• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-06-02 15:43:07    
Hobuzo

cri

Hobuzo estas antikveca plukinstrumento kaj profunde plaĉas al popolanoj de la mongola nacieco. En komenco de la 1-a jarcento antaŭ Kristo, la naciecoj de norda Ĉinio kreis tian novtipan instrumenton reference al ĝengo kaj aliaj instrumentoj de la Han nacieco.

La konturo de tradicia hobuzo estas simila al kulero, longas je 90 cm, ĝia kapo estas kurba kaj la korpo estas rekta. Sur la ronda resonatoro estas boaa haŭto kun tri aŭ kvar kordoj. Dank' al longa korpo kaj malgranda resonatoro, la tembro de hobuzo havas densan karakterizon de norda stepo. La ludmaniero de hobuzo estas simila al tiu de aliaj plukinstrumentoj. Ludantoj verdikale dorlotas la instrumenton, premas kordojn per la maldekstra mano kaj plukas ilin per la montra fingro kaj la dika de la dekstra mano. La sonoj de hobuzo estas klaraj kaj helaj, kaj la tembro, milda kaj bela, ĝi ofte ludas rolon en sololudo, kunludo aŭ akompanludo por kanto-dancoj.

La nomo de hobuzo aperis plej frue en la historia kroniko de la 13-a jarcento ĝis la 14-a jarcento antaŭ Kristo. Tiutempe, hobuzo estis ŝtata muzika instrumento kaj oni ofte ludis ĝin en grandioza bankedo. Poste ĝi populariĝis inter popolanoj. Post pereo de la Yuan-dinastio, kvankam han-naciecaj regantoj de la Ming-dinastio heredis multajn kutimojn de la mongola nacieco, tamen hobuzo estis forigita de ili el la ŝtataj muzikinstrumentoj. Ĝis la Qing-dinastio en la 17-a jarcento, dank' al repopulariĝo de la mongola kutimo, hobuzo estis denove inkludita en ŝtatajn muzikinstrumentojn. Tiutempe, krom en bankedo, imperiestraj membroj de la Qing-dinastio ankaŭ ludis ĝin en la unua tago kaj la 5-a tago ĉiujare kaj en ĉasado.

Pro diversaj kaŭzoj, hobuzo perdiĝis iom post iom post la Qing-dinastio. Post fondiĝo de nova Ĉinio, per klopodado de muzikaj laborantoj, ili kreis novtipan hobuzon reference al elterigitaj historiaj objektoj. Tiumaniere, la antikveca muzikinstrumento denove akiris novan vivon. La nove kreita hobuzo estas dividita en altasona, mezasona kaj basa tri tipoj. La kontura desegno tute konformas al tradicia kutimo de la mengola nacieco. La resonatoro en formo de plata lagenario kreskigis je duoblo ol tiu de la tradicia hobuzo. Resonatora faŭko estas kovrita jam ne per serpenta haŭto, sed per uruŝia tabulo, tio multe kreskigis sonvolumenon de la instrumento. Farante la novtipan hobuzon oni ankaŭ referencis projektan manieron pri iuj kordinstrumentoj. Cetere, por disvolvi nacian trajton de hobuzo, la projektisto ankaŭ levis 4 oktavojn de ĝia registro.