• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-05-31 15:17:25    
Wang Ciheng

cri
S-ro Wang Ciheng estas ludisto de fluto, unu el la aktivuloj sur la tereno de la ĉina nacia muziko. Li nun laboras kiel solisto de la Centra Nacia Ensemblo. Li estas ankaŭ membro de la Ĉina Muzikista Asocio, membro de la Ĉina Asocio de Nacia Orkestra Muziko kaj membro de la Ĉina Instituto de Orkestra Muziko.
S-ro Wang Ciheng naskiĝis en la jaro 1959 en la urbo Hangzhou de la provinco Zhejiang, orienta Ĉinio. En sia knabaĝo, li eklernis fluto-ludon instruate de ĉina fama flutisto s-ro Zhao Songting. En la jaro 1980, li sukcesis eniri ekzamenite en la ĉinan Centran Konservatorion, kaj estis instruata de fama flutisto s-ro Zeng Yongqing, samtempe li ricevis la ludartan direktadon fare de profesoro Lan Yusong, fama muzikhistoriisto, muzikisto kaj ludisto de Ĉinio. En la jaro 1984, Wang Ciheng diplomiĝis el la ĉina Centra Konservatorio kaj eklaboris kiel solisto de fluto-ludo en la ĉina Centra Nacia Ensemblo. Dume li profitis de direktado fare de fama fluto-luda majstro el la norda skolo s-ro Wang Tiechui kaj fama majstro el la suda skolo s-ro Lu Chunling. Pro lernemo kaj iniciatemo, li havigis al si altan muzikan edukitecon, kaj lerte mastris la tradician stilon konsistantan el la du menciitaj fluto-muzikaj skoloj.
La fluto-ludado de s-ro Wang Ciheng distingiĝas je personeca karaktero kaj aŭdiĝas gusto-plene, suke, elegante, atike, sonore, brile, senĝene kaj verve, kaj en la perfekta kombino de forteco kun mildeco.
S-ro Wang Ciheng multfoje partoprenis en la prezentado de grandskalaj koncertoj, servante kiel solisto de fluto, kaj estis ege aprecata de ĉinaj muzikaj veteranoj, kiaj Lu Ji, Li Huanzhi kaj Shi Lemeng. Samtempe li, kunlaborante kun iuj komponistoj, verkis multajn novajn kompoziciojn, tiom pli, li kreis la novan ludarton de la bambua fluto.
Pro sia brila ludarto, s-ro Wang Ciheng jam plurfoje gajnis premion en muzikaj konkursoj en- kaj ekster-landaj, ekzemple, en la jaro 1982, li gajnis la 3-an premion de la konkurso de naciaj muzikaĵoj pro sia fluta kompozicio titolita < Printempo sur Moruskampo >; en la jaro 1987, li gajnis la 1-an premion de solludo en la Unua Tutlanda Turnira Konkurso de Guangdong-muziko; en la jaro 1989, en la Unua Tutlanda Televida Konkurso de Nacia Instrumenta Muziko, li gajnis la 2-an premion; en julio de la jaro 1989, okaze de la 13-a Monda Junulara Festivalo en Koreio, li gajnis la oran premion de la fluto-ludo, kaj en la jaro 1991, li gajnis la premion de eminenta ludisto en la revua prezentado okazigita de la ĉina Kultura Ministerio.
En la jaro 1990, s-ro Wang Ciheng okazigis la individuan solludan koncerton en la Pekina Muzika Halo, kaj ricevis altan takson fare de la naci-muzikista rondo. Fama muzikisto s-ro Lu Ji aparte menciis: "Heredante la tradician ludarton de nia lando en sia prezentado, Wang Ciheng kuraĝas iniciati kaj renovigi, li estas eminentulo inter la modernaj ludistoj."
Kiel membro de la ĉina muzikista delegacio, s-ro Wang Ciheng ankaŭ multfoje faris prezentadon en aliaj landoj kaj regionoj de la mondo, kiaj Aŭstralio, Francio, Germanio, Usono, kaj estis laŭdata de tieaj spektantoj kaj amaskomunikiloj.
S-ro Wang Ciheng akcentas pri la kultura edukiteco, estas modesta kaj studema, ne aprobas antaŭjuĝon pri iu ajn alia skolo kaj ĉiam atentas pri hardado de la individua karakteriza stilo.