• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-06-04 17:19:25    
(foto)La Ruino de Yuanmingyuan

cri

Yuanmingyuan, situanta en la okcidenta antaŭurbo kun areo de pli ol 300 hektaroj, iam estis ĝardeno kun senprecedenca lukseco kaj grandiozeco.

Ĝia konstruado komenciĝis en la jaro 1809 kaj daŭris pli ol cent jarojn, En la ĝardeno estis 120 vidindejoj, ĉiu kun grupo da konstruaĵoj. Tiuj antikvaj konstruaĵoj estis lukse ornamitaj kaj entenis valorajn trezorojn, pentraĵojn kaj kaligrafaĵojn herditajn de la pasintaj generacioj. Bedaŭrinde en la jaro 1860 la angla-franca alianca aremo invadis Pekinon, furioze prirabis la ĝardenon kaj poste ĝin bruligis. Tri tagojn daŭris la incendio, kiu preskaŭ ruinigis la tutan ĝardenon. Kvankam oni poste faris iom da riparado al la restintaj konstruaĵoj, tamen en 1900 la loko estis refoje prirabita de la ok-potenca alianca armeo.

Hodiaŭ la ruino de Yuanmingyuan estas protektata kaj malfermiĝis al la publiko kiel parko. Eksponejo starigita en la parko ilustras al vizitantoj la historion pri la prosperiĝo kaj ruiniĝo de la loko. En la lastaj jaroj granda projekto pri rekonstruado de Yuanmingyuan estis en plenumado, kaj en la proksima estonteco dtie espereble aperos granda turisma regiono, kiu interligiĝos kun la apudaj Somera Palaco, Yuquan-monto kaj Okcidenta Montaro, koncentre enkorpigos la esencon de la ĉinaj ĝardenoj kaj allogos en- kaj eksterlandajn turistojn per siaj belaj pejzaĝoj kaj arkitekturaĵoj.

Fuhai (Maro de Feliĉo), kun areo de 280 000 kvadrataj metroj, estas la plej granda lago en Yuanmingyuan. La lagon punktas tri grupoj da insuletoj, kiuj portas la nomojn de tri surmaraj fe-montoj en ĉina mito kaj interligitĝis per zigzagaj pontoj. Tamen, en 1860 la anglaj kaj francaj invadantoj ilin detruis per bruligo. En la fino de 1984 oni komencis rekontruadon al Fuhai. Oni jam dragis al lagon, fosis akvokondukajn kanalojn, ordigis 14 insuletojn, starigis 9 pontojn, rekonstruis 6-angulan kioskon sur la orienta insulo, konstruis kluzojn kaj kulvertojn kaj starigis eksponejon, 6 butiketojn kaj aliajn instalaĵojn de la parko. Nun Fuhai estas malferma al la publiko.