• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-06-03 13:07:39    
(foto)Rondviziti tra verdaj retejoj

cri

Antaŭ nelonge, mi partoprenis en esperanta kunveno okazinta en urbo Wuhan de ĉina provinco Hubei. En la kunveno interesis min multaj temoj, inter ili profunde impresis min la parolo de sinjoro Zeng Yajun, funkciulo de la magistrato de Huangshi, alia urbo de la provinco Hubei. Li donis detalan analizadon super ĉinaj esperantaj retoj. Intertempe mi faris intervjuon al sinjoro Zeng Yajun: 

Yu: Sinjoro Zeng Yajun.

Zeng: Yes.

Yu: Vi faris statistikon pri ĉinaj esperantaj retoj, ĉu vi parolos al niaj aŭskultantoj pri via eltrovo?

Zeng: Bone. Miaopinie, la ĉinaj esperantaj retoj estas viglaj kaj pli kaj pli bonaj.

Yu: Kiom da?

Zeng: Laŭ mia enketo sume 65 retoj

Yu: Tute Esperante?

Zeng: Iuj estas Esperante, aliaj estas dulingve.

Yu: Esperante kaj ĉine. Ekzemple la cine por propagandi esperanton?

Zeng: Jes. 

Post kiam mi revenis al Pekino, sinjoro Zeng sendis al mi mesaĝon, kaj korektis la statistikon, ke nun sume estas 66 esperantaj retejoj en Ĉinio, inter ili 5 ŝtatnivelaj, 22 organizaj aŭ instituciaj, 20 person-paĝaj, 3 individu-taglibraj, kaj ankaŭ 3 retaj revuoj, 8 forumoj kaj 5 babilejoj. Li aparte mencias en sia mesaĝo, ke okulfrapaj estas Esperanta eldono sur la Ĉina Reto, esperanta eldono sur la reto ĈRI surlinia, ili karakterizas sin respektive per sintezaj raportoj pri la ĉina evoluado politika, socia, ekonomia kaj aliaj, kun grandkvanto da informoj, kaj la aŭdeblecaj programeroj de la Esperanta elsendo. Ni dankas sinjoron Zeng Yajun pro lia zorgado al nia reto.

Zeng Yajun estas funkciulo de la urba magistrato, rilate al interreto. Li konigis:

"Multaj homoj retumas. Se esperantistoj multe retumas, tio multe helpas progresadon de nia movad."

Pri la reta edukado, precipe pri la Esperantaj instruado kaj lernado surrete, Zeng Yajun donas atenton. Li citis ekzemplojn:

Yu: Ĉu estas iuj retoj por lernigi Esperanton?

Zeng: Estas. Ekzemple, la reto "Esperanto" prezidata de sinjoro Wei Yida. Lastatempe mi trovis la reton "Ĉina Infana Esperanto" faritan de sinjoro Mao Hanchun. Estas bone farata. Multaj homoj retumas. Se esperantistoj multe retumas, tio multe helpas progresadon de nia movado, mi pensas.

Taksante la Esperante individuajn retojn, li konigis, ke kalkulate, la ĉina "verdreto" kun plej longa historio estas plej multe vizitata, kiu kolektas komunikajn adresojn de esperantistoj en 89 lokoj de 26 provincoj, municipoj kaj aŭtonomaj regionoj, kies Ĉina Esperanta Forumo estas rete aktivada centro de ĉinaj esperantistoj; la reto "Lerno" prezidata kune de ĉinaj famaj esperantistoj en diversaj lokoj estas ideala reto por lerni Esperanton; la reto pri la ĉinaj esperantaj informoj "esperanto.8u8" prezidata de sinjor Cui Jiayou karakterizas per koncizeco, abundeco kaj rapideco kaj multaj aliaj retoj. Zeng Yajun koncize prezentis iujn el ili en sia parolo. Kompreneble, li mem funkciigas retejojn.

Yu: Ĉu vi parolu pri viaj propraj retoj?

Zeng: Bedaŭrinde, mi estas tre okupata, mi ne havas multe da tempo por prizorgi miajn retojn, Mi mem havas 5 retojn, inter ili du retojn pri Esperanto, la aliaj estas por miaj laboroj. La du esperantaj retoj respektive estas "la Nova Floro" kaj la hejmpaĝo de la Hubei-a Esperanta Asocio.

Kun tiel multaj retoj, ĉinaj esperantistoj estas feliĉaj, tamen, en sia parolo en la kunveno okazinta en Wuhan, Zeng Yajun montris, ke travizitante la retejojn, li trovis iujn mankojn, ekzemple, la administrado super iuj retoj estas malkontentiga, iuj retoj ofte ŝanĝas siajn retadresojn kaj nun pli ol 90% retejoj estas sen datumbazaj hejmpaĝoj. Tamen, parolante pri popularigo kaj aplikado de komputilo li donis sian propran opinion:

Yu: Rilate al uzado de komputilo, ni devas sekvi la epokan paŝon, tamen, oni ĉiam opinias, ke komputilo estas ilo por junuloj.

Zeng: Tio estas la problemo. Multaj homoj timas komputilon, sed tute ne necesas. Komputilo estas malfacile manipulata por iuj homoj, tamen oportuna ilo. Ekzemple, bicikle oni devas teni la direkton, same kiel en manipulado de komputilo, tenu kelkajn programojn, tiam oni povas bone funkciigi ĝin.

Zeng Yajun,esperoplena al la ĉinaj esperantaj retoj, opinias, ke komputilo jam estas utila ilo neapartigebla en la homa vivo. La ĉinaj esperantaj retoj jam estas aplikataj en diversaj kampoj de la ĉina socio kaj ludas gravan rolon en la ĉina ekonomia konstruado kaj kulturaj interfluoj kun eksterlandaj amikoj. (Yu Jianchao)