• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-05-24 13:59:40    
Li Delun – ĉina fama direktisto

cri

Li Delun estis konsilisto de Ĉina Simfonia Orkestro, vicprezidanto de la ĉina Muzikista Asocio kaj eksa arta direktoro de la Centra Orkestro kaj konstanta direktisto. Li naskiĝis en Pekino en 1917 kaj lernis en sia infaneco ludadon de piano kaj violono. Studante en Furen-Universitato, li organizis studentan orkestron el instruistoj kaj studentoj kaj partoprenis en muzika prezentado. En 1940 li eniris Ŝtatan Muzikan Instituton en Ŝanhajo kaj studis violonĉeladon de I. Shevtzov kaj R. Duckson kaj muzikan teorion de W. Frankel.

En 1942 li fondis Ĉinan Junularan Simfonian Orkestron kune kun siaj studentaj kamaradoj kaj partoprenis en prezentado. Diplomiĝinte el la muzika instituto, li iris al Yan'an kaj fariĝis direktisto kaj instruisto de la Ĉentra Orkestro. En 1949 li ekestis direktisto por la Centra Opera Teatro.

De 1953 li studis en la fakultato de direktado en Sovetunia Moskva Muzika Instituto, estante postdiplomiĝa studento de fama direktisto, profesoro N. Anosov. En 1957 li revenis patrolanden kaj fariĝis direktisto en la Centra Orkestro.

Li Delun faris prezentadon en Pekino kaj aliaj lokoj de la tuta lando, kaj krome, li gvidis ne nur la Centran Simfonian Orkestron al Japanio, Koreio, Hongkong, Aomen kaj aliaj lokoj kaj faris prezentadon tie, sed ankaŭ la Endoman Orkestron al pli ol 20 urboj de Hispanio kaj faris prezentadon. Kiel gasta direktisto, li direktis pli ol 20 orkestrojn de eksa Sovetunio kaj orkestrojn de Finnlando, Ĉeĥio, Kubo kaj aliaj landoj. De 1959 li plurfoje direktis prezentadon de grandioza orkestro konsistanta el centoj da homoj. En 1987, en la grandioza koncerto nomata "Printempo de Simfonio" okazinta en Pekino, li direktis la plej grandaskalan komunan orkestron de 800 homoj.

Post la jaro 1985 Li Delun vizitis Luksemburgion, Hispanion, Germanion, Portugalion, Kanadon, Usonon kaj aliajn landojn kaj faris prezentadon tie. En 1995 li iris al Taiwan por partopreni en la prezentado de ĉinaj klasikaj muzikaj verkoj de la 20-a jarcento.

Li direktis dekojn da simfoniaj verkoj de ĉinaj famaj komponistoj, kiaj He Luting, Ma Sicong, Luo Zhongrong, Wu Zuqiang kaj Chen Peixun kaj faris prezentadon de pli ol 20 ĉinaj verkoj, kiaj "Koruso de la Flava Rivero" kaj "Kanto de Montaro", en aliaj landoj. Li ankaŭ faris prezentadon kunlabore kun monde famaj muzikistoj, kiaj David Oistrakh, Yehudi Menuhin, Issac Stern, Yoyo Ma kaj Tatiana Nikolayeva, kaj ĉinaj famaj muzikistoj, kiaj Fu Cong, Liu Shikun, Shen Xiang, Guo Shuzhen, Hu Kun, Lu Siqing kaj Xue Wei.

En 1985 Li Delun estis juĝisto de la Internacia Violona Konkurso "Yehudi Menuhin" okazinta en Parizo, kaj en la sekva jaro, juĝisto en la branĉo de violonĉelo de la Internacia Konkurso "Tchaikovsky" okazinta en Moskvo.

Dum multaj jaroj Li Delun klopodis por la popularigo kaj disvolvo de simfonio. Li organizis orkestrojn por trejnado aŭ prezentado en pli ol 20 urboj, kiaj Pekino, Tianjin kaj Kantono. Li akcelis la fondadon de orkestroj en Pekino, la provinco Shandong, Interna Mongolio kaj aliaj lokoj, kaj konstruadon de Pekina Koncerta Halo kaj Kantona Koncerta Halo. Li ankaŭ faris prelegojn pri simfonio en universitatoj, fabrikoj kaj institucioj de la tuta lando. En 1980 li ricevis la honoran premion pri direktado donitan de la ĉina Kultura Ministerio. En 1986 la Kultura Ministerio de la hungara registaro honoris lin per memora medalo Franz Liszt. Li Delun forpasis en la 19-a de oktobro, 2001, pro malsano en la aĝo de 84 jaroj.