• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-06-01 16:30:11    
Ĉina liuto

cri

Ĉina liuto estas unu el antikvecaj plukinstrumentoj. Ĝi havas longegan historion. En la dinastio Zhou antaŭ pli ol 3000 jaroj, prapatroj de la ĉina nacio kreis ĝin.

La ĉina liuto havas delikatan figuron, sonoran tembron kaj akustikon subtilan, riĉan kaj variantan. Antikvuloj tre atentis kiam ili ludis tian liuton. Antaŭ ol ludi la ĉinan liuton, ili banis sin kaj ŝanĝis vestojn, poste krucis sub si la krurojn kaj metis la liuton sur gambojn aŭ tablon. Ludante, ili plukis kordojn per la maldekstra mano kaj premis la kordojn per la dekstraj fingroj por aŭdigi melodion. La postulo de tona precizeco estis tre severa.

En la antikveco de Ĉinio, kleruloj havis nedisigeblan rilaton kun muziko de liuto. Multaj historiaj dokumentoj montras, ke ĉinaj kleruloj ĉiam estis ĉefaj partoprenantoj de la liuta muziko. Ili faris gravan kontribuon al verkado, ludado, apreco, popularigo kaj aliaj flankoj de la liuta muziko.

La farado de liuto estas speciala arto. La Tang-dinastio kaj Song-dinastio estis la ora epoko de liuta farado, tiam aperis multaj precizaj liutoj kun delikata arto kaj bela tembro. Sed la liuta farado jam estis ne plu heredita je multaj jaroj, iuj hereditaj liutoj estis faritaj ĉefe de ludantoj mem kaj la pozicio kaj mezuro de diversaj elementoj ne estis unuigitaj. En la lastaj dekoj da jaroj, Ĉinio starigis fabrikadon de liutoj kaj praktikis reformadon al ili, tial tiu antikveca instrumento denove havas kortuŝantan brilon.

La ĉina liuto havas riĉan esprimkapablon, ĝojo, kolero, tristo, gajo kaj priskribo al naturaj pejzaĝoj kaj aĵoj povas esti vivplene esprimataj per la ĉina liuto. Ĝia ludmaniero estas tre riĉa, sololudo, kunludo kun ŝakuhaĉo kaj ankaŭ akompanludo kun antikvaj kantoj estas akcepteblaj. En ekzistantaj liutaj muzikaĵoj, preskaŭ duono estas speciale por akompanado.