• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-05-27 14:30:40    
Popolmuzika majstro A-Bing

cri

En Ĉinio malmultaj homoj ne konas la blindan popolmuzikan majstron A-Bing. Lia komponajho "Plenluno en Erquan-fonto" por solludo de dukorda muzikilo erhu famigis lin ne nur en Ĉinio, sed ankaŭ en eksterlando. Oni povas diri, ke li estas malofte vidata nacia popola muzikisto de Ĉinio en la muzika historio de Ĉinio, kiu famiĝis tra la mondo.

Preskaŭ pereinta komponaĵo

Somere de 1950 specialistoj de muzika historio de Ĉinio urĝe kolektis pereontajn popolajn muzikaĵojn. Du muzikaj historiografoj venis al Wuxi kunportante importitan magnetofonon por registri muzikilludon de A-Bing. Kiam la gastoj diris la celon de la vizito, li diris: "Dum du jaroj mi ne ludis muzikilon, mi jam fremdiĝis al la ludarto, kaj krome, mi jam ne havas uzeblan muzikilon." Amiko de A-Bing diris al la gastoj, ke antaŭ 2 jaroj ratoj mordrompis la kordojn de lia muzikilo, kaj A-Bing opiniis, ke tio estas puno de Dio, kaj ĉesis ludi muzikilon. La gastoj tuj aĉetis por li erhu kaj bivon. Petegate A-Bing konsentis ludi por ili. Sed li petis tritagan ekzercadon. Post 3 tagoj revenis la du specialistoj. Ili registris 6 muzikopecojn luditajn de A-Bing per erhu kaj bivo. Unu el la muzikaĵoj estis sentitola, kaj A-Bing titolis ĝin "Plenluno en Erquan-fonto".

En la sekvanta jaro la du specialistoj refoje venis al Wuxi, sed A-Bing jam forpasis. Sed liaj muzikaĵoj nun ankoraŭ cirkulas kaj ĝuas renomon ne nur en Ĉinio, sed ankaŭ en eksterlando.

Malfacilaj travivaĵoj

A-Bing nomiĝis origine Hua Yanjun kaj naskiĝis en la 19-a de septembro de 1893, en Wuxi en la suda parto de Jiangsu-provinco. Lia patro estis taoisto lerta en ludado de ĉinaj muzikiloj erhu, trikordo kaj bivo.

Li perdis la patrinon en la aĝo de 4 jaroj kaj lernis de la patro mizikoludon en taoisma templo. Kiam li estis 20-jara, lia patro forpasis pro malsano. Unu jaron post tio li suferis de okula malsano. Li ne havis monon por kuraci kaj blindiĝis en la aĝo de 35 jaroj. Tiutempe intermilitis la militaristoj kaj la socio troviĝis en malpaco. En senelirejo la abato de la templo forvendis la templon kaj A-Bing perdis la vivrimedojn. Li vivtenis sin per muzikoludo sur strato.

Li estis tre saĝa kaj lernema. En la aĝo de 13 jaroj li jam povis tre bone ludi erhu, trikordon, bivon, fluton kaj aliajn muzikilojn. En la aĝo de 16 jaroj lia ludarto estis rekonita de la taoista rondo de Wuxi. Li amikiĝis kun multaj vagantaj popolmuzikistoj kaj multe lernis de ili.

La muzikilludado de A-Bing radikiĝis en profunda spertado de la vivo kaj la riĉa folklora vivo, kaj li povis trafe elekti muzikopecojn el la heredaĵoj de la popola arto, adapti ilin al novaj verkoj firme interligitaj kun la aktuala vivo kaj bone ludi ilin. Dum la Kontraŭjapana Rezistmilito li ludis sur stratoj popolan arion "Puno al naciperfidulo" kaj muzikaĵon prikantantan nacian heroon en rezisto kontraŭ agreso. Post la venko de la Kontraŭjapana Rezistmilito li verkis popolkantojn por kondamni la reakcian regadon de Kuomintango.

Malmultaj el liaj verkoj herediĝis, sed jam estas sufiĉaj por montri lian altan artan nivelon. Liaj verkoj "Plenluno en Erquan-fonto", "Susuro de pino", "Vento en frosta printempo" k.a. ludataj per bivo estas tre valoraj por studi la modernan popolan muzikon.

La plej fama el liaj verkoj estas "Plenluno en Erquan-fonto". Ĝi originis de surna muziko de taoismo. Kiam A-Bing vagadis sur stratoj kaj ludis la muzikon, li senĉese renovigis ĝin enmiksante la melodiojn de aliaj lokoj. La muzikopeco ricevis la definitivan formon post dekkelke da jaroj.

Rememoro al la majstro

En la lastaj dekoj da jaroj multaj muzikistoj prilaboris la heredaĵojn de la popola muziko, kaj la komponaĵo "Plenluno en Erquan-fonto" estis adaptita al violona konĉerto, violona solludo, piana solludo kaj orkestra ludo. Ekde la 70-aj jaroj mondnivelaj dirigentoj dirigentis famajn ĉinajn kaj alilandajn orkestrojn en ludo de tiu muzikopeco. La muzikopeco famiĝis eksterlande, kaj oni rememoras A-Bing per diversaj manieroj inkluzive de faro de filmo pri lia vivo.

Kiel distingiĝa reprezentanta verko de la moderna popola muzikaĵo por muzikilo, "Plenluno en Erquan-fonto" montras la orientan animon de la antikva nacio pere de strukturo kun strikta logiko kaj profunda veo pri la homa vivo. Japana dirigento Seiji Ozawa tre amika al la ĉina popolo multfoje dirigentis ludon de tiu muzikaĵo. Kiam li unuafoje aŭskultis tiun muzikaĵon, li larmis de ekscitiĝo kaj diris: "La muziko estas tiel emocia, ke oni devas genuiĝi por aŭskulti ĝin."