• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-06-01 15:27:03    
Sheng Zhongguo

cri
"Eminenta majstro de muzika ludo", "la plej ĉarma violonisto" kaj "Menuhin de Ĉinio" – jen estas taksoj pri ĉina violonisto s-ro Sheng Zhongguo fare de aŭtoritatuloj el la monda muzikista rondo.

Estante ŝtat-nivela violona solisto el la Ĉina Simfonia Orkestro, s-ro Sheng Zhongguo estas unu el la violonistoj, kiuj gajnis honoron por Ĉinio internacie.

S-ro Sheng Zhongguo devenis de la familio de muzikaj profesiuloj: Lia patro s-ro Sheng Xue estas konata violonista profesoro kaj lia patrino s-ino Zhu Bing estas voĉmuzikistino. Liaj gepatroj havas dek unu gefilojn, el kiuj dek prenis muzikon kiel sian kariecon, kaj inter ili 9 elektis la violonan ludon kiel sian profesion.

S-ro Sheng Zhongguo estas la plej aĝa el siaj gefratoj, kaj naskiĝis en la jaro 1941, en tumulta tempo de nia lando. Same kiel aliaj ĉinoj, liaj gepatroj esperis prosperiĝon kaj potenciĝon de la patrolando kaj liberiĝon el la ekstera agresado, pro tio ili donis al sia unua infano jenan nomon: Sheng Zhongguo. En la ĉina lingvo, lia familia nomo Sheng signifas prosperigi kaj potencigi, kaj lia propra nomo signifas: Ĉinio.

En sia kvin-jara aĝo, Sheng Zhongguo komencis lerni la violonan ludon instruate de sia patro, kaj du jarojn poste li unuafoje prezentis violonadon al publiko sur scenejo. En lia naŭ-jara naskiĝtago, la radio-stacio de la urbo Wuhan de la provinco Hubei, suda Ĉinio, sonbendigis la violonan muzikan programeron prezentitan de Sheng Zhongguo, kaj disaŭdigis tiun programeron al aŭskultantoj. Tio ravis la aŭskultantojn, kiuj laŭdis lin kiel "violonan mirinfanon". En la jaro 1954, per la plej alta poento en ekzameno, li estis akceptita de la mezlernejo sub la ĉina Centra Konservatorio. En la jaro 1956, okaze de la 200-a datreveno de naskiĝtago de Mozarto, oni aranĝis la imponan koncerton. En akompano de la orkestro kun s-ro Li Delun kiel direktisto el la Centra Simfonia Orkestro, 15-jara Sheng Zhongguo sukcese ludis "Violonan Konĉerton A-maĵoran" de Mozarto. En la sama jaro, li partoprenis en la prezentado por la Tutlanda Muzika Semajno. Kunlaborante kun la orkestro de la ĉina Centra Konservatorio, li ludis "Violonan Konĉerton F-maĵoran" de la ĉina fama muzikisto Ma Sichong, kaj ricevis altan takson de la muzikista rondo.

En la jaro 1960, Sheng Zhongguo estis elektita kaj sendita al la Moskva Ĉajkovski-a Konservatorio por studo, kaj estis instruata de la monde fama violonista majstro s-ro Leonid Kogan. Tie li partoprenis en la Ĉajkovski-a Internacia Violonista Konkurso, konata kiel Olimpiaj Ludoj en la muzika kampo, kaj gajnis la honoran premion. Per tio Sheng Zhongguo fariĝis unu el la muzikistoj de la nova Ĉinio, kiuj gajnis premiojn en la mondskalaj muzikaj konkursoj. En la jaro 1963, kunlaborante kun la ĉina Ŝanhaja Simfonia Orkestro, li okazigis "Konĉertan Koncerton", kiu estas senprecedenca en la ĉina violon-muzika historio.

En la jaro 1964, fininte sian studon en Moskvo, Sheng Zhongguo revenis al la patrolando, kaj daŭre aktivadis en la muzikaj terenoj en- kaj ekster-landaj.

Dum la sekvantaj jaroj okazis en Ĉinio la konata Kultura Revolucio. Kvankam Sheng Zhongguo tiam ne povis plu okazigi koncerton, tamen li ne ĉesigis sian strebadon por muziko. Post la jaro 1976, li obligis sian penadon por retroaktiva kompenso al la pasintaj jaroj. Ĉiujare li okazigis la koncerton pli ol cent fojojn en diversaj mondpartoj, kaj fariĝis unu el la plej ŝatataj violonistoj. Ekde la komenco de la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento, Sheng Zhongguo faras oftan turneadon en diversaj landoj. En la jaro 1980, en ses urboj de Aŭstralio li okazigis 12 koncertojn, kaj kaŭzis la muzikan sensacion en la tuta Oceanio. Tio estas mejloŝtono en la kultura interfluo inter Ĉinio kaj Aŭstralio. Ekde la jaro 1987, ĉiujare Sheng Zhongguo faras prezentadon en Japanio, kaj oferis parton de sia gajnita honorario kiel medicinan fonduson al diverslandaj studentoj lernantaj eksterlande. La japana registaro honoris Sheng Zhongguo per la titolo: "Kultura Sendito". Pro sia elstara kontribuo en la ĉina-japana kultura interfluo, li ricevis Premion de Ekster-afera Ministro donitan de la japana registaro en la jaro 1999.

S-ro Sheng Zhongguo subskribis eksterlande multajn kontraktojn pri la violona ludado, kaj lia muzika aktivado faras grandan kontribuon al la monda kultura interfluo. Samtempe kun tio, li ofte faras la lekcion kaj prelegon en diversaj universitatoj, aktive impulsante la ĉinan muzikan aferon. Nun li servas kiel membro de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, membro de la Centra Komitato de la Ĉina Demokratia Ligo, konsilisto de la Ĉina Muzikista Asocio, konsilisto de la Ĉina Simfonia Fonduso kaj membro de Artista Komisiono.

Bonvole aprecu la violonan muzikaĵon kun la titolo "Kanto de Vagabondo", prezentitan de s-ro Sheng Zhongguo.