• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-06-01 16:46:16    
Lu Rirong

cri

Lu Rirong naskiĝis la 1-an de junio, 1933, en la gubernio Junxian, de la provinco Hubei de Ĉinio. En 1945, li partoprenis al literaturarta laboro kaj en 1950 laboris kiel violonisto kaj dukorda ludisto en la muziktrupo de la Ensemblo de Literaturarta Laborgrupo en centra Ĉinio. En la sekvanta jaro, li sukcesis en la ekzameno al Nordokcidenta Arta Instituto kaj komencis studi dukordan ludon kaj kumule komponadon kaj direktadon. Post diplomiĝo, li restis en la Instituto kaj laboris kiel instruisto pri dukorda ludo kaj direktisto de la nacimuzika ensemblo de la Instituto kaj sinsekve sinokupiĝis pri la oficoj de direktoro de edukoesplora oficejo kaj fakultato kaj vicestro de la Instituto. Nun li estas profesoro kaj instruisto de magistrostudentoj en Xi'an-a Konservatorio, vicdirektoro de Nacimuzika Komisiono de la Ĉina Muzikista Asocio, vicprezidanto de la Ĉina Nacimuzika Asocio de Blovkordaj Instrumentoj kaj prezidanto de Nacimuzika Asocio de blovkordaj instrumentoj de Shaanxi-provinco kaj arta konsilanto de la Kantdanca Teatro kaj la Nacia Simfonia Ensemblo de la provinco Shaanxi.

En la eduka vivo de preskaŭ duona jarcento, Lu Rirong kunigis instruadon, ludadon, komponadon en unu tuton. Li komponis pli ol 150 etudojn de dukorda ludo, pli ol 20 solludajn kompoziciojn, pli ol 20 muzikaĵojn de plukinstrumentoj kaj blovkordaj instrumentoj, verkis pli ol 10 disertaĵojn kaj faris gravan kontribuon por la fondiĝo de "Qin-skolo de dukordo" kaj Chang'an-muzikskolo". En la instruado, Lu Rirong pledas por meti instruadon, ludadon, verkadon kaj teorian esploradon en unu tuton. Li postulas la studentojn disvolviĝi ĉiuflanke. La karaktero de lia instruado estas tio, ke la edukado devas esti serioza, normala kaj konforma al la studentoj, necesas vaste lerni alies spertojn; estante instruisto, li aŭ ŝi devas instrui kaj arton kaj virton kaj persone doni ekzemplon por la studentoj. En kelkdekjara instruado, li formis sian edukan sistemon kun apartaj karakterizaĵoj kaj elkulturis grandan nombron da eminentaj talentuloj en la nacimuzikaj teorio kaj komponado, instruado, dukorda ludado, direktado kaj aliaj kampoj.

La aparta dukorda ludarto de Lu Rirong kun densa loka trajto estas tembrodensa, senĝene komprenebla, subtila en duro kaj sorĉo en simpleco. Ĉio ĉi venas de la tradicia ĉeloka nacimuzika kulturo post senĉesa esplorado kaj praktikado. En la tutlanda kunveno de lernolibroj pri dukorda kaj bivaludoj, okazinta en Ŝanhajo, 1960, Lu Rirong ludis la mem komponitajn "Mihu-melodion" kun nordokcidenta ĉarma nuanco kaj "Xintianyou", ĉiflankaj specialistoj de malnova generacio kaj aliaj ĉeestantoj opiniis, ke tio estas nova ekspluato de ludaj stilo kaj tekniko. Ĉiuj liaj kompozicioj senescepte entenas la densan grundan guston de la Leŭsa Altebenaĵo kaj plenas de sento de la kutimoj, moroj, vivo kaj penso de la popolanoj en la nordokcidenta Ĉinio.

La dukorda "Meihu-Melodio", "Gaja Qinchuan-tero", "Flor-plukado", "Lulkanto", "Recitado de Qujiang-rivero" estas liaj ĉefkomponaĵoj. Lia direktado estas varma kaj senbrida, klara kaj flua, profunde kaj precize spegulas la komponaĵojn. Multaj eminentaj naciaj muzikaĵoj, luditaj per blovkordaj instrumentoj, kiaj "Gaja celebro de la Printempa Festo", "Ĉeftema kapriĉo de Shaanxi-opero" kaj aliaj kaj prezentitaj de la de li multjare elkulturita Nacia Blovkordinstrumenta Ensemblo de Xi'an-a Muzika Instituto tra la tuta lando estis varme bonvenigataj de la kolegoj en- kaj eksterlandaj. Li ankaŭ komponis por la filmo 'La Flava Tero" kaj aliaj sume pli ol dek filmoj kaj televidaĵserioj. En 1991, sub lia gvidado, la Chang'an-a Antikvamuzika Ensemblo vizitis Eŭropon kaj produktis kompaktan diskon de antikva muziko, kiu gajnis oran medalon de Pariza Chazles-coste-premio. Lu Rirong sinsekve publikigis jenajn disertaĵojn: "La trajtoj kaj ludarto de dukord-komponaĵoj kun shaanxi-stilo", " Unuafoje al la mondo la antikvan muzikon de Chang'an", "La historiaj atingoj kaj reala signifo de heredo kaj disvolvo de la nacia muziko de Liu Tianhua", "La edifoj de la atingoj de dukorda-ludarto de Hua Yanjun al la ĉina moderna dukorda edukado", "Dukorda ludarto de Lu Rirong", "Atento pri plivastigo de komponado kaj ludado de nacia enĉambra muzikaĵo" kaj "La pozicio de la nacia muzikedukado en la altklasa muzika edukado" kaj la lasta gajnis oran medalon de 1998a-jara Hongkong-a Internacia Eduka Centro kaj Azipacifika Ĉinlingva Eduka Frukto.

En la okdekaj jaroj de la pasinta jarcento, Lu Rirong sinsekve invitite vizitis Japanion, Germanion, Francion, Belgion, Nederlandon, Svision, Hispanion, Singapuron, Hongkong, Taiwan kaj aliajn landojn kaj regionojn kaj faris kulturajn interfluojn kaj prelegojn. La propagando de ĉina nacimuzika kulturo, prelego pri dukorda ludarto de qin-skolo kaj konigo pri Chang'an-a muzikoskolo estis vaste bonvenigataj de diverslokaj muzikrondoj. En 1992 li estis aljuĝita de la ĉina Ŝtata Konsilantaro kiel ŝtata specialisto kun elstara kontribuo.