• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-05-31 21:06:04    
Pekino, ĉefurbo de Ĉinio

cri
Pekino situas en la norda parto de la Nordĉinia Ebenaĵo kaj havas la historion de pli ol 3 mil jaroj. En la jaro 1949, kiam Ĉina Popola Respubliko fondiĝis, Pekino fariĝis la ĉefurbo de Ĉinio. Pekino ne nur estas la politika, ekonomia kaj kultura centro de nia lando, sed ankaŭ riĉa je belegaj naturaj pejzaĝoj kaj valoregaj kulturaj relikvoj. Nun ni citu kelkajn el ili.
Imperiestra Palaco estas komplete konservata antikva ensemblo grandioza je skalo, fajna en strukturo kaj strikta en dispozicio. Konstruita en la jaro 1420, ĝi servis kiel palaco de imperiestroj de la dinastioj Ming kaj Qing. Origine ĝi estis nomata Malpermesata Urbo. La kvadrata palaca urbo areas je 72 hektaroj, enhavas 8704 diversajn ĉambrojn kaj ankaŭ belan ĝardenon . La urbomuroj longas je 3420 metroj kaj altas je 10 metroj, kun kvar pordegoj en la kvar direktoj. Ĉirkaŭ la muro fluas urbogarda rivero longa je 3800 metroj kaj larĝa je 52 metroj. La Imperiestra Palaco estas unu el la Mondaj Kulturaj Heredaĵoj.
Sennombraj eksterlandaj personoj vizitis la palacon kaj la palaco donis al ili profundan impreson. S-ino Liudmila Gubareva el Rusio diris:
"La Imperiestra Palaco estas kremo de la ĉinaj antikvaj konstruaĵoj , kaj ĝia arkitektura stilo kaj entenataj kaligrafaĵoj, pentraĵoj, skulptaĵoj kaj metiartaĵoj tute enkorpigas la inteligentecon de la ĉina laboranta popolo."
Granda Muro estas unu el la famaj mirakloj de la mondo kaj ankaŭ unu el la Mondaj Naturaj Heredaĵoj. En Pekino videblas ĝiaj tri famaj sektoroj, t.e. Badaling, Mutianyu kaj Simatai. Kaj plej mirinda estas la lasta – Granda Muro de Simatai. Konstruita en la dinastio Ming, ĝi situas en la antaŭurbo de Pekino.
Intervjuate de nia raportisto, s-ro Joel Bellasen el Francio diris:
"Ĝi karakteriziĝas per kruteco, mirindeco kaj groteskeco kaj koncentras en si la trajtojn de ĉiuj sektoroj de la Granda Muro."
Somera Palaco situas en la nordokcidenta antaŭurbo de Pekino. Origine ĝi servis kiel imperiestra somerumejo de la dinastio Qing. Ĝi estas la plej grandskala kaj plej komplete konservata antikva ĝardeno en nia lando. Ĝia totala areo atingis 290 hektarojn, interalie la akveja areo okupas 3 kvaronojn.
Intervjuate de nia raportisto, s-ino Liudmila Gubareva el Rusio diris:
"En la ĝardeno plena de poezia nuanco vidiĝas diversaj konstruaĵoj kun majstreca metiarto kaj mirinda dispozicio.
Tian'anmen-placo situas en la centro de Pekino. Konstruita en la jaro 1417, ĝi nun fariĝis simbolo de la nova Ĉinio. En la 1-a de oktobro de 1949, prezidanto Mao Zedong proklamis ĉi tie la fondiĝon de Ĉina Popola Respubliko. Sur la placo staras Monumento de Popolaj Herooj kaj Memorhalo de Prezidanto Mao Zedong. Orientflanke vidiĝas Ĉina Revolucia Muzeo kaj Historia Muzeo, kaj okcidentflanke la Popola Halo. Intervjuate de nia raportisto, s-ino Bonino Gabriella el Italio diris:
 "Tian'anmen-placo estas la plej vasta placo en la mondo. Ĉiutage tie svarmas homoj ĉinaj kaj alilandaj."
Beihai-parko areanta je 68 hektaroj estas unu el la imperiestraj ĝardenoj kun la plej longa historio, grandioza skalo kaj majstreca dispozicio en nia lando. Origine ĝi servis kiel palaca ĝardeno de la kvin dinastioj Liao, Jin, Yuan, Ming kaj Qing. En la centro de la ĝardeno videblas insuleto ĉirkaŭata de akvo areanta je 29 hektaroj. Kaj sur la insuleto vidiĝas neĝblanka bela pagodo. Cetere troviĝas ene ankaŭ temploj, haloj, pavilonoj, kioskoj, naŭdraka muro, lago, botanika ĝardeno ktp. Intervjuate de nia raportisto, s-ino Bonino Gabriella el Italio diris:
 "Beihai-parko estis klasika imperiestra ĝardeno, nun ĝi fariĝis popola parko, tre aprecinda."
La prahoma ruino de Zhoukoudian situas en la antaŭurbo de Pekino, kaj estas monde fama ruino de prauloj. Tiel frue kiel antaŭ 250 mil ĝis 600 mil jaroj, la prahomo nomata sinantropo loĝis ĉi tie en la kalkŝtona groto, kaj postlasis multe da spuroj kaj fosilioj, precipe la signon de fajro-uzado. Tio manifestas, ke tiam sinantropoj jam povis uzi fajron en la vivo. Intervjuate de nia raportisto, s-ino Bonino Gabriella diris:
  "La ruino de Zhoukoudian estas grava ruino. Ĝi liveras fortan ateston por esplori antropologion kaj la biontan metamorfozon."
 
La templo Yonghegong situas en la orienta kvartalo de Pekino, kaj estas unu el la famaj lamaismaj temploj de Ĉinio. Originale ĝi estis princa loĝejo de la imperiestro Yongzheng de Qing-dinastio antaŭ lia surtroniĝo. Post sia surtroniĝo, li ekloĝis en la Malpermesita Urbo kaj lia antaŭa loĝejo povis servi nur kiel templo. Ĝi areas je 6,64 hektaroj, kaj konsistas el tri delikataj portaloj kaj kvin grandiozaj haloj kun la kortoj. Flanke de la kvin haloj estas branĉaj haloj, turoj kaj terasoj. En la templo estas tri aparte menciindaj punktoj: 1. En la turo Zhaofolou, la budhostatuoj ĉiuj estas kupraj, kaj la niĉoj kun 99 drakoj estis faritaj per la plej valora ligno Nanmu. 2. En la halo Falun troviĝas monto de Arahatoj skulptita per Nanmu. La monto altas je 5 metroj kaj longas je 3 metroj. La Arahatoj estis skulptitaj per 5 specoj de metaloj.  3. En la pavilono Wanfu estas statuo de Majtrejo skulptita per blanka palisandro kun diametro de 3 metroj.
La parko Xiangshan situas en la okcidenta antaŭurbo de Pekino, kaj estas mont-arbara parko kun longa historio. Ĝi areas je 160 hektaroj, kaj la ĉefpinto Xianglufeng altas je 557 metroj super la marnivelo. En la parko estas proksimume 200 mil arboj el pli ol cent specoj. Interalie la plej karakterizaj estas pli ol cent mil sumako-arboj kreskantaj sur la montdeklivoj. Okaze de profunda aŭtuno iliaj ruĝiĝintaj folioj fajre pompas kiel matenruĝo sur la ĉielo. Tio ja estas unu el la famaj pejzaĝoj de la monto Xiangshan.
Apud la parko Xiangshan troviĝas ankaŭ la templo Biyun, la templo Wofo, Pekina Botanika Ĝardeno kaj aliaj belaj vidindejoj.
Krome en Pekino troviĝas fama Zoologia Ĝardeno kun grandioza Maranimala Halo, Ĉiela Altaro, Ĉina Naciminoritata Parko, Monda Parko, 13 Maŭzoleoj de Ming-dinastio kaj aliaj konataj vizitindejoj, tre plaĉaj al diverslandaj turistoj.