Aliĝis al 89-a UK 1508 esperantistoj el 50 landoj ĝis nun
cri
Laŭ informo de Loka Kongresa Komitato, aliĝis al la 89-a UK jam 1508 esperantistoj el 50 landoj. Interalie 712 estas el Ĉinio. Krome, la aliĝintoj el Japanio estas relative pli multaj, nome 161. Cetere, 79 el Francio, 69 el Germanio, 51 el Korea Respubliko, 34 el Rusio, 30 el Nederlando, 22 el Svedio, 25 el Usono, 21 el Vjetnamio, 42 el Italio, ktp. Laŭ informo de UEA, la plej novaj aliĝoj estas traktataj.
|
|