• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-06-01 21:23:52    
Abstina kampanjo de pekin-anoj

cri
En la lastaj jaroj, en publikaj lokoj de Pekino vidiĝas pli kaj pli multaj slogan-tabuloj kun surskribo "Ne Fumu!" Estas malpermesate fumi ne nur en stacidomoj, hospitaloj kaj amuzejoj, sed ankaŭ en iuj magazenoj, vendejoj, poŝtejoj kaj oficejoj. Tio signas, ke en pekinaj publikaj lokoj senbrue iras rimarkindaj aktivadoj por malpermesi fumadon kaj forigi fumadon.
Laŭ statistiko, nun en Ĉinio estas pli ol ducent milionoj da fumantoj. Inter ili viraj fumantoj okupas proksimume 70%, kaj la inaj estas multe malpli ol la viraj. Laŭ la specimena enketado fare de la ĉinaj Patriotisma Higiena Komisiono kaj Higiena Ministerio, inter fumantoj, la plej multaj estas registaraj oficistoj, ilin sekvas laŭvice kamparanoj, laboristoj, scienc-teknikaj laborantoj, studentoj kaj mezlernejanoj. Iuj raportoj informis, ke en iuj altklasaj hoteloj kaj restoracioj, inaj fumantoj ekmultiĝas, kaj ŝajnas, ke tiu tendenco disvastiĝos al la socio. Kaj maltrankvilige estas, ke iuj element-lernejanoj eklernas fumadon imitante plenkreskulojn.
Ĉinio estas unu el la landoj, kiuj plej multe produktas cigaredojn, multas ankaŭ la specoj de cigaredoj, nur la diverslokaj famaj cigaredoj nombras pli ol ducent specojn, inter ili cigaredoj kun fabrik-markoj Zhonghua, Yunyan, A'shima kaj aliaj famaj cigaredoj ĝuas debiton en la tut-landaj merkatoj.
Fumantoj rigardas fumadon kiel manieron por sin amuzi, interkomunikiĝi, sin vigligi aŭ narkoti. Kvankam la publika opinio ofte donas admonon avertante, ke fumado malutilas al sano, tamen pliparto de fumantoj malsame opinias pri tio. Ili ofte prezentis kiel ekzemplon la fumemajn sed grandaĝajn personulojn ĉinajn kaj alilandajn, por pruvi sen-malutilecon de fumado. Nemalmultaj ankoraŭ opinias, ke cigaredoj servas kiel nemankigebla perilo en la interkomunikiĝejoj. Dum renkontiĝo, reciproke prezenti cigaredojn povas pliintimigi ambaŭ flankojn kaj estas esprimo de respekto unu al la alia. Sufiĉe multe da fumantoj opinias, ke fumado povas eksciti spiriton kaj akceli sanon. Ili diris, ke fumante post la manĝo-preno, oni sentus sin eĉ pli feliĉa ol vera feo. Tiuj vortoj spegulis, ke fumantoj rigardas fumadon kiel grandan ĝuon en la vivo. Des pli interese estas, ke iuj opinias, ke fumado esprimas elegantecon, estas simbolo de viro, kaj faras virinon pli ĉarma.
Tamen, samtempe kun la mond-skala iniciatado pri fumado-forigo, Ĉinio pli kaj pli profunde konas la gravecon de siaj problemoj. En la lastaj jaroj, diversaj ĵurnaloj, gazetoj, radio-disaŭdigo, televido kaj aliaj inform-duktoj de Ĉinio lanĉis propagandan kampanjon pri malutileco de fumado, sciigis homojn pri diversaj damaĝoj de fumado, tio ludas grandan rolon por plifortigi la konscion de homoj pri defendo de siaj propraj kaj alies interesoj.
Pekin-anoj nun sentas, ke pligrandiĝas la socia forto en rezistado al fumado. La Pekina Stacidomo estas la unua en la lando, kiu difinis malpermeson de fumado; iuj oficejoj de multaj institucioj kaj entreprenoj estas difinitaj kiel la "sen-fuma ĉambro", kie estas malpermesate fumi.
Iu belarta laboranto de la Pekina Filma Instituto jam havis historion de dekkelk-jara fumado. Tamen post edziĝo li ĉesigis la fumadon. Li diris: "Mi ne devas doni al mia filo iom ajn da malbona influo."
Iuj pekinaj fumantoj konfesis, ke fumado efektive malutilas al sano, sed ege malfacile estas por ili ĉesigi fumadon. Iuj faris firman decidon ĉe la komenco, ĵurante rompi kun cigaredo. Sed nelonge poste ili denove ekfumadas, eĉ ankoraŭ pli furioze.
La koncernaj flankoj kuraĝigas fumantojn forigi fumemon kaj livras al ili diversajn servojn por tio. La pekina magistrato difinis la 7-an de aprilo kiel la tut-urban sen-fuman tagon, kaj disvolvas diversajn aktivadojn por admoni fumantojn forigi fumemon. Ankaŭ la Pekina Fumado-foriga Asocio alprenas diversajn manierojn por helpi tiujn fumantojn, kiuj deziras forigi fumemon.
En Pekino multaj hospitaloj establis "abstinan klinikon". Iuj abstinaj klinikoj faras fumado-forigon per medikamentoj, kaj 70% de fumantoj sukcesis. Iu kuracisto diris: Oni devas vidi, ke kvankam malrapidas la progreso de la abstina kampanjo, tamen ĉiaokaze la tendenco jam aperis finfine.