La restoracio de Fangŝan sin trovas sur Conghua-insulo en la parko Beihai. Dum Qing-dinastio(1644—1911) ĝi servis kiel manĝejo de imperiestroj kaj iliaj edzinoj dum ilia vizitado al la parko.
En 1952, kiam la parko Beihai malfermiĝis al la publiko, kelkaj kuiristoj, kiuj servis en la imperiestra kuirejo de Qing-dinastio, starigis la restoracion Fangshan. Nun la restotracio konsistas el tri kortoj kun 11 manĝohaloj de malsama grandeco kaj povas akcepti pli ol 200 kilientojn. La pladoj de la restoracio esta delikate preparitaj el fajnaj materialoj, konservas la tradician stilon de kortegaj pladoj kaj karakteriziĝas per ĉarma koloro, bona odoro, bona gusto kaj bela formo. La piza kuko, fazeolfaruna kuko, vaporumita paneto el kaŝtantan faruno kaj patkuko farĉita per muelita viando estas tre famaj pro sia delikata formo kaj originala gusto. Surtabligante ĉiun pladon, servisto konigas ĝian originan devenon kaj koncernan anekdoton.
|