• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-05-27 19:25:51    
Zhao Yongqi kaj lia vivo de vizaĝa bildo

cri
Karaj aŭskultantoj, en Ĉinio ekzistas tradicia metio—farado de vizaĝa bildo. Vizaĝa bildo estas formo de vizaĝa tualetado de dramaj aktoroj. Kiam aktoro skizas bildon sur sia vizaĝo, li ne laŭvole skizas la bildon, ĉar troviĝas difinoj en skizado. Diferencaj koloroj en vizaĝa bildo montras malsamajn karakterojn de homoj. Ekzemple, ruĝo esprimas fidelecon kaj kuraĝecon, nigro esprimas krudecon kaj rektecon, blanko esprimas sagacecon kaj ruzecon, bluo esprimas bravecon kaj arogantecon kaj verdo esprimas persistemecon. Cetere multaj figuroj de dio kaj fantomo estas esprimataj per orkoloro kaj arĝentkoloro. Kiel artaĵo, vizaĝa bildo havas 2 specojn, planan kaj spacan. La plana vizaĝa bildo estas tio ke oni pentras vizaĝajn bildojn sur paperoj, kaj la spaca vizaĝa bildo estas argilmodlita aŭ kolorpentrita. La spaca vizaĝa bildo estas metiaĵo, kiu kombinas teatran vizaĝan bildon de Pekina Opero kaj la popolan argilmodladon kaj kolorpentradon. Tio estas originala tekniko de la ĉina popola manlabora metiaĵo. Karaj aŭskultantoj, hodiaŭ en la programereto Ekonomia Homo, ni konigos al vi metiiston okupiĝantan pri farado de spaca vizaĝa bildo---sinjoron Zhao Yongqi kaj lian vivon pri vizaĝa bildo. Bonvole aŭskultu!

Sinjoro Zhao Yongqi aĝas 38 jarojn nun, sed li faras spacan vizaĝan bildon jam de pli ol 20 jaroj. Li ne estas lerta en parolo, sed kiam li parolas pri vizaĝa bildo, li estas elokventa.
"En la dinastio Tang (618-907) en Ĉinio, jam troviĝis vizaĝa bildo en danco akompanata per muziko. Tiam oni ne rekte pentris bildon sur vizaĝo, sed portis maskon esprimante enhavon de danco. Tiu masko estis la plej antaŭa vizaĝa bildo. Nun kiam oni parolas pri vizaĝa bildo, tiam oni tuj pensas pri vizaĝa bildo de Pekina Opero. Vizaĝa bildo de Pekina Opero jam havas pli ol 200-jaran historion."
Pekina kolorpentro de vizaĝa bildo fontis en la fino de la dinastio Qing, preskaŭ en 1890. Sed kiu finfine ŝanĝis vizaĝan bildon de scenejo en angilan modlaĵon de la kolorpentra vizaĝa bildo? Sinjoro Zhao Yongqi sciigis nin intervjuate, ke preskaŭ en 1894 en Pekino loĝis homo kun la familia nomo Gui, li ne nur estis lerta en pentrado, sed ankaŭ ŝatis Pekinan Operon. Iutage, post kiam li vidis argilmodlitan figuron en merkato, li pensis, ĉu li povas fari vizaĝtipan muldilon per argilo, tial li faris tiajn muldilojn, sekigis ilin, kaj fine pentris bildon laŭ la vizaĝa bildo de scenejo. Liaj amikoj interesiĝis pri lia kreo kaj amis liajn argilmulditajn kolorpentritajn vizaĝajn bildojn, tial sinjoro Gui faris multe da vizaĝaj bildoj por donaci ilin al siaj amikoj. Poste, la vivo de sinjoro Gui estis malfacila, por sin vivteni, li komencis vendon de vizaĝaj bildoj. De tiam argilmodlita vizaĝa bildo kiel la popola metiaĵo populariĝis en Pekino.

Nun en la ĉeftero de Ĉinio, ekzistas nur unu metiarta fabriko de koloraj vizaĝaj bildoj, tiu estas la pekina metiarta fabriko Xingxin, fondita de sinjoro Zhao Yongqi. Parolante pri sia vojo en fabrikado de vizaĝa bildo, sinjoro Zhao Yongqi havas profundan emocion, li diris:

"Mi amas dramon de mia infaneco, poste mi revenis al Pekino, hazarde mi konis vizaĝan bildon, tuj mi ŝatis ĝin, kaj komencis lerni faradon de argila modlado de kolora vizaĝa bildo. Antaŭ 1989, mi faris vizaĝan bildon nur en mia postlabora tempo. Poste mi rigardis la faradon de vizaĝa bildo kiel mian profesion kaj komencis individuan entreprenadon. En 1995 mi fondis la fabrikon Xinxing. Nun ĉiutage mi kune kun pli ol 40 amikoj okupiĝas pri fabrikado de vizaĝa bildo-- nia amata laboro."
Nun la specoj de vizaĝa bildo farrataj de la metiarta fabriko Xinxing jam atingis pli ol 100. La produktoj de Xinxing jam okupas preskaŭ 85% de la pekina merkato, kaj estas vendataj ankaŭ en Eŭropo, Ameriko, Sudorienta Azio kaj Aŭstralio. Kaj sinjoro Zhao Yongqi estas fama pro siaj artaĵoj pri vizaĝa bildo.
Kolorpentrita vizaĝa bildo estas la popola elstara metiaĵo, kaj la fabrikado postulas almenaŭ 20 laborprocedojn, kaj tutan manlaboran fabrikadon. Ĝuste pro tio, la disvolvo de tiu nacitrajta industrio estas malfacila. Pri tio sinjoro Zhao Yongqi kortuŝe diris:
"Mi sentas, ke estas malfacile disvolvi nacitrajtan industrion, sed se vi metos ĉiujn fortojn kaj pensojn en tion, la nacitrajta industrio disvolviĝos. Finfine kio apartenas al la nacio, tio apartenas al la mondo."
Sinjoro Zhao Yongqi ne estas kontenta pri sia nuna atingo, li opiniis ke la ĉina dramo estas granda kaj profunda, tamen nur per pentrado de vizaĝa bildo oni ne sufiĉe emanigos la ĉinan tradician arton de vizaĝa bildo. Li devas savi, disvastigi kaj heredi tiun tradician arton. De la lastaj jaroj, li ĉie serĉas materialojn kaj librojn pri la arto de vizaĝa bildo kaj enverŝas sian koron en tion.
Finfine, kion la arto de vizaĝa bildo signifas en la vivo de sinjoro Zhao Yongqi? La simpla viro sciigis nin:
"Vizaĝa bildo estas la grava parto de mia vivo, mi amas ĝin; kaj se mi foriros el ĝi, mi ne vivos. La vizaĝa bildo jam kunfandiĝis en mia sango."
Karaj aŭskultantoj, en nia intervjuo, sinjoro Zhao Yongqi profunde impresis nin per sia modesteco kaj forta amo al vizaĝa bildo. Ĉu li estas entreprenisto? Ne tute, ĉar ni opinias, ke li estas vera artisto. Li ne havas multajn vortojn, sed lia oficejo, liaj verkoj anstataŭ li jam montras ĉion. Li estas simpla, sed respektata, tio estas nia impreso pri li.
Karaj aŭskultantoj, ĵus ni konigis al vi la ĉinan tradician popolan metiaĵon---vizaĝan bildon kaj la rakonton de obsedato pri vizaĝa bildo—sinjoro Zhao Yongqi. Karaj aŭskultantoj, nun ni finu la programereton Ekonomia0 Homo, koran dankon pro via aŭskulto!