• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-05-28 15:53:44    
Lugu Lago---Mia Hejmloko

cri

Karaj amikoj, ĉu vi povas imagi, ke virino, kun T-ĉemizo kaj pantalono hodiaŭ kondukas traktoron fondante lernejon ĉe la Lago Lugu, primitiva loko de sudokcidenta Ĉinio, kaj morgaŭ kun pimpa smokingo aperos sur stadio de okcidenta lando por prelegi per la flua angla lingvo....

Tiu estas Namu. Yang Erche Namu, ĉefa heroino de la hodiaŭa rakonto.

Ekzistas bela Lago Lugu en Yunnan, ĉina sudokcidenta provinco. Ĉe la Lago vivas misteraj mosuanoj. Tie oni konservas morojn de matriarka socio, virino disponas ĉiujn aferojn. Tiu loko estas nomata viva fosilio de la primara homa socio. 13-jara mosuanino Yang Erche Namu portanta kelkajn ovojn sola iris trans densan primitivan arbaron. Ŝi foriris el la virina lando-----sia hejmloko kaj komencis sian brilan vivon. Ŝi faris lernadon en Ŝanhajo, laborado en Pekino, klopodadon en Usono, vojaĝon tra la mondo, kantadon, verkadon, edziniĝon al diplomato kaj aliajn eksterordinarajn aferojn.

Yan Erche Namu naskiĝis en la primitiva socio, transpasis tempon kaj spacon, eniris la modernan civilizitan mondon kaj en ĝin fandiĝis. Namu konkeris la mondon ekster la Lago Lugu per siaj kantoj, belo kaj saĝo, tiel ke la monda rigardo la unuan fojon koncentriĝis al la mosuanino, al la virina lando, la bela kaj mistera loko. Nun, Namu revenis, revenis al sia sopirata hejmloko.

(Nur estante ebria, vi sentas fortan bonodoron de vino;

Nur aminte iam, vi komprenas profundon de amo!)

"La monto estas ankoraŭ smeralda, la akvo ankoraŭ klara. Ĉi tie, mi la unuan fojon ploris, la unuan fojon ridis, la unuan fojon ekpaŝis piede; ĉi tie mi laŭplaĉe kantis, kaj ankaŭ ĉi tie mi foriris el la hejmoloko. Nun, mi revenis al vi, mia hejmloko!"

Namu sin nomas "ambasadoro" de Mosuo. En la lastaj jaroj, ŝi verkis librojn, donis prelegojn, senlace klopodis por propagandi elstarajn tradicion kaj kulturon de Mosuo. Kvankam ŝi tenas usonan ŝtatanecon kaj edziniĝis al norvega diplomato, tamen ŝi estas mosuanino, tio ĉiam estas dirata kaj fierinda de Namu. Kiam Namu konigas la mosuon kaj la Lagon Lugu al homoj, ĉiam ŝi kiel filino parolas pri la patrino, aperas profunda hejmamo en ŝiaj vortoj:

"En mia noaskoloko oni respektas maljunulojn kaj protektas infanojn, ĉar infanoj estas ĝermoj dum maljunuloj markas la historion. Oni bone zorgas pri ili, kompreneble la koro kvietas pro tio. Mosuo havas bonan etiketon, mosuanoj ne rekte vokas ies nomon, sed diras unu al alia fraton aŭ fratinon. La socia medio estas sana kaj pozitiva. Mosuo instruas, ke infanoj distingu, kio estas bona kaj kio estas malbona, kaj ĉiam estu bonkoraj; Mosuo admonas, ke virinoj ne postulu ion de aliaj. Ekzistas senegoisma amo kaj profunda parencsento inter homoj. Mosuanoj havas tre fortan koncepton pri familio kaj hejmlokan senton. De la infaneco, ni ĉiuj estas nostalgiemaj. Fluas boneco, humuro kaj mosua spirito en nia sango. En la lastaj jaroj, mi spertis kaj vidis multe, scias kiel bona estas nia mosuo! Ne farante komparadon oni ne scias tion. Mi sentas ke mi portas respondecon kaj mision pri mia naskoloko. Kien mi iras, tie mi senlace konigas mian naskoloko; mi ĉiam diras, ke mi estas mosuanino. Ian ajn farante, mi ne perdas la mosuan dignon. Ĉion mi povas perdi, sole ne la mosuan dignon."

Namu ĉie zorgas pri disvolvo de sia hejmloko, pri daŭrigo kaj disvolvo de sia nacieca kulturo. De la lastaj jaroj, ŝi turnas grandpartan energion al konstruado de la hejmloko.

"Ĉinio vere disvolviĝas, kaj eĉ ĉinoj mem estas surprizitaj pri la rapideco de la disvolvo! En la medio, mia naskoloko certe devas disvolviĝi. De la lastaj jaroj, mi konstante pensas pri tiu ĉi problemo. Malfermado kaj disvolvado de mia naskoloko devas sin ligi kun la moderna socia civilizacio. Iuj diris, 'vi portis la mosucon al la moderna socio, do vi detruis la kulturon de mosuo'. Mi diris, 'Pardonon, malfermo estas afero pli aŭ malpli frua, ni ne devas esti ĉiam malriĉaj. Ni devas konservi la kulturon, samtempe disvolvi ĝin. Kiel mi: en la hejmloko, mi povas paroli la mosuan lingvon, trinki buterteon, manĝi zambaon, kanti kaj danci; en Pekino, mi povas verki en la han-a lingvo; kaj ekster Ĉinio, mi povas fari prelegon en la angla lingvo. Nia kulturo apartenas al Ĉinio, sed ankaŭ al la mondo."

Namu revenis al la Lago Lugu. Kuspe faldinte siajn manikojn, ŝi diligente laboras por la hejmloka konstruado!

"Sato de unu homo ne signifas saton de ĉiuj familianoj, ankoraŭ multaj homoj estas malriĉaj, ankoraŭ multaj infanoj ne havas ŝancon lerni, ankoraŭ multaj homoj bezonas helpojn. La potenciĝo de la ŝtato dependas ne nur de la ŝtato mem, sed ankaŭ de la popolanoj."

Ĉi-foje, Namu investos kapitalon por konstrui 3 Esperajn lernejojn en la limregiono inter la ĉinaj provincoj Yunnan kaj Sichuan, kaj fondos edukan fonduson. En la venontaj 5 jaroj, Namu koncentros sian energion sur la edukan aferon de la hejmloko.

Ŝi iris el la matriarka regno kaj post rondvojaĝo sur la Tero, revenis. Ŝi, bela mosuanino, Yang Erche Namu, ĝuas sian apartan sperton kun vi.

"Estis tre tre malriĉa mia familio en mia infanaĝo, Mia patrino subtenis la grandan familion, malfacile! Mia patrino impresis min en mia infanaĝo, kiam ŝi hakis arbojn sur monto, ŝia longa hararo (tondo de haroj estas malpermesata al mosuaninoj) svingiĝis en vento kaj pluvo, ritme kun levoj kaj faligoj de hakilo, la energia figuro ĉiam gravuriĝas en mia koro. Dum mia kreskado, fronte al kia ajn malfacilo, mi ĉiam rememoras mian patrinon, rememoris ŝian figuron, tiam mi pleniĝis de forto kaj povis venki ĉian malfacilon. Iom post iom, mi estas adoltiĝis kaj komprenis ke sindono vere estas ĝojiga afero, kaj oni ĉiam ne scias laciĝon en tio."

Namu havas enviindan amon: el senĝena kaj dolĉa amiko, norvega diplomato. Tamen ŝi rifuzis luksan vivon, elektis fariĝi sonora virino, provis diversajn aferojn kaj gustumis diversajn gustojn. Namu diris:

"Mi opinias, ke oni vivas en la mondo, travivo de ĉiuj spertoj ne estas malbona afero"

Namu, bela kaj saĝa mosuanino. Namu, ambasadoro de Mosuo kun respondeco kaj misio. Kiam oni parolas pri ŝi, ŝi jam komencis sian novan vojaĝon kaj novan historion.