• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-05-26 15:08:27    
Patriota Verkisto Wen Yiduo

cri

En la jaro 1999, Aomen feliĉe revenis al la patrolando kaj fariĝis Aomen-a Speciala Administra Regiono de la Ĉina Popola Respubliko. Tiam ŝvebis ĉie, tra la tuta lando, kanto komponita laǔ koncerna poemo de Wen Yiduo. Sed bedaǔrinde, ke la kantoteksta aǔtoro ne povis atingi tiun feliĉigan tagon, ne pro tio, ke li neniel povus vivi 100 jarojn, sed pro tio, ke la 15-an de julio, 1946, kiam li haste paŝis ien sur strato kaj atingis iun angulon, lin trafis kuglo, pafita de murdisto sendita de tiama reakcia instanco.

Wen Yiduo, naskita en 1899, estis centprocente patriota poeto kaj klera erudiciulo. En 1913 li studentiĝis en Qinghua-Universitato. Ricevinte usonecan edukadon dum 9 jaroj, en 1922 li veturis al Usono kaj, tiel restante 3 jarojn, lernis pikturon, literaturon kaj dramaturgion. Tiel li sorbis beletrisman influon kaj volis decideme fariĝi fidelulo de arto.

En la jaro 1923, eldoniĝis lia 1-a poemaro titolita "Ruĝa Kandelo" kaj ampleksanta tri famajn versaĵojn "La Morto de Li Bai", "Glavujo" kaj "Koloroj" – li kantis en la 1-a poemo pri tio, ke la romantika poeto Li Bai (701-762) tiel perdis la vivon en ĉasado de halucina beleco; priskribis en la 2-a peco deziron de glavuja ludanto kiu, provante penetri en skatolajn brilojn tiom sorĉajn, svenis ĝis alveno de la Morto; kaj kulmine admiris, en la lasta poemo, ĉiajn kolorojn kaj eĉ ĉion ekzistantan en la mondo. Nu, ĉio estas bona, ĉu ne?

Tamen li neniam forgesis la patrolandon. En januaro de 1923 li sendis leteron al la hejmo. En la letero li tiel esprimis, "... Per neniu vorto oni povas priskribi, kian guston sentas la ĉina junulo kiu firme tenas idealon tamen senpove restas en Usono... Mi estas homo havanta la patrolandon, kun 5 000-jaraj historio kaj kulturo. Per kio usonano povas eklipsi min? Ĉu per tio, ke ni ne povas elfari pafilojn kaj kanonojn?"

Oni eldonis en 1928 la alian poemaron kies titolo venis el la versaĵo "Stagna Akvo" kies strofoj jenas:

Jen stagna akvostrio malespera,

en vento sen ondet' leĝera.

En ĝin do ĵetu pli da metalrubo,

verŝiĝu ankaǔ restaj manĝ' kaj supo.

Probable kupro jam smeralde verdos,

kaj ladskatoloj ruĝos persikflore;

en silkbrokaton sin ole' konvertos,

per bunta nub' ĝin kovros ŝim' vapore.

La akv' en verdan vinon jam fermentu,

kaj blanka ŝaǔmo brilajn perlojn pentru --

ke etaj pecoj pri pli grandaj ridu:

vin-ŝtelaj kuloj ilin pik-likvidos.

El l' akvostrio stagna, malespera,

scintilas nur beleco efemera.

Se ran' enuon fortan ne eltenus,

ĝi plonĝus, kaj la akv' de bruoj plenus.

La stagna akvostrio sen espero

ja ne prezentas lokon de belo.

Prefere ekspluatu ĝin la turpo –

ni vidu, kio estos post perturbo.

(El Ĉina Antologio 1919-1949, Ĉina Esperanto-Eldonejo, p. 563)

Surpaŝinte la teron de la patrolando al kiu li sopiris en tiel multaj jaroj, li trafis senliman doloron kaj sombre surpaperigis poemon titolitan "Trovo":

Ĉu tio estas vi? Sed vidas mi koŝmaron!

Mi trovas nur teroron kaj senfundan valon.

Ne, tio ne estas vi, mia plejamata!

Mi demandadas kaj la venton kaj ĉielon,

per pugnoj martelante la sterilan teron.

nenia informo venas, min tordas ploro;

mi laǔte vokas vin, dormantan en la koro.

Kia patrioteco! Arda, profunda, pia kaj sublima. Liaj versoj rememorigas similajn liniojn de Qu Yuan (340-278). La poemoj de Wen Yiduo sin karakterizas ne nur per klasika romantiko, sed ankaǔ per forta kaj klara personeco.

Poemo "Kvieta Nokto" manifestas lian profundan zorgadon pri la sorto de la patrolando kaj la popolo. Troviĝante meze de opala lampolumo, "bonkoraj tablo kaj seĝo", agrabla odoro el paperoj de antikvaj libroj, ronketoj de infano, kaj... ĉio, ŝajne feliĉiga kvieto, li deklaris: "Kvieta nokto! Mi ne povas esti de vi koruptata!"

Poste li sin entombigis en akademian studadon, por regi sian blindan furioziĝon kontraǔ la tenebriga regado de tiama instanco, ĝis en 1943, kiam li, jam ne eltenante ĉion preman, subite leviĝis kaj plonĝis en patriotisman kaj demokratian movadon kaj fariĝis fama kontraǔfaŝisma batalanto.

Ja multegaj poemoj manifestis la ardan patriotismon de la karmemora poeto. Li kantis en "Rememoro pri Krizantemo", "Ho, la floro de la patrolando... la patri' mem estas floro ĉarma...". Kaj la brula sopirado al la patrolando eĉ portis al li miraklan imagon ("Ĉanto al la Suno"):

Ho suno – die rapidega birdo ora!

Ho sun', mi rajdu sur vi kun la koro bola

por ĉiutage ĉirkaǔiri nian Teron

kaj per l' okuloj ĝui l' naskolokan belon.

...

Ĝuste ĉi tian poeton tiamaj reakciuloj forte timis. Ili plurfoje provis murdi lin, jam terurite de lia vasta influo ne nur en la lando, sed ankaǔ meze de ĉinaj elmigrintoj. Fine ili sukcesis, sukcesis forigi nur lian korpon, ĉesigi la batadon de la arda koro, tamen la spirito de la patriota poeto eterne vivas kaj, ŝajnas al multaj nuntempuloj, ke lia sango ankoraǔ fluas, nutrante per si la modernigan decidemon de la patriotoj el la nova generacio kiuj marŝas sur la vojo de la reformado kaj malfermo.