• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-06-04 17:11:26    
Interreta vivo en Ĉinio

cri
Nuntempe en Ĉinio, pli kaj pli multe da homoj emas studi per interreto. Por studi en videaj kaj aŭskultaj kursoj, necesas nur komputilo, per kiu oni povas aliri al la interreto. Kelkaj enposteniĝintaj homoj povas ricevi reedukon kaj trejnon, kaj gajni la koncernajn lertkapablojn kaj diplomojn. Do, la situacio estas tia, ke la per-interreta studado plaĉas al pli kaj pli da ĉinoj.
La populariĝo de per-interreta studado intime rilatas kun la rapidega multiĝo de la uzantoj de interreto en Ĉinio.
Esplorado montris, ke nuntempe, la nombro de ĉinaj interret-uzantoj jam atingis 80 milionojn, interalie pli ol 70 procentoj aĝas malpli ol 30 jarojn. La esplorado ankaŭ montris tion, ke interreto jam fariĝis grava ilo por kleriĝi, interŝanĝi pensojn kaj distriĝi.
Krome, kompare kun la tradicia studmaniro, t.e. aŭskulti la lecionojn sidante en klasĉambro, la per-interreta studado entenas la avantaĝojn de rapideco, ŝpareco, libereco de tempa kaj spaca limigoj, interaktiveco, unueco de bildoj, voĉoj kaj tekstoj, ktp. Kaj ĉiuj povas elekti la per-interretan studadon kiel sian studmanieron, tute egale kiom ili aĝas.
Nuntempe, ĉina interreta edukado povas dividiĝi en tri partojn. La unua estas la elementa edukado al la mez- kaj element-lernejanoj. La dua estas la supera edukado al la plenkreskuloj. Kaj la lasta estas diversa lertkapabliga edukado al la sociaj enposteniĝintoj.
Adaptiĝante kun tio, la ĉinaj interretaj lernejoj rapide disvolviĝis. Inter tiuj interretaj lernejoj, la elementaj interretaj lernejoj, kiuj liveras interretan edukajn servojn al la mez- kaj element-lernejanoj, jam fariĝis necesaj komplementoj al la tradicia lerneja edukado.
Ekz. dum la lastjara epidemio de SARS, milionoj da mez- kaj element-lernejanoj de Pekino kaj aliaj regionoj, kies lernado estis ĉesigita pro la epidemio de SARS, daŭrigis sian lernado per interreto, televido, kaj aliaj. Precipe la per-interreta instruado, en kiu la lernejanoj povas interaktivadi kun la instruistoj, plaĉas al la mez- kaj element-lernejanoj. Plimulte da mez- kaj element-lernejanoj opinias, la per-interreta instruado plivastigas ilian vidkampon, kaj donas al ili eĉ pli multajn sciojn, kiuj ne estas lerneblaj en la ordinara klasĉambro.
Ankaŭ la supera per-interreta edukado, kiu kontribuas al la plenkreskuloj, rapide disvolviĝas. Laŭ statistiko, nuntempe 68 superaj lernejoj entreprenas per-interretan edukadon. Kaj la nombro de la sin anoncintaj lernantoj jam atingis preskaŭ milionon.
Rimarkinte la bonan perspektivon de la per-interreta edukado, kelkaj fortaj asocioj ekentreprenis la per-interretajn kursojn. Iuj kompanioj utiligas la interreton por fari internan klerigadon al siaj laboristoj.
Laŭ informo, ĉina ministerio pri eduko jam lanĉis projekton nomatan "konstruado de per-interreta kurso en nova jarcento", planas starigi la per-interretajn kursojn kaj trezorejojn de ekzamenaj demandoj, kaj emfaze subtenas konstruadon kaj aplikadon de per-interreta kurso en superaj lernejoj. Tiu projekto subtenas precipe la reciprokan helpadon inter superaj lernejoj de evoluintaj regionoj kaj okcidentaj regionoj, por ke ĉieaj studentoj povu kunĝui la evoluintajn studmanierojn kaj riĉajn studmaterialojn kaj altigu la ĝeneralan kvaliton kaj potencon de ĉina supera edukado.
Specialisto atentigis, ke la perinterreta edukado fariĝos pli rapida, pli vasta kaj nova edukmaniero. Kredeble, la ĉiam evoluanta informa tekniko igas pli da ĉinoj sin klerigi per interreto.