• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-05-25 19:35:55    
DUA BULTENO (1)

cri
Kongresa Temo: Lingva egaleco en internaciaj rilatoj
Por eniri la landon
Ĝenerale. Bonvolu noti, ke la reguloj pri vizdonado malsamas laŭ landoj, kaj ke ili konstante ŝanĝiĝas. Tial bv. nepre mem kontroli ĉe la plej proksima kongreslanda diplomatia reprezentejo (bv. mem trovi ties adreson en via ĉefurbo aŭ najbara lando), ĉu vi devas havi vizon, kaj sub kiuj kondiĉoj.
UEA kaj LKK ne povos helpi pri vizpetoj faritaj post la 1-a de majo 2004, kaj principe ne povos respondi al tiaj malfruaj petoj.
Se vi vizitas aliajn landojn, Honkongon aŭ Makaon, bv. kontroli ankaŭ pri la neceso havi vizon por tiuj landoj/regionoj kaj eventuale reeniran vizon al Ĉinio.
Listo de landoj kiuj bezonas vizon por Honkongo troveblas ĉe:
http://www.immd.gov.hk/ehtml/hkvisas_4.htm (tamen bv. kontroli ĉe la ĉina ambasadejo ĉu la informo estas ĝisdata).
Retpaĝo de Ĉinio pri turismo: http://www.cnta.com.
Retpaĝo de Honkongo: http://www.immd.gov.hk/index.html.
Retpaĝo de Makao, pri vizoj: http://www.macau.gov.mo.
La kongresanoj mem devas zorgi pri la akiro de vizoj. En escepte komplikaj kazoj oni povas peti helpon de UEA kaj LKK.
Datoj. Bv. noti, ke la invitletero povas teksti nur por la periodo de la oficiala kongresa daŭro (24-31 de julio 2004, eventuale plus daŭro de menditaj antaŭ- kaj/aŭ postkongresoj). Se vi bezonas pli longan restadon, tion vi devas aranĝi private.
Konfirmiloj kaj invitleteroj. Normale la kongresa konfirmilo devus sufiĉi por pruvi la kongresanecon al la vizdona instanco. La konsulejoj povas postuli oficialan invitleteron, kiun UEA sendos se oni petas ĝin, al aliĝintaj kongresanoj el vizbezonaj landoj. Al nealiĝintoj oni ne povas sendi invitleteron nek aliajn konfirmaĵojn. Bv. konscii, ke nek UEA nek LKK povas influi la decidojn de la konsulejoj.
Mongarantio. Senkonsidere ĉu oni havas aŭ ne la vizon, necesas pruvi ĉe la eniro en la landon ke oni posedas sufiĉajn monrimedojn por la restado. Al kongresanoj kiuj mendis kaj pagis loĝadon pere de UEA (aŭ venas je aparta invito de UEA), oni povas sendi, se necese kaj laŭ peto, konfirmon pri pagitaj servoj. Tio povas parte kompensi la postulon pri posedo de sufiĉaj monrimedoj.
UEA kaj LKK ne donas financajn garantiojn al kongresanoj el nepagipovaj landoj. Kongresano mem devas pruvi al la vizdona instanco posedon de sufiĉaj rimedoj por restado en la kongresa lando.
Asekuroj. Unu el la postuloj por ricevi vizon estas akiro de asekuro, pri kio la kongresanoj zorgu mem. Ofte tute taŭga asekuro estas aĉetebla ĉe flughavenoj.
Utilaj informoj pri Ĉinio kaj Pekino
Kongresejo. La Pekina Internacia Konferenca Centro situas en la Vilaĝo de Azia Sportkunveno (Yayuncun), je 9 km norde de la urbocentro. Adreso: Beijing, Chaoyang-distrikto, Beichendonglu 8, CN-100101, Ĉinio. Por korespondado, bv. uzi la adreson de UEA.
Klimato. Musona kun klare distingitaj kvar sezonoj. Julie kaj aŭguste la temperaturo povas atingi ĉ. 30 celsiusajn gradojn. Tiam pluvo estas ofta; pro tio bv. porti ombrelon aŭ pluvmantelon.
Elektro. 220-volta, 50-herca. Kontaktiloj dupolusaj kaj tripolusaj, rondaj kaj plataj.
Akvo. En Ĉinio la kranakvo ne estas tuj trinkebla. La ĉinoj kutime trinkas boligitan akvon.
Mono. Renminbi (RMB). La baza unuo estas juano (yuan), kiu egalas 10 ĵiaojn (jiao) aŭ 100 fenojn (fen). Ekzistas biletoj je 1, 2, 5, 10, 20, 50 kaj 100 juanoj kaj 1, 2 kaj 5 ĵiaoj, kaj moneroj je 1, 2, 5 fenoj, 1 kaj 5 ĵiaoj kaj 1 juano.
Tempo. Ok horojn antaŭ la Universala Tempo (GMT).
Monŝanĝo. Internacie konverteblajn valutojn eblas ŝanĝi en la Banko de Ĉinio, la internacia flughaveno de Pekino, la kongresejo, kaj iuj grandaj hoteloj. La interŝanĝa kurzo estas egala. Ne ŝanĝu monon en neoficialaj monŝanĝejoj, nek kun privatuloj. Je la 12-a de januaro 2004 unu eŭro valoris 10,54 juanojn.
Telefono. Ĉinio +86, Pekino +10. En ĉiuj hoteloj kaj la kongresejo la kongresanoj povas telefoni alilanden. Surstrate staras telefonbudoj. Por uzi tiujn budojn aĉetu en poŝtoficejo "IP"-kartojn kontraŭ 30, 50, 100 aŭ 200 juanoj.
Prezoj. Por plejparto de la okcidentanoj la ĉinaj prezoj estas relative malaltaj, sed en komercaj centroj kaj turismaj vendejoj iom altaj.
Sekureco. En Pekino kaj aliaj grandaj urboj necesas singardemo pri mono kaj havaĵoj.
Lingvoj. La oficiala lingvo en Ĉinio estas la hana, kaj la plej ofte uzata fremda lingvo estas la angla.
Medikamentoj. Se vi uzas preskribitajn medikamentojn, bv. kunporti kuracistan recepton en la latina.
Sanservoj. Medicinaj servoj de pluraj landoj havas kontraktojn kun Ĉinio, surbaze de kiuj eksterlandanoj povas uzi la samajn servojn kiel enlandaj loĝantoj. Bv. mem kontroli, ĉu via lando havas tian kontrakton kaj sub kiuj kondiĉoj. Eksterlandanoj havu konfirmilon pri san-asekuro. LKK kaj UEA ne respondecas pri asekuro de la kongresanoj.
Trafiko. Aŭtobusoj, metroo kaj taksioj estas, krom bicikloj, la ĉefaj trafikiloj en Pekino. La ĉefurba flughaveno troviĝas je 30 km for de la urbocentro de Pekino kaj je 25 km for de la kongresejo. Por veturi de ĝi al la kongresejo eblas preni taksion, aŭ flughavenan buson kiu ekveturas je 20-minutaj intervaloj. La flughavenaj busoj iras tra Sanyuanqiao, Dabeiyao, Wangfujing, Xidan kaj aliaj trafikaj nodoj. Du tagojn antaŭ la Kongreso LKK havos akceptejon en la flughaveno, kaj la kongresanoj povos veturi per difinitaj busoj al hoteloj ofertataj de UEA pagante po 10 eŭrojn (vd. mendilon).
En Pekino funkcias 400 aŭtobusaj linioj, 14 trolebusaj linioj kaj du subteraj fervojoj. La busoj funkcias ĉiutage de 5h00 ĝis 23h00.
Proksime de la kongresejo estas pluraj linioj al la difinitaj hoteloj kaj al la
Kontaktinformoj
Centra Oficejo de UEA, Kongresa Administracio: Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam; tel. +31 (0)10 436 1044, f+31 (0)10 436 1751; kongresoj@co.uea.org.
N.B. Pri ĉiuj aferoj bv. korespondi nur kun la CO kaj neniam skribi al LKK. LKK-anoj ne povas trakti individuajn petojn kaj leterojn kaj ne respondos ilin.
Loĝado en Pekino
Ĝeneralaj kondiĉoj de mendoj. La kondiĉoj de mendoj kaj malmendoj estas priskribitaj dorsflanke de la mendilo kaj plurloke en la Dua Bulteno. Mendante, ĉiu kongresano akceptas tiujn kondiĉojn. Estas konsilinde legi ilin antaŭ ol plenigi kaj sendi vian mendilon.
Loĝdatoj. Kiel unuan loĝdaton oni kalkulas la daton de la alveno al la hotelo (ekloĝo); se oni venas iam post noktomezo, kalkuliĝas la dato de la antaŭa tago. Kiel lastan daton oni kalkulas la daton de la forlaso de la hotelo (foriro; do, la daton de la lasta mateno en la hotelo).
Eniro kaj eliro. Principe, eblas okupi ĉambrojn post la tagmezo de la mendita dato kaj necesas forlasi la ĉambrojn ĝis la tagmezo de la lasta tago. Hoteloj estas normale flekseblaj pri tio. Se vi ne okupas ĉambron dum la unua mendita tago, oni kutime nuligas la rezervon, kaj vi perdas la pagitan sumon.
Dulitaj ĉambroj kaj hazarda kunloĝigo. La loĝiga servo ne povas aranĝi hazardan kunloĝigon de nekonatoj, pro kio dulitajn ĉambrojn oni disponigas nur al duopoj kiuj anticipe interkonsentis pri kunloĝado kaj menciis tion sur siaj mendiloj. Oni ĉiam fakturas la koston de plena ĉambro, do eĉ se la kunloĝanto forestas dum iu(j) tago(j). Por faciligi al homoj kiuj nepre volas loĝi en dulitaj ĉambroj sed ne havas kunloĝanton, ĉe la retpaĝo de la Kongreso (http://www.uea.org/kongresoj/uk_mendilo.html) troveblas anonctabulo por tiu celo.
Frueco de la mendo kaj alternativaj mendoj. Ĉar la mendeblaj kapacitoj ne estas senlimaj, kaj precipe ĉar la Kongreso okazas dum la turisma sezono, gravas mendi kiel eble plej frue, kaj ne eblas garantii la plenumon de la originala mendo ĉiam laŭ la preciza deziro de la mendanto. Tial ĉe ĉiu mendo oni nepre menciu ankaŭ alternativajn loĝvariantojn. En la retpaĝo de la Kongreso eblas scii, kiuj hoteloj jam estas plenaj.
Pagoj. La mendojn oni traktos nur post la ricevo de la koncerna pago.
Ofertataj servoj. La ĉambroj de la menciitaj hoteloj (ne de la turisma servoloĝejo) havas telefonon, televidilon, duŝejon (kelkaj ankaŭ bankuvon) kaj necesejon. La prezo inkluzivas la matenmanĝon, krom se menciite alie.
Limdatoj. La limdato por fari mendojn estas la 1-a de majo 2004. Mendojn post tiu dato oni plenumos nur escepte, ĝis la 1-a de junio, kaj nepre kontraŭ aparta krompago (40 eŭroj). Pri malmendaj reguloj konsultu la dorsflankon de la mendilo.
Loĝkonfirmoj. Minimume monaton antaŭ la UK vi ricevos konfirmon pri via loĝado, kun detalaj informoj pri via hotelo kaj aliaj kongresaj gravaĵoj.
Prezoj estas en eŭroj (EUR) por unu persono por unu nokto.