• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-06-02 15:35:04    
Liu Dehai

cri

Fama bivisto Liu Dehai estas reprezentanto de ĉinaj eminentaj ludistoj, elkreskintaj en la posta periodo de la kvindekaj jaroj de la pasinta jarcento. Oni nomas lin bivisto-majstro, ŝtata trezoro kaj li ĝuas reputacion en- kaj ekster Ĉinio.

Liu Dehai naskiĝis en 1937 en Ŝanhajo. La praava hejmoloko estas lagubernio Cangxian de la provinco Hebei. Estante mezlernejano, li jam ekstreme amis nacian muzikon kaj elmontris elstaran muzikan talenton. En 1950, la 13-jara knabo komencis ludi dukordan instrumenton kaj fluton kaj partoprenis al amatora trupo de Ŝanhaja Radio; en 1954, li eklernis ĉe fama bivisto s-ro Lin Shicheng, hededanto de putong-skolo. En 1957, post sukcesa ekzameno, li iris en la Centran Konservatorion de Ĉinio kaj ĉefe studis Bivo-ludon.

La ludarto de Liu Dehai estas tone kristala, tembre ĉarma, lerta, kaj milde fajna, subtile kortuŝa kaj entuziasma kun forta influodono kaj lasis al la spektantoj freŝan impreson. Surbaze de la ludarto de putong-skolo, Liu Dehai vaste akceptis alies avantaĝojn kaj sinsekve lernis ĉe aliskolaj famuloj, ekzemple s-roj Cao Anhe, Sun Yude kaj Yang Dajun kaj ege disvolvis la fundamentan ekzercitecon de bivoluda arto kaj posedis profundan klerecon pri tradicia muziko.

Surbaze de la tradicia ludarto, Liu Dehai faris ne malmultajn kreivajn reformojn en ludrimedo kaj traktado de komponaĵoj laŭ la bezono de la enhavo kaj tio pliigis la melodio-kantabilecon, altigis ludrapidecon kaj multe grandigis la esprimpovon de bivoluda tekniko. Nun, krom la tradicia plukado, oni povas ludi ne nur per la dika fingro de la maldekstra mano, sed ankaŭ flagre solludi per la fingroj, montra, longa, ringa kaj eta de la dekstra mano kaj dank' al tio aperies delikate kantilenaj ŝanĝiĝoj en la tembro kaj tonkvalito de la kompozicio.

La muzikaĵoj luditaj de Liu Dehai estas tre ampleksaj, de la antikvaj "Dekflanka embusko", "La printempa neĝo", ĝis la modernaj "La kvin kuraĝuloj sur Langya-monto", "La fratinetoj sur la stepo", "Dancmuziko de yi-nacieco", "Kanto al la partio" kaj aliaj. Ĉiu-foje, aŭskultante lian prezenton, ĉiuj havas la impreson, ke kvazaŭ li rakontus historiajn rakontojn, vivecplenajn kaj kortuŝajn, kiujn la spektantoj persone spertis nereteneble kaj lia alta ludarto ravis ĉiujn ĉeestantojn.

Por popularigi muzikon, Liu Dehai adaptis "Liuyang-rivero", "Restu gastoj el malproksimo", "Kanto de gerila trupo" kaj aliajn al bivosolludaj muzikaĵoj, elegantaj kaj popularaj. Li ankoraŭ reordigis kaj adaptis "Chen Sui", "Lunnokto de Xunyang" kaj aliajn tradiciajn antikvajn bivokomponaĵojn.

Krome, Liu Dehai komponis grandan nombron da muzikaĵoj, kiaj "Cigno", "Maljuna knabo", "Vojaĝo al hejmloko", Gajaj arahatoj" kaj aliaj filozofiaj bivomuzikaĵoj kaj akiris abundajn fruktojn en la esplorado de renovigo de fingroplukado kaj en ekspluato de nova pensovojo de komponado.

De 1978 ĝis 1981, kunlabore kun Usona Bostona Simfonia Ensemblo, Okcidentberlina Simfonia Ensemblo kaj fama direktisto Seiji Ozawa, Liu Dehai prezentis bivokonĉerton "La fratinetoj sur la stepo" en Pekino, Usono kaj Frankfurto de Germanio. La prezentado estis varme bonvenigata de en- kaj eksterlandaj spektantoj kaj per tio skribis brilan ĉapitron en la kombino de ĉina muziko kun la okcidenta.

Dank' al la rigora trejnado, longtempa scenopraktikado, instrua sperto kaj abundaj travivaĵoj, Liu Dehai posedas ekspertan kaj profundan muziko-klerecon kaj lia prezentado estas aparte elstara kun kompleta majstreco. Nun li estas profesoro de la Ĉina Konservatorio, konstanta konsilanto de la Ĉina Muzikista Asocio kaj vicdirektoro de la Arta prezenta komisiono kaj membro de la Ĉina Federacio de Literatura kaj Arta Rondoj. Li sinsekve faris viziton, prelegon kaj prezentadon en pli ol 30 landoj kaj regionoj. Liu Dehai faris efikan provon kaj kontribuon en la kombino de bivoludo kun simfonio kaj ekspluatis novan situacion en la internacia kultura interfluo de bivoludo.