• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-06-03 17:50:11    
Gajageumo

cri

Gajageumo estas antikveca muzikinstrumento de la korea nacieco, populariĝas en aŭtonoma subprovinco de korea nacieco de Yanbian de Jilin-provinco, nordorienta Ĉinio. La figuro de gajageumo vere ŝajnas ĝengo de la hana nacieco, ĝi havas profundan rilaton kun ĝengo. Laŭ historia dokumento, preskaŭ en la jaro 500 post Kristo, reĝo de la korea lando Gajakuko kreis iun plukinstrumenton, imitante ĝengon, popolanoj de la korea nacieco nomis ĝin kiel "gajageumon".

Gajageumo jam havas historion je 1500 jaroj. En la antikveco, ĝia korpo estis farita el nur unu ligno, ĝia lasta parto estis en formo de ŝafa korno, la sonvolumeno estis malgranda kaj mankis prezenta forto al ĝi. Per popularigo kaj plibonigo de kelkaj jarcentoj, popolanoj de la korea nacieco sorbis avantaĝojn de samtipaj muzikinstrumentoj de aliaj naciecoj kaj finfine kreis gajageumon kun evidentaj naciaj trajtoj kaj bona funkcio. La moderna gajageumo havas grandan sonvolumenon kaj riĉan tembron. La elekto de materialoj por fari gajageumon ankaŭ estas tre severa, diferencaj partoj de la instrumento bezonas diversajn lignojn.

Post fondiĝo de nova Ĉinio, gajageumo estis denove reformita. Muzikinstrumentaj farintoj plue kreis 18-kordan kaj 21-kordan gajageumojn. Precipe la 21-korda gajageumo havas ne nur grandan resonatoron, sed ankaŭ apartajn kordojn el nilono. Tia gajageumo havas sonoran sonon kaj orelplaĉan tembron.

Ne nur la tembro de gajageumo estas bela, sed ankaŭ la pozo de ludanto estas eleganta. Ludante la gajageumon, prezentanto premas kordojn per la maldekstra mano kaj plukas kordojn per la dekstra mano. Ĝi povas ludi agordon kaj simplan polifonion. La esprimkapablo de gajageumo estas tre riĉa, per sperta ludo ĝi povas esprimis ĝojon, koleron, triston kaj aliajn sentojn, kaj ankaŭ grandiozan kaj subliman scenon, precipe taŭgas por ludi viglajn popolajn muzikverkojn. En la pasinteco, ludantoj de gajageumo ofte estis viroj, sekve kun disvolviĝo de gajageumo kiel unu el ĉefaj naciaj muzikinstrumentoj de la korea nacieco, virinaj ludantoj fariĝis pli kaj pli multaj.

Gajageumo funkcias en sololudo aŭ ensemblo de instrumentoj, ĉefe por kolektiva ludkanto en nacia ensemblo. Iu tradicia kantmaniero de la korea nacieco estas nomata kiel "gajageuma ludkanto". Prezentante, pli ol dek knabinoj kun tipaj vestoj de la korea nacieco stariĝas sur la scenejo, metas la lastan parton de gajageumo sur la plankon kaj ĝian kapon sur la dekstran genuon, premas kordojn per la maldekstra mano kaj plukas kordojn. Ili plukas kaj kantas, la kanto kaj instrumenta sono kunfandiĝas.