• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-06-02 15:34:34    
Zhang Tianyi: Venĝo

cri

"Via Moŝto… la ŝuldon… mi…" Balbutis Ren San. Li ĵetis petan rigardon al la intendanto, kiu signis okule, ke li rapide eldiru sian celon.

Dume la klana estro sidis en majesta pozo.

"Ŝi venu servi al Via Moŝto!" Fine Ren San elbuŝigis.

"Furzon! Ĉu mi bezonas ŝian servon? Ŝi, tiel malvirta, servaĉu al mi? Absurde! Monon!" En la koro aperis oveca aspekto de la malvirtulino.

Ren San sentis sin fali en glaciujon. Kion fari?

La estro purigis siajn dentojn per la sama fingro. Post momento li palpebrumis al la intendanto.

La intendanto kompreneme eltiris la viron.

"Kion fari? Helpu min!" Petis Ren San, tenante la intendanton je la mano. Li jam pretis genuiĝi.

"Atendu momenton! Mi eniru paroli por vi!" Kaj la intendanto enpaŝis.

Post kelkaj minutoj li revenis al Ren San kiu baraktis ankoraŭ inter espero kaj elreviĝo.

"Jam, jam!" Gaja jamigo de la intendanto forte ĝojigis la viron.

"La estro jam konsentis, ĉu ne?"

"Nur duone."

"Kio?" Ren San preskaŭ kolapsis.

"Ŝi povas servi al Lia Moŝto, sed ŝi devas ankoraŭ loĝi en via hejmo. Li venos preni ŝin ĉe okazo de bezono."

"Kial?"

"Stulta! Por ne malbonigi la renomon."

Dume la estro rememoris ĉion okazintan lastatempe ĉe la rivero; precipe tion, kiel liaj fingroj serpentis sur ŝiaj mamoj kiam li ŝovis al ŝi la donacon. La dolĉiga rememorado urĝis lin al pli fruktodona ago. Kaj li revokis la intendanton…

Tiuvespere la edzino de Ren San estis venigota al la estro. Laŭ lia dikto Ren San akompanu ŝin ĝis la Fidel-fila Ponto, ĉar li timis, ke ŝi forkuros. Sed kial nepre Ren San? La sekreta servo diskoniĝus, se iu alia ŝin eskortus. Kial ne la intendanto? La voluptema intendanto enŝovus sian manon profite de tia okazo. Ĉion detale konsiderinte la klana estro faris la definitivan decidon, ke ŝia edzo iru kun ŝi ĝis la Fidel-fila Ponto kaj li mem atingu la ponton por bonvenigi la ineton.

En tiu vespero pli ol duono de la luno jam atendis ĉe la oriento, akompanate de la klana estro kiu, anstataŭ sidi en arda poto, vigle kaj malpigre paŝadis tien kaj reen. La luno klare vidis liajn elstarajn zigomojn, scintiligante ilin. Siaflanke la estro vidis en la luna helo ĉion ĉirkaŭ si ege plaĉa, eĉ velkaj arboj ŝajnis al li aminde sveltaj. Tie, pale griza monto ridetas al li; ĉi tie, tombaj volboj rememorigas al li ŝiajn mamojn. Kaj tikliĝis lia suba parto.

"Ho, mam'!" Al la "mamoj" li kuretis, kun la malgranda fingro de la dekstra mano inter dentoj. La "mamoj" povas mem movi sin al li? Ja ja! Du pecoj aperis en lia vido. Aha! Ne mamoj, sed homoj! Ŝi, ĝuste ŝi! Ne vanis la epoka suspenso. Li preskaŭ falis pro ekstazo kaj emocio. Ŝi, jam lia. Ĉi-nokte, laŭ lia plaĉo, kaj brakumi kaj mordi kaj kisi kaj tordi kaj… imagebla la manovrado en ĝismorta luktado, neimagebla la delico en elano… U, u, u! Kaj eĉ sekundon li ne povis atendi plu, apenaŭ vidinte la dorson de ŝia edzo kiu komencis oficialan formarŝadon.

"Ne hastu!" Ŝi koketis kaj kokinetis.

"Jam mil jarojn mi atendas. Tuj!"

"Kiom gravas iometa tempo en mil jaroj?"

"Ho, mia, mia mam…"

"Mi iom ripozu! Tute egale, la nokto estas via." Kaj ŝi delikate anhelis.

"Strange! Hodiaŭ vi tiom delikatiĝis. Nur iom da vojo, sed vi jam…"

"Sed mi jam tro hastis, por rapide…" Ŝi ĵetis rigardon al la vojo. Ŝia edzo jam tute malaperis; kaj kvieto regis ĉirkaŭe.

Li fiksis sian voreman rigardon al ŝia dorso kaj pentis tiel forte ke li levis la manon por doni al si vangofrapon pro tio ke tiam li preskaŭ ŝin mortigis en sia ĵaluza furiozo freneze ordonante al ŝia edzo tiomfoje ŝin vipadi pro ŝia obstinado pri reiro al la diboĉema kaj malvirta kampulo – ĉi-momente li jam penetris la medolon de ŝia obstino kaj sentis ŝian karakteron historie aminda tiom pli kiam la epoka momento jam sin prezentis al li kies mano atingis ne lian vangon sed ŝian korpon kaj komencis liberan sturmon al ŝiaj mamoj, ventro kaj suben kun okuloj svagaj, korpo ebriule mola kaj kapo peze turna, sed li subite aŭdis bomban eksplodon sur sia vizaĝo – ŝi donis fortegan pugnobaton tiel abrupte ke li tion ne atendis eĉ en la patrina utero nek distingis ĉu tio estas kareso el troa amo aŭ atako pro akumulita malamo, kaj tiel efike ke li falis preskaŭ de sur la Fidel-fila Ponto; liaj okuloj sparkis, sango gutis tra la nazotruoj…

Post nelonge la urbeto bruadis pri la sama novaĵo: La edzino de Ren San estas en la vilaĝo Zhuangxi.

La klana estro ordonis venigi ŝin. Sed neniu trovis ŝin en tiu vilaĝo. Ŝi forkuris iunokte kun sia kampulo malproksimegen.

Ŝvela ankoraŭ la vizaĝo de la klana estro. La urbeto bruadis, ke lia vizaĝo ŝvelas pro indignego kontraŭ la malvirtega forkuro de la monde plej malvirta inaĉo.