• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-05-24 08:52:08    
Antikva muziko de naŝi-oj — konversacio kun dioj

cri

La koncerto de la antikva muziko de naŝi-oj sin lokis en antikva korto de lokano. La areo de tiu korto egalas al la ludkampo de korbopilko. La scenejo, kiu okupas duonon de la korto, estis kloŝita de ruĝa koloro: freŝruĝaj kurtenoj, ruĝaj pendaĵoj kun versparaj kaligrafaĵoj, antikvastilaj rekvizitoj malhelruĝe lakitaj… kaj oranĝkoloraj lampoj. Mistereco kaj antikveco regis en la korto. Sur la tero de la korto sterniĝis dika tavolo da pinaj branchaĵoj, kaj la agrabla aromo de pino saturis per si la korton. Oni diris, ke tia aranĝo estas la plej alta soleno por la ludado de la antikva muziko de naŝi-oj.

Antaŭe la antikva muziko de naŝi-oj estis ludata nur en la Printempa Festo, same kiel la novjara koncerto en la Ora Halo de Vieno. Fakte la antikva muziko de naŝi-oj estis longhistoria religia muziko origininta en la mezo de Ĉinio, kie prosperis la kulturo. En la 3-a jarcento, fama ĉina strategiisto kaj muzikisto Zhuge Liang vivis longan tempon en la naŝi-a loko kiu nun apartenas al Lijiang-gubernio en la limregiono de la sudokcidenta provinco Yunnan, kie dense loghas naŝi-oj. Oni kredis, ke Zhuge Liang enkondukis la muzikon de meza Ĉinio ĉi tien. Sed iuj asertis post esploro, ke la antikva muziko de naŝi-oj originis de la religia kaj palaca muzikoj de la dinastioj Tang (618-907) kaj Song (960-1279). Tiu periodo estis la plej brila pro la imponeco de la kulturo kaj multnombreco de famaj verkistoj kaj poetoj. Dume aliaj opiniis, ke la antikva muziko de naŝi-oj estis alportita de la migrintoj el la mezo de Ĉinio al Yunnan, kiuj fuĝis el milita tumulto. Malgraŭ la malsamaj asertoj, la antikva muziko de naŝi-oj estas fidele heredita kaj oni povas ĝui tiun muzikon nomatan kiel "viva fosilio".

La 30 membroj de la orkestro portas sur si antikvajn ĉinajn vestojn kaj havas barbon. Kiam la muzikistoj malrapide iras sur la scenejon, la aŭskultantoj sentas antikvecon kaj delikatecon. Eble la meznombra aĝo de la membroj de tiu orkestro estas la plej granda inter tiuj de la orkestroj de la mondo. Du trionoj de la membroj aĝas pli ol 65 jarojn, kaj 7 el ili — pli ol 80 jarojn. La plej aĝa el ili estas 89-jara, por kiu ludo de la antikva muziko estas granda plezuro. En la orkestro estas ankaŭ 3 junaj kantistinoj.

La orkestro uzas antikvajn popolajn muzikilojn de Ĉinio, ekzemple bambuan fluton, antikvan kordinstrumenton Zheng, trikordulo, cimbalo kaj tamburo.

La ludado komenciĝas per urĝa tamburado, kaj ĉiu muzikopeco estas gvidata per fluto. Rusa turisto tiel priskribis la muzikoludon: "La muziko aŭdiĝas per neimageble bela melodio, kvazaŭ akva kurteno falinta de sur jada ekrano; kiam la muziko malproksimiĝas kune kun la tintado de malgrandaj sonoriletoj, ŝajnas, ke gemoj falas en akvon kaj estigas ondetojn…" En la fino kantistinoj ekkantas per sia natura voĉo, kaj la bela muziko soras rekte sur la ĉielon.

Dum ludado, kaj la aŭskultantoj kaj la ludantoj estas tre piaj. Ili prenas la antikvan muzikon kiel rimedon por interkomuniki kun la dioj en la ĉielo, kaj kiam ili ludas la muzikon, ili kredas, ke dioj en la ĉielo absorbite aŭskultas la ludon.

La prapatroj de naŝi-oj kredis je dio kaj kreis primitivan ŝamanan politeismon "Dongba". En la naŝi-a lingvo "dongba" signifas "homon multscian kaj saĝan". Poste "dongba" fariĝis sinonimo de pastro. Dum sakramento la religianoj ne nur kultas diojn per muziko, sed ankaŭ legas "Dongbaan sutron" notitan per antikva hieroglifo. La hieroglifo, "Dongbaa sutro", kultaj kanto kaj danco, sakramento kaj la beletro rilatanta kun la religio konsistigas la nacian kulturon — la Dongbaan kulturon misteran kaj originalan.

En la pasinteco la ludantoj de la muziko devis esti renomaj homoj de la loko. En Lijiang, kompetenteco en ludo de tiu muziko estis nepre necesa kvalifikiteco por la viroj de la bonhavaj familioj, kiuj volis fariĝi erudiciuloj aŭ membroj de la tiea mondumo.

Nun la antikva muziko frontas embarason de manko de daŭrigantoj, ĉar ĝiaj interesatoj ĉefe estas maljunuloj kaj fremdlandaj turistoj, dum la junuloj estas forlogitaj de popmuziko. Ĉiujare mortas membroj de la orkestro, sed ilia arto ne trovas heredanton. Kaj krome la orkestro estas embarasita ankaŭ de financa malfacilo.