• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-06-03 15:48:36    
Miaj Impresoj pri Kubo

cri

1-a Impreso-----Multaj unuafojoj

La 20-an de marto, en la havana flughaveno, mi unuafoje staris sur la tero de Kubo. Sub la densa kurteno de nokto, mi ne povas klare vidi tiun urbon, tamen la vizaĝkaresanta varma vento klare diris al mi, ke jam komenciĝis la eksterlanda vojaĝo en Kubo, kiu certe estas freŝa kaj mirinda por mi.

Kiam mi eniris ĉambron de la Hotelo, la nokto jam sin vestis per negra palto. Tra la granda fenestro, la maro sterniĝas kiel velura silko, mistere flustranta. Tamen mi estas iomete malkontenta, ĉu tio vere estas la Kariba Maro longatempe atendata de mi en la sonĝo? Mi ne havas tempon por pripensi, ĉar la pli streĉa tago atendas min ekster la fenestro.

En la sekvanta tago, kiam la tropika sunlumo malfermis lampon por la ĉambro, mi bone sciis, ke la plej grava unuafojo baldaŭ venos----inaŭguro de la 6-a Tutamerika Kongreso de Esperanto. Tio estas la unua internacia Esperanta kongreso por mi. La inaŭguro okazos je la 2-a horo posttagmeze, por fari preparadon al nia intervjuo pr ila kongreso, ni antaŭtempe atingis la kongresejon en la internacia gazetara konferenco de Havano. Tamen mi surprizite rimarkis, ke multaj esperantistoj jam atingis tien kaj ĉie aŭdiĝis nia kara lingvo. Mi ne havas tempon por nervozi, ĉar la defio jam kaptis mian manon. Hazarde, la harmonia etoso trankviligis min, nur la afabla rideto kaj unu simpla "saluton" tuj intimigis rilatojn inter ĉiuj esperantistoj. Kiam mi parolis en la inaŭguro nome de nia redakcio, ili refoje donis al mi stimulon kaj memfidon. Tio certe estas konservita en mia memoron eterne. Baldaŭ la okupa laboro forgesigis mian nervozecon kaj ankaŭ riĉigis la spertojn pri ĉio en mia unua eksterlanda raporto de esperanto kongreso.

2-a Impreso----Sonĝanta Maro Kariba

Mi ĉiam kredas, ke mi certe amas la Kariban Maron en la unua vido, ĉar ĝi havas la belan nomon same al Saharo, plena de mirinda beleco. Tamen verdire mi estas iomete ĉagrena. Laŭ la digo de Havano, la maro tage kaj nokte frapas la digon, malgraŭ tio ne timigas amantojn, ili ofte sidiĝas sur la digon kaj ŝajne la maronda sono estas akompana melodio por ili. Tamen post kelkaj tagoj, kiam mi atingis Varaderon, la mezokcidentan urbon de Kubo, mi estis vere skuita de la mirinda beleco de la maro, mia kara Karibo. Blanka sablo, freŝverda marakvo kaj blua ĉielo, ĉiu koloro estas pura kaj ĉio estas senlima. Mi ne povas priskribi ĝin ĉar ĉiu vorto estas superflua.

3-a Impreso-----Ĉiuj estas artistoj

Havano estas antikveca urbo kun riĉa historio kaj kultura enhavo. Dum la 12 tagoj en Kubo, mi ne nur estis altirita de la bela tropika pejzaĝo de Kubo, sed ankaŭ kortuŝita de la varmegaj kubanoj. Ili ĉiuj havas la plej puran kaj sinceran ridmienon, kvankam la urbo estas malkonata al ni, tamen ilia intima rideto estas pli varman ol sunlumo. Mi ankaŭ eltrovis, ke ili ĉiuj ŝajne estas artistoj. Ili vendas artaĵojn faritajn de ili mem, simplajn aŭ delikatajn, ĉiu familio estas riĉenhava vendejeto. Ili ludas gitaron kantante sur strateto, ĉiu muziko vigligas ilin. La nacia vespero de la 6-a Tutamerika Kongreso de Esperanto okazis en la Spegula Palaco de Havano, kiu posedas la saman strukturon de la Versajla Palaco de Francio. Tiuvespere fervoraj kubanoj faris mirindan prezentadon al ĉiuj ĉeestantaj esperantistoj kaj alportis al ni la veran ĉarmon de Kubo. La bela knabineto sur la foto profunde impresis min. Kun la entuziasma muziko, ŝi rigore kaj sperte dancas kiel princineto de tiu grandioza palaco.

4-a Impreso-----Sekvi paŝon de Hemingway

Vojaĝante en Havano, ni certe ne povas preterlasi gustumi "mojiton", iu alkoholan trinkaĵon faritan per menta herbo. Laŭdire, tiu trinkaĵo estis aparte farita de fama usona verkisto Hemingway kiam li verkis la grandan novelon titolitan "Maljunulo kaj Maro" en Kubo. Kiam ni eniris la malgrandan drinkejon laŭdire ofte vizititan de Ernest Hemingway en la pasinteco, mi rimarkis, ke sur la blua muro pendiĝas fotoj de famuloj en la drinkejo, kaj la plej granda foto kompreneble estas de la granda verkisto. En lia mano li ĝuste prenis glason da mojito. Mi ne sciis, ke ĉu tiu speciala tamen bongusta trinkaĵo alportis al li inspiron en la verkado. La tuta muro estas plena de subskribaĵoj de vojaĝantoj el diversaj lokoj de la mondo. Sidiĝante tien kaj gustumante la trinkaĵon, en la rememora etoso ankaŭ mi volas serĉi ombron de la granda verkisto, esperante kapti iun inspiron de li.

5-a Impreso-----Reveni al historio

En la lastaj tagoj en Kubo, ni vojaĝis al la vilaĝo Trinidad, la monda natura kaj kultura heredaĵo aprobita de la UNESKO. Ĝi posedas historion je miloj da jaroj. La ĉefa industrio tie estas turismo. Tamen la veno de turistoj el diversaj lokoj de la mondo ne ĝenas la vivon de vilaĝanoj. Ili vivas kviete kaj serene, ŝajne la tempo vere ĉesis kaj neniam ŝanĝiĝis ĉio. Iliaj domoj estis stukitaj en brilaj koloroj, blua, flava, rozeta, verdeta, ktp. Kvankam la antikvastila arkitekta desegno de la 17-a jarcento malkaŝis la sekreton de aĝo de tiu bela vilaĝo, tamen mi insiste kredas, ke ĝi vere ŝajnas al juna belulino, ĉiam vivanta en sia aparta mondo kaj neniam maljunuliĝos.

Fininte la vojaĝon al Havano, mi longatempe pensis kiel resumi la urbon kaj la landon. Heroa lando? Ĉar en la urbo ĉie vidiĝas monumentoj de revoluciaj herooj. Kultura lando? Ĉar antikvecaj stratetoj kaj koloniaj konstruaĵoj ĉiutage rakontas longan historion kaj riĉan enhavon de tiu lando. Muzika lando? Ĉar la popolanoj ĉiumomente ludas sian koloran vivon same kiel viglaj notoj en la fervora latina muziko... Tiu problemo vere ĝenas min. Eble tio ĝuste estas la vera impreso mia pri Kubo kaj ankaŭ pri la Esperanta kongreso, kolorriĉa kaj nepriskribebla.