• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-06-02 15:31:40    
Xu Zhimo

cri

En la malnova Ĉinio inter 1919 kaj 1949, kvankam jam respublika, ankoraǔ feǔdisme regata, apenaǔ iu estis tiom aǔdaca kiom Xu Zhimo, kiu brave kaj publike amis plurajn inetojn, kvazaǔ li venis en la homan mondon speciale por tio. Fakte ne. Li estis la plej grava reprezentanto de la Krescenta Societo kaj eĉ rigardata kiel ĝia kapo. Sed kio la Krescenta Societo? Organizo de literaturaj amantoj, fondita en 1923. Ĝiaj ĉefaj membroj estis ĉinaj studentoj en Britio kaj Usono. Ekstrema beletrismo estis ilia idealo. Ili pledis por tio, ke "la vivo ekzistu ĝuste por la beletro, kvankam la beletro restas ne por la vivo." opiniante, ke "absoluta realismo kondukas la beletron al fiasko".

Xu Zhimo kapis ĝuste al tia societo, kiu renversis ideisme la rilaton inter la beletro kaj vivo sorbante la dekadencaĵon el la burĝa ideologio.

Reveninte en Ĉinion, Xu Zhimo fervore kreadis poemojn. En 10 jaroj li verkis sennombrajn pecojn. Kaj jam ne. Kial? Kraŝo forprenis lian porbeletran vivon! Ho ve! Kiom kurta la glime brilanta vivo, de 1891 ĝis 1931!

Pli kaj pli foriĝante disde la epoko kaj popolo, Xu Zhimo tute absorbiĝis en reformado kaj kreado de nova poetiko. En lia koro brulis sopiro al la usona demokratio. Li eĉ figuris ĝin kiel bebon, esperante ke tia bebo naskiĝu en Ĉinio kaj savu la patrolandon. Tamen li ne sukcesis propraokule vidi, ke tia demokratio, pruvite de la historio, tute ne povas savi Ĉinion.

En profunda nokto, banate en la luna lumo, li forte sopiris al sia amatino...

Ĉi-nokte, kia l' mont'?

Kvieta la pinar'

sub la luna vual';

silente en ĉi mond'.

Mi fariĝu zefir'

kroĉiĝu al la lun'!

Vekiĝu l' pinoj nun!

Vibras ebria spir'...

Pinglo da nova gem'

fenestren, kun leĝer'.

Vi veas, en tener' –

Ne rompiĝu l' dormem'!

Kembriĝo estis por Xu Zhimo estis kvazaǔ bonega amiko. Li multe versis pri ĝi, eĉ antaǔ ol reveni al Ĉinio. Jen 118-versa "Adiaǔ, Kembriĝo":

Adiaǔ, ho Kembriĝo!

Nun mia koro plenas de bedaǔro pri l' disiĝo.

Vi, mia intima amiko.

Lasinte la gepatrojn, mi veturis tra la Pacifiko.

(Jam 4 aǔtunoj, 4 printempoj pasis,

transmare, en Eǔrop' kaj Ameriko mi min lasis.)

Pejzaĝ' de Japanio, en Honolulu' la gust' banana;

animo mia vastis super ondo oceana.

Sed ĉio kvazaǔ sonĝ' – kaj monto kaj rivero,

sur fundo de la koro ondas jam foreca malespero.

Ĉe la disiĝ' patrina larmo, mano delikata,

al foriĝanta ŝip' la tuk' svingata;

marvent' saleca kaj amindaj birdoj –

en la memor' trezoras ĉiuj bildoj;

kaj kiam mi karesis ilin mense, larmoj sombre gutis,

sopiro al la sin' patrina jam sin forte trudis.

Mi dronu ree en feliĉo el patrina amo!

Kiom da penoj kaj suferoj – vano!

Por lerni ion dum 4 jaroj mi klopodis --

Kiom da floroj sur la voj' de scio jam min dotis?

Kiom da altoj mi surgrimpis sur la monton de la vero?

Ĉu aǔdis mi superban muzikon el la ĉielo?

Irizan ĉielarkon mi memoras? – Kiel mi murmuras?

Ho, la animo mia ne malpuras

en civilizo de domeg' kaj aǔt' rapida.

Hodiaǔ, antaǔ l' antikvaĵoj, pont' belvida

kun algoj mi min povas montri same

kaj adiaǔi ĝin ja sobre, ame.

Adiaǔ, ho Kembriĝo!

Ja kurtas nia renkontiĝo,

nur 1 jaron, sed l' animo mia karesadis per la tajd' revolucia

la bordojn de rivero ĉarma, via.

Vidigos miajn spurojn inter herboj kaj sur ponto

la klara luno kaj zefira ondo.

Kaj reveninte la hirundoj venontjare

suspirojn, kantojn rememoros kare.

Kaj miajn pensojn, sentojn buntaj nuboj en si gardas,

inspir' kaj vervo poeziaj ĝis ĉielo ardas,

por odi la kvieton de l' pejzaĝ' vespera,

kaj la teneron de mateno hela.

Aǔskultu! Sorbas tiriĝema sonorila trilo

aǔtunan friskon kaj bedaǔron pri l' foriro.

Mi, plena de vigleco, emas fandi min en son-ondiĝon

tra la ĉielo, ter', por kovri vin, Kembriĝon,

kvazaǔ patrin' dormantan idon kisus, brakumus tenere.

Kembriĝo! Mi memoros ĉiam vin fiere.

Mi iros for je dekmil lioj, sed l' animo mia vin frekventos;

malgraǔ ke Mediteranea ŝtormo ĉiam orientos,

mi faros ĉirkaǔiron okcidenten por saluti vin lojale.

Se panjo min demandos, ĉu mi havas iun intiman transmare,

"Kembriĝon", mi respondos. Vintre, kiam regos nokta mildo,

mi maĉos kaj remaĉos ĉion de la adiaǔa bildo.

Se la fortuno min favoros, mi plenumos la deziron

refari post florad' printempa okcidentan iron,

ĉi tien, kaj repreni la kudrilon kaj fadenon de la poezio,

por brodi freŝajn florojn de la idealo kun pasio

kaj ankaǔ realigi l' sorĉan revon.

Parfumo el la ritmo donos al rivero belan reliefon...

(El la de Ĉina Esperanto-Eldonejo publikigita "Ĉina Antologio" 1919-1949, p. 568)

Kembriĝo! La poeto tute fandiĝis en ĝin anime. Kaj li refoje adiaǔis Kembriĝon. Kaj tiu readiaǔa kanto brile manifestis la genion kaj personecon de Xu Zhimo. Kaj jam ne tiel, ke li, kvazaǔ patrino dormantan idon, kisas kaj brakumas Kembriĝon, sed tiel ke li "volontas esti herbeto leĝera, / naĝanta en Kem-rivero tenera".

La poeto povus verki ankoraǔ pli multe da poemoj kaj fari ankoraǔ pli multe da aferoj. Sed... ve! Kia sorto lin trafis!