• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-05-31 20:51:05    
Salikbivo

cri

La salikbivo estas plukinstrumento, ĝi estas farita el saliko kaj la konturo vere ŝajnas tia de salikfolio, tial ĝi estas nomata kiel salikbivo aŭ "salikfolia bivo". Konturo kaj strukture la salikbivo estas ege simila al bivo. La plej antikva salikbivo havis simplegan strukturon kaj kaŭze de ĝia primitiva formo, la ĉinoj intime nomas ĝin kiel "loka bivo". La loka bivo longatempe populariĝis en Shandong, Anhui kaj Jiangsu de Ĉinio por akompani la lokan operon.

Salikbivo havas similecon kun bivo ne nur en strukturo, sed ankaŭ en ludmaniero. Ludonte la salikbivon, ludanto devas sidiĝi rekte, meti ĝin oblikve antaŭ la bruston, teni ĝin per la maldekstra mano kaj la plektron inter la dikfingro kaj la montra fingro. Antaŭ la dinastio Song(960-1279) oni ludis bivon per plektro, poste per la 5 fingroj de la dekstra mano.

En la fino de 1958, Wang Huiran kaj laborantoj de fabriko de muzikinstrumentoj sukcese kreis la unuan novan salikbivon-----tri-korda salikbivo. La originala havis du kordojn. Kompare kun la loka bivo, la novtipa salikbivo plivastigis registron, faciligante modulon kaj ankaŭ la tembro estas pli sonora. En la 70-aj jaroj, Wang Huiran esploris la duan novtipan salikbivon----kvar-korda altatona salikbivo. Li ne nur plimultigis la kordojn, sed ankaŭ anstataŭigis sorgan tigon per bambuo kaj prenis ŝtaldraton kiel kordon. Tio multe plibonigis funkcion de salikbivo en diversaj flankoj kaj riĉigis ĝian prezentan kapablon. Ekde tiam la salikbivo finis la historion de akompanluda instrumento longan je 200 jaroj kaj suriris la vojon de sololuda instrumento.

Hodiaŭ, salikbivo ludas diversajn rolojn en prezentado de la ĉina muziko. En naciaj ensembloj, ĝi estas akutatona instrumento de plukinstrumentoj, dank' al la aparta akustiko, ĝi ofte ludas gravan ĉefan melodion. Cetere, salikbivo ankaŭ havas akustikon de okcidenta instrumento mandolino, tial ĝi havas distingan originalan guston kiam oni ludas ĝin en okcidenta ensemblo.