• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-05-26 15:07:54    
Zhang Tianyi: La Edzo de la Vilaĝanino

cri
 Kalviĝis ĉiuj arboj. Tranĉilis vento. Pasis kelkaj tagoj.

"Kiel ŝi fartas?" La zorgema estro demandis ŝian edzon.

"Ŝi estas tre obeema, tamen neniom volas paroli."

"Gardu ŝin kontraŭ forkuro!"

"Jes! Sed, kiel ŝi povas moviĝi?"

Pasis du monatoj. Ŝi jam povis purigi legomon kaj rizon ĉe la rivero.

Kelkafoje la klana estro vidis ŝin. Sed li ĝenis sin alparoli ŝin. "Certe ŝi ankoraŭ malamas min. Atendu! Hasto kondukas al nenio. Ĉio havos ŝancon."

Post dek tagoj venis tia "ŝanco". Ekparolis la edzino de Ren San. Ŝi fariĝis senprecedence gaja. Ŝi flatis la bopatrinon. Ŝi sin beligis per kombado kaj ŝminkado. Kiam la edzo haltis en laboro, ŝi kroĉis sin al li kaj petole pinĉetis lian femuron aŭ flustris pri io ĉe lia orelo, jen ridante jen okulumante.

Tion la bopatrino vidis. Ŝi sentis tion nenormala. Ŝi iĝis vigle gardema.

Tion vidis ankaŭ la klana estro. Li tre malĝojis. Lia koro indigne kriis: "De kie venis al li subite tia feliĉo? Puso! Porko! Hm!… Ĉarma floro en bova fekaĵo!"

La ŝanco jam cole atingis lin.

"Vi ankoraŭ laboras?" Sensenca demando kiu tamen venigis dolĉan rideton kaj sonoran saluton:

"Estra Moŝto!" Rikanis la edzino de Ren San.

"Ĉu… ĉu li… li estas hejme?" li balbute demandis, kun la koro preskaǔ karbiĝinta pro inkandeska volupto kaj kun la vizaĝo tordita pro sveniga frustracio.

"Vi bezonas mian edzon?"

"Ne… ne! Mi simple demandas. Ĉu vi…"

Ŝi miele ridetis.

Ŝia rideto lin kuraĝigis. "Ĉu vi ne deziras ĉi tion?" Li vidigis donacon.

Ŝi kokete ridetis, iom klinis la kapon kaj paŭtis. "Sed mia edzo denove batos min!"

Li ardis por ŝin tuj brakumi, karesi kaj mordeti. "Li aŭdacas vin bati sen mia ordono? Ne! Mi patronu vin!" Li faris du paŝojn al ŝi, metis sur ŝian ŝultron la manon, jam ne la dekstran kiu tenis la donacon, sed la livan.

Ŝi ne evitis nek forfrapis lian manon kies fingroj, profite de la bona ŝanco, kaj pikete kaj pinĉete kaj tordete kaj knede glitigis sin de ŝia kolo ĝis ŝia… Li etendis ankaŭ la dekstran manon por doni la donacon, sed ŝi ne akceptis. Fine li, konsciiĝinte pri tio, ke ŝiaj ambaŭ manoj ne liberas pro du korboj, ŝovis la donacon en ŝian poŝon per la dekstra mano kiu, preterirante ŝian bruston, ne forgesis kaj pinĉeti kaj piketi ŝiajn mamojn, tiel nature kaj sperte, kvazaŭ la estraj manoj destiniĝis por nenio alia.

"Ne!" Ŝia okulumo flagris. "Oni vidos!"

"Nenio timinda!"

"Post kelkaj tagoj…" Kaj ŝi forrapidis.

Reveninte en sian domon la klana estro alvokis sian intendanton.

"Iru diri al Ren San, ke li pagu la ŝuldon!" Ordono de la klana estro.

Sekvis silento.

"Kial vi ankoraŭ staraĉas?"

"Sed… sed li certe ne havas monon."

La mastro mem bone sciis, ke Ren San neniel povas sin kvitigi; kaj atendis ĝuste tion, ke tiu viro ne havu monon.

La intendanto subkomprenis fine, por kio la klana estro subite deziras la sumon, ŝuldatan jam de pli ol duona jaro kaj neniom ĝenanta la luksan vivon de la mastro; li divenis ankaŭ, ke la estro celas ties edzinon tamen sin ĝenas eldiri tion. Li vidigis rideton kaj proksimigis sian buŝon al la mastra orelo.

"Ne, ne, ne!" Kriis la klana estro. "Furzon! Tio estas kontraŭetika kaj kontraŭ…"

"Ŝi estu ĉambristino de la Sinjorina Moŝto. Ne ĝenos."

"Ĝenos ne ĝenos, tute egale. Vi devas dece aranĝi la aferon. Ŝuldon, pagon!"

La intendanto ekiris.

"Momenton!"

"Alian ideon?"

"Li nepre pagu! Vi komprenas?"

"Komprenas!"

"Ne klaĉu! Gardu vin!"

"Vi ĉiam estas al mi pli bona ol mia patro. Vi estas mia patro! Mi, via filo." La intendanto, ne pli juna ol la mastro, forrapidis kun la koro tenata ambaŭmane, ĉar li sciis, ke la mastro lin mortigos, se li ne plenumos la diablan taskon aŭ konfidencos al iu la sekreton.

Li hunde kuris al la hejmo de Ren San kaj transdonis la pagopostulon de la mastro.

"Kion fari? Mi ne havas… monon!" malespere flustris Ren San.

"Ĉion vi povas fari, se vi ne havas monon."

"Post du monatoj, ĉu bone?"

"Vi mem konas, kia estas nia estro."

Ren San preskaŭ ploris.

"Vi povas pagi per io." La intendanto grimacis kaj alude ridis.

"Sed nenion, nenion valoran mi havas!"

"Ankaŭ homo estas io, ĉu ne?"

"Ankaŭ io povas esti homo? Per mi?"

"Kio ci estas? Ĉu vi forgesis, ke tiu… hipotekis sian filinon?"

"Sed… sed mia ino jam ne valoras! Ŝi estas nur ŝuaĉo, surmetita de… lasu lasu!"

"Vi povas peti la estron."

"La estron? En la templo li preskaŭ ŝin mortigis pere de mi! Li ĉiam gardas purecon, mia ino tiom malpuras! Ne, ne!"

"Monon do!"

"Monon?! Mi prefere faru peton! Bonvole akompanu min!"

Ren San humile sekvis la intendanton de la klana estro al ties domo, farante malcertajn paŝojn, kun la kapo klinita al la vojo. Kiel li povus penetri la kovatan fiintencon de la klana estro, kiu deziris fakte ne lian kvitigon, sed lian edzinon!