la feŭda sistemo, en Ĉinio okazis la movado de kultura renoviĝo.
Inter multe da novaj pensoj kaj novaj teorioj, la penso de Zamenhof pri Esperanto profunde kortuŝis nombron da intelektuloj. D-ro Zamenhof iniciatis uzi Esperanton inter diversaj nacioj por elimini malamon kaj religiajn malakordojn en interfluoj, akceli la egalecon kaj amikecon de diversaj nacioj kaj plie, realigi la mondan pacon kaj la harmonion de la homaro. De la antikveco en Ĉinio estas la bela idealo pri "ĝenerala komunumo de la mondo". La idealo de Zamenhof pri Esperanto ankoraŭ pli facile akcepteblas por la bonkoraj, pacamaj ĉinoj. La semeroj de Esperanto finfine enradikiĝis kaj ŝosis sur la antikva kaj vastega tero de Ĉinio. Tio signifas, ke adaptiĝante al la bezonado de la epoko Esperanto akcelis kombinon de la ĉina kultura movado kun la Esperanto-movado kaj tiel aperis la unua prospera tempo de la movado en Ĉinio.
Ni prenu literaturon kiel ekzemplon. Post enkondukiĝo de Esperanto en Ĉinion, la eŭropa literaturo, precipe la orient-eŭropa, estis konigita en Ĉinio. Esperantaj versioj de iuj gravaj verkoj, kia "La Komunista Manifesto", enkondukiĝis en Ĉinion; siaflanke, iuj ĉinaj literaturaj verkoj estis tradukitaj en Esperanton kaj konigitaj al aliaj landoj, kio akcelis reciprokan referencon kaj lernadon inter la ĉina kulturo kaj aliaj kulturoj. Faktoj pruvas, ke Esperanto estas ne nur instrumento de diverslandaj popoloj por reciproka kompreno, pliigo de amikeco kaj akcelo de la monda paco, sed ankaŭ ponto de interfluoj de ĉinaj kaj fremdaj progresemaj kulturoj kaj pensoj. Tio kompreneble estis atentata de iuj komunistoj kaj famaj personoj. Ekzemple, Chen Duxiu, Cai Yuanpei, Lusin kaj Qian Xuantong aliĝis al la vicaro subtenanta Esperanton.
Kiel unu el la fondintoj de la Komunista Partio de Ĉinio, Chen Duxiu iam publikigis artikolon por la de si fondita kaj kompilita revuo "Nova Junularo", laŭdante, ke disvastigo de Esperanto estas necesa afero por la hodiaŭa homaro. Li tre klare subtenis propagandon kaj disvastigon de Esperanto. La revuo "Nova Junularo" siatempe estis grava pozicio por disvastigi novajn pensojn kaj novajn kulturojn kaj donis vastan influon al la tiamaj ideologia kaj kultura rondoj, kaj pli poste fariĝis la organo de la Komunista Partio de Ĉinio. De 1916 ĝis 1918, la revuo iniciatis ĝeneralan debatadon pri tio, ĉu Esperanto estas utila aŭ ne, ĉu ĝi estas lerninda kaj ĉu ĝi estas promesplena. Dank' al la debatado oni ekhavis ĝustan konon pri Esperanto kaj pli kaj pli vastiĝis la influo de Esperanto. Tio ja estis bona propagando por disvastiĝo de la Esperanto-movado en Ĉinio. Poste, la revuo "Nova Junuaro" ankoraŭ publikigis multe da eminentaj elesperantigitaj literaturaj verkoj kaj el tio oni vidis la rolon de Esperanto en interfluo de ĉina kaj fremdaj kulturoj kaj ankoraŭ pli multaj junuloj eklernis Esperanton.