Antaŭvespere de la Printempa Festo oni kutime ne dormas en la tuta nokto por preĝi por ĉio bona en la nova jaro. Tiunokte oni brile lumigas ĉiujn ĉambrojn per la lampoj, kio signifas forpeli per la lumo ĉion malbonan el ĉiuj anguloj. En iuj lokoj ĉe la tagiĝo oni bruligas torĉojn el pinbranĉoj, fragmittigoj kaj bambuoj kaj lumigas per ili la domojn ene kaj ekstere.
Je nulhoro komenciĝas la nova jaro. Pasintece la plej grava afero en la frua mateno de la novjara tago estis eksplodigi petardojn, bruligi incensojn kaj bonvenigi diojn kaj kulti la prapatrojn. Tiutage ĉiuj, ĉu viroj, ĉu virinoj, ĉu maljunuloj, ĉu infanoj, en novaj vestoj vizitis parencojn kaj amikojn por esprimi novjarajn bondezirojn. Ĝisgenue riverencante, oni esprimis bondezirojn: "Feliĉon novjaron!" "Ĉion bonan en la nova jaro!" "Feliĉan kaj sanon!" "Longan vivon!" "Feliĉon kaj longan vivon!" Kiam infanoj ĝisgenue riverencas al maljunuloj, la lastaj donacis al ili monerojn pakitajn en ruĝa papero. En tute novaj ŝuoj, novaj ĉapelo kaj vestoj kaj kun poŝoj plenaj de donacitaj moneroj, la infanoj aĉetis oranĝon, mandarinon, melonsemojn, bombonojn kaj petardojn, sin amuzis senĝene kaj laŭplaĉe. Tiutage ankaŭ la plenaĝuloj gaje baliladis, diradis bonajn vortojn, prenis bonajn manĝojn kaj sate sin distris.
En la dua tago de la unua monato, post la matenmanĝo, parencoj kaj amikoj vizitis unu alian. Ĝenerale la gastoj kunportis moĉion, oranĝojn kaj bombonojn kiel donacon, kaj la gemastroj prezentis al la gastoj teon kaj cigaredon. Post mallonga babilado la gastoj adiaŭis ilin kaj iris viziti aliajn. Aŭ oni kunportis vinon kaj manĝaĵojn al la klanaj temploj kaj tie trinkante babilis, sin amuzis per divena drinkludo kaj reciproke novjarajn bondezirojn.
La tria tago nomiĝas "Tago de adiaŭo al malriĉo". Tiun tagon parencoj ka amikoj ne vizitis unu alian. Oni balais domojn. Forbruligante la balaaĵon en kampoj, oni bruligis incensojn kaj kandelojn, eksplodigis petardojn kaj faris ĝisgenuajn riverencojn. Ĉion ĉi oni faris por adiaŭi malriĉon kaj malfavoron kaj bonvenigi riĉon kaj feliĉon.
En la kvara tago edziniĝintaj virinoj en novaj vestoj vizitis siajn gepatrojn, kune kun siaj infanoj, kunportante donacojn. Por ili tiu tago ja estis la plej gaja en la ĉielo inspektis la homan mondon. Oni do kompreneble kultis ilin per pretaj bovaĵo, ŝafaĵo, porkaĵo kaj fruktoj, preĝante por la familia feliĉo.
Unuvorte, de la antaŭvespero de la festo ĝis la 15-a de la unua monato, ĉiu tago havas apartajn aktivadojn. Supre ni konigis nur la ĝeneralan aspekton de la festo, kaj diversaj lokoj havas siajn apartajn morojn kaj kutimojn.
|