• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-05-25 19:41:19    
Komunista Partio de Ĉinio kaj la ĉina Esperanto-movado (2)

cri
La disvastiĝo de Esperanto en Ĉinio estis atentata de la Ŝanhaja Komunista Grupo. Septembre de 1920, en la Ŝanhaja Fremdlingva Societo, la unua lernejo por trejni kadrojn fondita de la Grupo kaj Ŝanhaja Socialisma Junulara Ligo, funkciis ankaŭ Esperanto-kurso, gvidata de rusa ĵurnalisto Stoppani, 19-jara. Li mem kredis je komunismo kaj estis tre fervora por disvastigi Esperanton. En la lernejo li donis lecionojn, kaj samtempe kontaktiĝis kun Hujucz kaj aliaj esperantistoj. Ili reestablis la Ŝanhajan Esperanto-Ligon kaj ankaŭ fondis la Xinhua-an Esperantan Lernejon kiel bazlokon por disvastigi Esperanton. Li instruis Esperanton tute senpage, kaj eĉ pli, li oferis preskaŭ ĉiujn siajn enspezojn kaj postlaboran tempon al la Esperanto-movado. Liaj fervoro kaj sinoferemo ege kuraĝigis esperantistojn. Krom instruado, li ankaŭ ofte propagandis komunismon, konigis la staton de la soveta Rusio kaj organizis junulojn esplori en Rusio.
Cetere, en la mezo de la 20-aj jaroj de la lasta jarcento, la revuo "Lernantoj", ĉefkompilita de s-ro Yang Xianjiang, unu el la fruaj gvidantoj de la Komunista Partio de Ĉinio, publike malfermis rubrikon pri Esperanto por propagandi Esperanton. Multaj junuloj, inkluzive de la aktivulo pri la lingva reformado, la forpasinta vicprezidanto de la Ĉina Esperanto-Ligo Ĵelezo, konis Esperanton el la revuo kaj ekkomencis lerni ĝin.
Sinjoro Yun Daiying, unu el la fruaj gvidantoj de la ĉina revolucio kaj la Komunista Partio de Ĉinio, lernis Esperanton dum sia vizitado al la Universitato Zhonghua en la urbo Wuchang de la provinco Hubei, centra Ĉinio en 1917 kaj 1918. Ankaŭ li fervore propagandis Esperanton kaj subtenis la Esperanto-movadon. Li iam verkis artikolon pri siaj spertoj kaj travivaĵoj en lernado de Esperanto por la revuo "Lernantoj". La artikolo absorbis multajn junulojn.
La subtenado kaj partoprenado de ĉinaj kompartianoj akcelis kombinon de la Esperanto-movado kun la movado de nova kulturo, garantiis la ĝustan direkton de la ĉina Esperanto-movado, tiel ke Esperanto disvastiĝis en multaj urboj de Ĉinio.
Servi al la ĉina nacia liberigo
La 18-an de septembro 1938, japanaj militaristoj lanĉis la "Septembro-18-an" eventon en la urbo Shenyang, kaj post nelonge okupis la tutan nordorienton de Ĉinio. La 28-an de januaro de la sekva jaro japanaj agresantoj senskrupule lanĉis militon kontraŭ Ŝanhajo. La Ŝanhaja Esperanto-Ligo estis detruita en la milita fajro bruligita de japanoj. Tiuj du eventoj vekis la ĉinan popolon kaj inspiris ĝian patriotan batalovolon, ankaŭ ĉinaj esperantistoj ricevis lecionojn. Faktoj pruvis, ke milito estas malamiko ne nur de diverslandaj popoloj, sed ankaŭ de la Esperanto-movado. Ĉinaj esperantistoj komprenis, ke malfacilas konduki la Esperanto-movadon, kiam la ŝtato dispeciĝas kaj la familioj disfalas. Nur starante ĉe la flanko de la ĉina popolo kaj uzante Esperanton por la ĉina nacia liberigo, oni povas gajni pacon kaj nur en paca medio oni povas disvolvi la Esperanto-movadon. La ĉinaj esperantistoj ne nur estis internaciistoj batalantaj por la progresado de la homaro kaj por la monda paco, sed ankaŭ devis esti patriotoj. Ĉe la ŝlosila momento de la nacia ekzisto aŭ pereo, ili senhezite sin ĵetis en la kontraŭjapanan nacisavan batalon. Ili kombinis Esperanton kun la nacisava batalo, kio ege antaŭenpuŝis la ĉinan Esperanto-movadon.
En 1932, famaj esperantistoj Hujucz, Lou Shiyi, Ĵelezo, Zhang Qicheng kaj aliaj fondis en Ŝanhajo la Ĉinan Proletan Esperantistan Ligon. La forpasinta s-ro Hu Qiaomu, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, aktive subtenis la aktivadojn de la Ligo. Li mem lernis nian lingvon en la komenco de la 30-aj jaroj. La Ligo aliĝis al la Proleta Esperantista Internacio, kies ĉefstabejo estis establita en la germana ĉefurbo Berlino.
Post sia fondiĝo, la Ligo disvolvis laborojn en du flankoj. Internacie, ĝi ofte kontaktiĝis kun la Internacio kaj ĝiaj filioj en iuj landoj, interŝanĝis kun ili informojn kaj kune oponis kontraŭ faŝismo, ĉefe per bulteno de informoj, tre bonvena al fremdlandaj gazetaroj. Iuj ĝiaj artikoloj ne nur estis presitaj en alilandaj Esperantaj revuoj, sed ankaŭ estis tradukitaj en naciajn lingvojn. Enlande, la Ligo aranĝis Esperantajn ekspoziciojn, eldonis la revuon "La Mondo", fondis la Ŝanhajan Esperantistan Ligon, funkciigis Esperanto-kursojn kaj Esperantan Korespondan Lernejon, kio altiris multe da junuloj al lernado de Esperanto kaj potencigis la esperantistan vicaron. Krome la Ligo fondis ankaŭ Esperantan librovendejon, kiu vendis importitajn progresemajn librojn.